| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
|
Prezidento Aleksander Kwasniewski en sia elpaŝo dum la inaŭguro de NATO-pintrenkonto en Prago konstatis, ke Pollando ĝojas pro la invito al NATO de 7 novaj ŝtatoj - Litovio, Latvio, Estonio, Slovakio, Slovenio, Rumanio kaj Bulgario. Liaopinie ĉi tiu decido fermas la epokon de divido de Eŭropo surbaze de la traktatoj el Jalto kaj Potsdamo. La prezidento memorigis, ke Pollando de la komenco subtenis NATO-vastigon kaj esprimis la konvinkon, ke ĉi tiu decido firmigos la Aliancon. La Eŭropa Parlamento akceptis raporton koncerne Unio-vastigon, en kiu oni reliefigis la "eksterordinaran progreson de intertraktoj kun 10 kandidatantaj landoj kaj subtenis la klopodojn rapide fini la intertraktojn kun la dekopo". En la ĉapitro dediĉita al Pollando la Eŭropa Parlamento atentigis interalie pri distanco inter la akcepto de la eŭropunia leĝaro kaj ĝia envivigado - precipe en la sfero de agrikulturo, nutraĵ-sekureco, medikamentoj kaj doganoj. Oni substrekis la progreson de Pollando en la kontraŭbatalado de la organizita krimeco kaj lim-protekto. Pollando klopodos atingi la kvarjaran provizoran periodon por konservi la nulan aldon-valoran imposton por iuj agrikulturaj produktoj kaj servoj. Ĉi tio necesigos reintertrakti la jam fermitan ĉapitron "impostoj"- decidis la pola registaro. "Pollando devus akceli la laboron de la justico kaj integriĝon de la romaa malplimulto" - opinias la estadanta en Varsovio komisaro por la homaj rajtoj de la Konsilantaro de Eŭropo Alvaro Gil-Robles. "En Pollando ne okazas gravaj malobservadoj de la homaj rajtoj, sed estas necesaj multaj farendaĵoj" konstatis la komisaro. Pollando laŭ la teknika, organiza kaj jura konsideroj plenumas la akceptitajn de la Eŭropa Unio normojn de la nuklea sekureco kaj radiologia defendo - oni konstatis dum la debatanta en Varsovio internacia konferenco "Nukleaj defioj en la centra Eŭropo". Iuj polaj solvoj estis opiniitaj modelaj. La eksa prezidantino de la Nacia Pola Banko Hanna Gronkiewicz-Waltz samopinias kun la Konstitucia Tribunalo, kiu verdiktis malkongruecon de la leĝo pri imposto-abolicio kun la konstitucio.Ŝiaopinie la financo-ministro disponas pri multaj aliaj instrumentoj celantaj malkaŝi malhonestajn imposto-pagantojn. La prezidanto de la sindikato Solidareco -Janusz Sniadek konstatis, ke lia sindikato ne akceptas la premisojn de la merkrede alprenita de la registaro restrukturigo-programo de la pola min-industrio, kiu antaŭvidas fermon de 7 minejoj kaj maldungon de pli ol 35 mil personoj. Okaze de la 125-jariĝo de la Societo de Romaj Ĵurnalistoj ĉi tiu organizaĵo atribuis al Papo Johano Paŭlo la Dua "Oran mikrofonon". Ĝi estas la esprimo de rekono de italaj ĵurnalistoj por la papaj paroladoj, dediĉitaj al "la libereco de ideoj, religioj homaj rajtoj kaj plurismo en la amaskomunikiloj". Pli ol 370 laboraĵoj de Pablo Picasso estos prezentitaj dum la ekspozicio "Pablo Picasso. Transformiĝoj" en la Nacia Muzeo en Varsovio, kiun malfermos ĵaŭde vespere ĉefministro Leszek Miller. Por la vasta publiko ĝi estos malfermita vendrede kaj ĝi daŭros ĝis la 7-a de februaro venontjare. 400 tunojn da faruno aĉetita por la mono kolektita de kredantoj de la Katovica Arĥidiocezo jam baldaŭ atingos la malsatantajn homojn en Afriko - informis pastro Miroslaw Piesiur. Verŝajne jam la plej proksiman sabaton la transporto ekveturos el la ŝĉecina haveno al Tanzanio kaj Madagaskaro. |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |