Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO La unia komisaro por la vastigo-aferoj Guenter Verheugen post la renkontiĝo kun ĉefministro Leszek Miller en Varsovio certigis, ke la kandidatantaj landoj membriĝos en la Eŭropa Unio antaŭ la juniaj balotoj al la Eŭropa Parlamento en la 2004-a jaro. Li tamen ne volis sciigi la precizan daton de la aliĝo. La komisaro informis, ke pri ĉi tio debatos la ĉefoj de la diplomataro de la 15-opo la plej proksiman lundon. Kadre de la debatoj de la Partio de Eŭropaj Socialistoj okazantaj en Varsovio komisaro Guenter Verheugen atentigis, ke "la Unio dum la nunaj intertraktoj pri la financaj aferoj devas esti elasta kaj malavara. Ne temas tamen pri mon-donacoj al malriæaj fratoj en Eŭropo. La Unio realigas nun viziado-projekton kaj la avantaøoj pli poste estos ambaŭflankaj"- li aldonis. Lige kun la alvenantaj el Bruselo signaloj pri la eventuala prokrasto de la dato de nia membriĝo en la Eŭropa Unio ĉefministro Leszek Miller konstatis, ke se ĉi tiuj informoj konfirmiĝos tiam estos necesa diskuto kun la landoj de la 15-opo pri la eventualaj konsekvencoj, ankaŭ financaj - de ĉi tiu decido. La kabinet-estro diris, ke ĉi tio ligiĝus kun la malgrandiĝo de niaj kotizoj en la unian buĝeton en la unua jaro de nia membriĝo. Li samtempe substrekis, ke ĉi tiun decidon povas alpreni nur ĉiuj ŝtatoj-membroj de la 15-opo. La Eŭropa Unio decidis proponi al Pollando fermon de la aliĝo-intertraktoj en la sfero de konkurenco, sed sur iom malpli bonaj kondiĉoj por investantoj en la specialaj ekonomiaj sferoj ol Pollando atendis. La ĉefa intertraktanto de Pollando kun la Unio -Jan Truszczynski pli frue sugestis, ke Pollando en tia situacio povas ne konsenti fini la intertraktojn pri ĉi tiu afero. Temas ĉefe pri la kondiĉoj de la publika helpo por grandaj investantoj en specialaj ekonomiaj sferoj, kiuj akiris agad-permeson jam en la 2000-a jaro. Pollando strebis elbatali por ili helpon egalan al 75 procentoj de la valoro de la investaåoj. La 15-opo proponas nur 50 procentojn. Ĉirkaŭ mil agrikulturistoj el la agrikulturaj rondoj protestis ĵaŭde antaŭ la reprezentejo de la Eŭropa Komisiono en Varsovio. Ili postulis pli bonajn kondiĉojn por la pola agrikulturo ol proponas la Unio. Laŭ la prezidanto de la agrikulturaj rondoj Wladyslaw Serafin la sistemo de neplenaj alpagoj dum 9 jaroj rezultigos enkondukon de malegalaj konkurenco-principoj kaj forigon de polaj agrikulturistoj el la kohera agrikultura merkato de la Eŭropa Unio. La delegacion akceptis ambasadoro de la Eŭropa Komisiono Bruno Dethomas. Certigi al la polaj agrikulturistoj konformajn produktado-limigojn kaj kondiĉojn ebligantajn konkurenci sur la eŭropunia merkato - postulas la Pola Agrikultura Konsilantaro en la alvoko al la pola registaro kaj la ĉefa pola intertraktanto. En sia alvoko la membroj de la Pola Agrikultura Konsilantaro konfesis. ke kun la integriĝo-procezo ili ligis la esperojn modernigi kaj restrukturigi la polan agrikulturon. Dume tamen oni proponas malfermiĝon de la pola merkato rilate al la eŭropuniaj varoj ĉe samtempa preteco-manko de la Unio akcepti la polan eksporton. Ankaŭ la vic-ĉefministro, ministro por la agrikulturo Jaroslaw Kalinowski substrekis, ke Pollando ne povas eniri la Union por la prezo de degrado de la pola agrikulturo. Li substrekis, ke la fundamento de la Eŭropa Unio, la fundamento de la kohera merkato estas la egalaj konkurenco-kondiĉoj. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com