Informa Kanalo Abonu.Com

  ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO
     
   

La ministroj por la eksterlandaj aferoj de la 15-opo difinis la 1-an de majo en la 2004-a jaro kiel la daton de la Unio-vastigo je 10 novaj landoj. La pola ministro por la eksterlandaj aferoj Wlodzimierz Cimoszewicz konstatis en Bruselo, ke la "pola registaro ne protestos kontraŭ ĉi tiun decidon, se estos plenumitaj kelkaj kondiĉoj". La ministro menciis interalie nian plenrajtan partoprenon : en la balotoj al la Eŭropa Parlamento, en la interregistara konferenco, kiu decidos pri la estonteco de Eŭropo, kiel ankaŭ malaltigon de la kotizoj lige kun la prokrasto de la membriĝo-dato.

La estro de la Oficejo de la Nacia Sekureco Marek Siwiec opinias, ke en la intereso de NATO estas esprimi la starpunkton koncerne Irakon, kvankam la programo de la merkrede komenciĝonta pintrenkontiĝo en Prago tion ne antaŭvidas. Li aldonis, ke grava temo de la debatoj estos la vastigo de la Alianco je laŭvicaj sep ŝtatoj.

Janusz Wojciechowski el la Pola Kamparana Partio elpaŝanteantaŭ la forumo de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo substrekis, ke en la procezo de la Unio-vastigo estas necesa partnereco. Liaopinie ne servas al ĉi tio la kondiĉoj starigitaj al la kandidatantaj landoj, kondukantaj al la membriĝo de la dua kategorio.

La nova etapo de la reformo de la pola min-industrio povas esti financata surbaze de la kredito de la Monda Banko - konstatis la vic-ministro por la mastrumado Marek Kossowski. La nova restrukturigo-programo antaŭvidas fermon de almenaŭ 7 minejoj kaj maldungon de 35 mil personoj en la jaroj 2003-2004.

Antaŭ la Silezia Oficejo en Katowice / en la sudo de Pollando/ protestis sindikatanoj de 12 ministaj sindikato-centraloj al kiuj aliĝis reprezentantoj de aliaj branĉoj - fandistoj, fervojistoj kaj laborantoj de la san-servo. La sindikatanoj protestas kontraŭ la planata kaj realigata fare de la registaro restrukturigo de la minindustrio, fandindustrio kaj aliaj branĉoj kaj ankaŭ kontrau plia liberaligado de la labor-kodo.

Komenciĝis elpagoj de dekprocentaj monkompenso-altigoj, pagataj al la eksaj trud- kaj sklav-laboristoj de la Tria Regno. La aferprezentantino de la Fondaĵo Pola-Germana Interpaciĝo Magda Cieszkowska informis, ke unuavice la altigojn ricevos 91 mil plej maljunaj pli ol 80-jaraĝaj homoj.

En Poznano /la okcidenta Pollando/ estis malfermita la unua Litova Ekonomia Ekspozicio. La aranĝon partoprenas preskaŭ 60 litovaj urboj, komunumoj kaj firmaoj reprezentantaj preskaŭ ĉiujn sferojn de la litova mastrumado. La ekspozicio akompanas la Internacian Ekologian Foiron POLEKO kaj la Investo-Foiron de Polaj Urboj.

En Lublino okazas solenadoj organizitaj omaĝe al la 110-a naskiĝdatreveno kaj la 60-a mortodatreveno de elstara verkisto kaj plastikisto Bruno Schultz. Ĝuste la 19-an de novembro pasas la morto-datreveno de la artisto mortigita fare de hitleranoj en Drohobycz en Ukrainio. En la programo de la solenadoj estas scienca sesio, teatro-spektakloj, film-trarigardoj kaj ekspozicioj,

     

 © 2000 PR S.A.
 ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, infointernet@radio.com.pl
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu