| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
Ĉefministro Leszek Miller inaŭguras lunde posttagmeze viziton en Londono, kie li interparolos unuavice pri la lasta etapo de la intertraktoj de Pollando kun la Eŭropa Unio. Hodiaŭ vespere la pola kabinetestro ankoraŭ renkontiĝas kun reprezentantoj de la pola kolonio kaj morgaŭ li interparolos kun la brita ĉefministro, Tony Blaire. Sekve en la Centro de Eŭropaj Refomoj li prezentos lekcion "Pollando en la unuiĝanta Eŭropo". En la Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj lunde posttagmeze Wlodzimierz Cimoszewicz renkontiĝas kun la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Pat Cox. Estas priparolotaj aferoj ligitaj kun la fina fazo de la aliĝintertraktoj, kun la opinio de la Eŭropa Parlamento pri Aliĝtraktato kaj pri la gvidata en la Eŭropa Parlamento debato pri la vastigo de la Unio. La ĉefcelo de la unutaga vizito de Pat Cox estas solena inaŭguro de la Informoficejo de la Eŭropa Parlamento en Varsovio. Pat Cox estos ankaŭ akceptita de prezidento Aleksander Kwaĥniewski. La prezidento de Litovio, Valdas Adamkus enmanigis en Vilnjuso al la pola prezidento Aleksander Kwasniewski porokazan distingon pro aparta kontribuo al la litovaj streboj al NATO. Per la arĝentaj distingoj estis honoritaj dimanĉe la subŝtatsekretario en la prezidenta kancelario, Andrzej Majkowski, la ambasadoro de Pollando en Vilnjuso, Jerzy Bahr kaj la eksa ambasadoro de Pollando en Usono, Jerzy Koĵmiñski. Ĉefministro Leszek Miller malaprobas la riproĉojn de la opozicio, ke la proklamita de la Sejmo venontjara buĝeto estas buĝeto de stagno. La malpli supera ĉambro de la pola parlamento proklamis la buĝeton por la 2003-a jaro. Antaŭviditaj elspezoj egalas al 193 kaj duona miliardoj da zlotoj, la enspezoj al preskaŭ 155 miliardoj, la buĝetdeficito egalos al 38,7 miliardoj da zlotoj. Por la buĝeto voĉdonis 249 deoputitoj, 150 estis kontraŭ. En Pollando loĝas pli ol 38 milionoj da civitanoj. Tio rezultas el la ĝenerala registro de la loĝantaro, kiu estis okazigita inter majo kaj junio nunjare. Kompare al la lasta registro el la 1988-a jaro la nombro de la loĝantoj kreskis je pli ol 420 mil loĝantoj. De kvar jaroj aperas tamen minusa demografia kresko, kio signifas, ke la pola socio maljunuiĝas. En la sidejo de la Agentejo por la Evoluo de la Industrio en Varsovio reprezentantoj de la Nova Ŝĉecina Ŝipfarejo kaj Naviga Kompanio el Bergen en Norvegio subskribis longe atendatan kontrakton pri elkonstruo de 6 cisternuloj por la transportado de kemiaĵoj. La kontrakto ebligos dungi aldone 600 personojn. Lunde en Varsovio komenciĝis dutaga konferenco, kiu inaŭguras la 6-an Sciencan Kadran Programon de la Eŭropa Unio. La partoprenantoj de la renkontiĝo priparolas aferojn, ligitajn kun establo de la Eŭropa Esplorspaco kaj sumigos la 5-an Kadran Programon de la Unio. La konferencon partoprenas pli ol 1500 sciencistoj el Pollando kaj aliaj eŭropaj landoj kaj estroj de ministerioj respondecaj pro la stato de la scienco en la membrolandoj. Johano Paŭlo la 2-a nomumis kiel ordinaran membron de la Papa Akademio de la Sociaj Sciencoj la eksan ministron por la eksterlandaj aferoj de Pola Respubliko, Krzysztof Skubiszewski. Ekde la 1994-a membro de la Akademio estas ankaŭ Hanna Suchocka, kiu nun estas la ambasadoro de Pola Respubliko ĉe la Apostola Ĉefurbo. Inter la akademianoj troviĝas ankaŭ la naskiĝinta en Krakovo kaj loĝanta en Aŭstralio - profesoro Jerzy Zubrzycki. La membroj de la Akademio laborante pri evoluo de la sociaj, ekonomiaj, politikaj kaj juraj sciencoj liveras argumentojn por disvolvo de la eklezia socia doktrino. Profesoro Leszek Ko³akowski, unu el la plej elstaraj polaj filozofoj ricevas lunde la honorofican doktortitolon de la Vroclava Universitato. Leszek Ko³akowski estas ankaŭ historiisto de filozofio kaj historiisto de ideoj. Li analizas dilemojn de la eŭropa kulturo, ligojn inter la civilizacioj kaj religioj, inter etikaj kaj filozofiaj-politikaj problemoj. En la 1997-a jaro li estis distingita de prezidento Aleksander Kwasniewaski per Ordeno de Blanka Aglo. Reprezentantoj de kulturministerioj de la 15-opo partoprenis internacian konferencon pri la kinematografio antaŭtage de la vastigo de la Eŭropa Unio. La evento de la dutaga konferenco, kiu okazis semajnfine en Varsovio, estis proklamo de rezolucio, kiu alvokas la membro-ŝtatojn de la Eŭropa Unio ellabori mekanismojn, kiuj subtenas la eŭropan kinematografion. Sur la ekranoj de la nederlandaj kinejoj estos prezentata la premiita per la Ora Palmo en Cannes filmo de Roman Polañski "Pianisto". La plej nova filmo de Polañski estas unue prezentita dum la fermita premiero en Amsterdamo, kiun organizas la Fondaĵo de Anna Frank. La enspezoj el la premiero, kiun partoprenos la reĝisoro mem estos destinitaj por edukmanterialoj pri antisemitismo. Postmorgaŭ la filmo estos prezentata en la tuta Nederlando. Pawel Sosnowski estos komisaro de la pola ekspozicio de la nuntempa arto dum la 50-a Internacia Bienalo de la Arto en Venecio en la 2003-a jaro. Sosnowski estas artkritikisto, reĝisoro kaj ĵurnalisto. Lia verko "Ludo" venkis en konkurso je projekto de ekspozicio reprezentanta Pollandon en Venecio. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, infointernet@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |