| Informa Kanalo Abonu.Com |
| ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO | ||
Merkrede posttagmeze la pola delegacio por NATO-pintrenkonto forflugis al Prago. Prezidenton Aleksander Kwasniewski akompanas la ministro por la eksterlandaj aferoj kaj la ministro por la nacia defendo. Prezidento Aleksander Kwasniewski deklaris, ke la pola delegacio dum la pintrenkonto ne akcelos agadojn por ke NATO alprenu starpunkton rilate al Irako. La pola prezidento substrekis, ke la plej gravaj decidoj alprenataj dum la praga pintrenkonto koncernos vastigon kaj modernigon de NATO. La pola prezidento esprimis la konvinkon, ke dum la komenciĝanta ĵaŭde NATO-pintrenkonto oni invitos Litovion, Latvion, Estonion, Slovakion, Slovenion, Bulgarion kaj Rumanion membriĝi en la Pakto. Prezidento Aleksander Kwasniewski diris, ke Pollando estas solidara kun la Eŭropa Unio en la pritakso de la prezidento de Bjelarusio, Aleksandr Lukaszenka kaj lia politiko, sed pro la najbarado kun ĉi tiu lando ĝi devas havi la eblon interparoli kun bjelarusaj aŭtoritatoj. Tiel la pola prezidento rilatigis sin al la hieraŭa decido de 14 uniaj landoj, kiuj malpermesis, ke Lukaszenko kaj liaj plej proksimaj kunlaborantoj enveturu iliajn teritoriojn. La registaro dum la hodiaŭa debato ŝanĝis la ĝisnunan intertraktostarpunkton en interparoloj kun la Unio koncerne konkurencon, agrikulturon, buĝeton kaj financojn. Dum la debato estas rekomendita simpligita sistemo elpagi rektajn krompagojn al individuaj agrikulturistoj. Krome la Ministrokonsilantaro akceptis programon, kiu restrukturigas la minindustrion. Ĝi premisas, ke ĝis la 2006-a jaro la laboron perdos 35 mil ministoj, estos likviditaj almenaŭ 7 minejoj kaj la jara karbo-elterigado estos malgrandigita je 12 kaj duona milionoj da tunoj. La uniaj parlamentanoj voĉdonis merkrede akcepton de la raporto de la Eŭropa Parlamento pri progresoj de la procezo vastigonta la Union. Por ĝi voĉdonis 505 depuititoj, kontraŭ 20 kaj sindetenis 20. Ĝi baziĝas sur la oktobraj raportoj de la Eŭropa Komisiono pri preparoj de la kandidatantaj landoj al la membriĝo. En la raporto la Eŭropa Parlamento turnas la atenton de la kandidatoj daŭrigi la klopodojn pri envivigado de la unia leĝaro. Konstitucia Tribunalo konsideras la postulon de la prezidento kontroli la kongruecon de la leĝprojekto pri la imposta abolicio kaj havaĵo-deklaroj kun la Konstitucio. La leĝprojekto elvokis seriozajn jurajn dubojn. La Tribunalo povas dubigi la kongruecon kun la Konsitucio de la tuta leĝo aŭ de ĝiaj apartaj normoj. En Varsovio laborvizite estadas rusa delegacio, kiun prezidas vicĉefministro Wikotr Christienko. La interparoloj ia. koncernas kunlaboron en la fuela-energetika sektoro. El informoj venintaj al Pollando rezultas, ke la rusa Gazprom alprenis decidon pri konstruo de la tn. nordeŭropa gazokondukilo al Germanio tra Baltiko, kaj tio povas signifi, ke Gazpol rezignas pri elkonstruo de la dua fadeno de Jamal-gasokondukilo tra Pollando. En Vieno komenciĝas la prezento de la ekonomiaj kaj investaj ebloj de Wielkopolska-Regiono. Vigligo de la ekonomiaj rilatoj kun la landoj de Eŭropa Unio en periodo antaŭanta membriĝon de Pollando en la komunumo estas iu el gravaj akcentoj de la agado de Industria-Komerca Ĉambro de Wielkopolska Regiono, kiu organizas tiajn kontaktojn. Vieno estas la kvara urbo, en kiu la poznana regiono kaj Poznano mem prezentas sian ekonomian potencialon. Pli frue tiaj renkontiĝoj okazis en Berlino, Bruselo kaj Hamburgo. Pli ol 300 verkojn de Pablo Picasso – temas pri pentraĵoj, grafikaĵoj, ceramikaĵoj – eblos ekde vendredo admiri dum la ekspozicio “Pablo Picasso. Transformiĝoj" en la varsovia Nacia Muzeo. Temas pri verkoj kreiĝintaj ekde la 1905-a jaro preskaŭ ĝis la morto de la artisto. |
| ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, infointernet@radio.com.pl |
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |