Informa Kanalo Abonu.Com

  ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO
     
   

Lunde komenciĝis en Bruselo dutagaj debatoj de la ministroj por la eksterlandaj aferoj de la Eŭropa Unio kaj de la ĉefoj de la diplomataro de dek kandidatantaj landoj al la Unio. La temo de la interparoloj estas la finiĝantaj aliĝo-intertraktoj kaj la preparoj al la reformo de la Unio. Dum la brusela renkontiĝo estos verŝajne difinita ankaŭ la dato de la Unio-vastigo.

Ĉefministro Leszek Miller estas konvinkita, ke oni sukcesos intertrakti pli grandajn rektajn alpagojn por agrikulturistoj ol estas la planataj 25 procentoj. La eldiron de la sveda ĉefministro Goeran Persson pri la mebriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio nur en la 2005-a jaro la pola ĉefministro opiniis "iom surpriza" aldonante, ke liaopinie devus okazi "iuj neatenditaj cirkonstancoj, iu kataklismo, por ke la membriĝo-procezo povu estis perturbita".

La eksa ministro por la eksterlandaj aferoj profesoro Bronislaw Geremek esprimis la konvinkon, ke la reago de Pollando je eventuala prokrasto de la membriĝo de Pollando en la Unio devus esti unusignife negativa. Li memorigis, ke ĉi-koncerna interkonsento difinanta la membriĝo-daton por la 1-a de januaro en la 2004-a jaro , estis unusignifa. Laŭ profesoro Geremek ĉi tiu dato estas neprokrastebla.

Pli ol 200 parlamentanoj el la landoj kandidatantaj al la Unio komune kun la eŭropaj deputitoj partoprenas la unuan historian sesion de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo. En la plen-salonego estis preparitaj 50 lokoj por deputitoj kaj senatanoj el Pollando. Tri lokoj destinitaj por reprezentantoj de la Ligo de polaj familioj estas malplenaj, ĉar la Ligo decidis bojkoti la sesion. La debato estas tradukata en 23 lingvojn.

La eksa prezidanto de Liberec-Unio kaj ĝia kunfondinto Tadeusz Mazowieckidecidis eksiĝi el ĉi tiu partio protestante tiamaniere kontraŭ lokajn aliancojn de Liberec-Unio kun Memdefendo. Tadeusz Mazowiecki konstatis, ke lia decido estas firma kaj samtempe substrekis, ke ĝi ne signifas lian rezignon pri la publika vivo. La nuna prezidanto de Liberec-Unio Wladyslaw Frasyniuk esprimis bedaŭron kaj timon ke la eksiĝo de Tadeusz Mazowiecki povas signifi la finon de ĉi tiu grupiĝo.

En la Centra Muzeo de Teksindustrio en Lodzo la prezidanto de la Instituto pri Nacia Memoro profesoro Leon Kieres inaŭguris ekspozicion titolitan "Infaneco en la milit-periodo. La sorto de polaj infanoj dum la hitlera okupacio". La ekspozicio prezentas fotojn, dokumentojn kaj eksponaĵojn , kiuj dokumentas la sorton de polaj infanoj en gettoj, koncentrejoj kaj dum la trud-laboroj en Germanio. Ĝi montras ankaŭ la partoprenon de junaj homoj en la konspira agado kaj batalo kontraŭ la okupacianton.

Ĉiu novnaskita infano kaj pli precize la gepatroj ricevos kolekton de libretoj por la infanoj de unu ĝis kvin jaroj . Ĉi tiun donacon ekde la venonta jaro atribuos la kultur-ministerio kadre de la programo celanta popularigadon de la libro-legado en nia lando. La kultur-ministro Waldemar Dabrowski ankaŭ informis pri kreo de speciala fonduso GAUDE POLONIA, kiu ebligos atribui art-stipendiojn por talentaj junaj homoj el la post-sovetaj landoj, unuavice el Ukrainio kaj Bjelarusio.

La 19-an de novembro pasos la 6--a morto-datreveno de Brunon Schultz, elstara pola proz-verkisto kaj grafikisto de la juda deveno,la aŭtoro de kolektoj de rakontoj "Cinamonaj vendejoj" kaj "Sanatorio sub Klepsidro". Lige kun ĉi tiu okazo en la Lublina Katolika Universitato ekde la 18-a ĝis la 20-a de novembro okazas internacia konferenco dediĉita al ĉi tiu elstara kreinto.

     

 © 2000 PR S.A.
 ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, infointernet@radio.com.pl
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu