Informa Kanalo Abonu.Com

  ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO
     
   

La debatantaj en Varsovio membroj de la konsilantaro de la Partio de eŭropaj socialistoj proklamis la tiel nomatan varsovian deklaracion, en kiu ili difinis la celojn de la unuiĝinta Eŭropo kaj la taskojn starantajn antaŭ eŭropaj socialistoj kaj demokratoj. En la lasta tago de la debatoj politikistoj el la landoj de la Eŭropa Unio kaj el la kandidatantaj ŝtatoj diskutis pri la defioj starantaj antaŭ la unuiĝinta Eŭropo.

La prezidanto de la sejma Eŭropa Komisiono Jozef Oleksy konstatis, ke Pollando verŝajne membriĝos en la Eŭropa Unio la 1-an de majo en la 2004-a jaro. Jozef Oleksy substrekis, ke Pollando tamen daŭre postulas observon de la pli frue menciata dato de la 1-a de januaro en la 2004-a jaro.

La prezidentoj de Germanio kaj Pollando - Johannes Rau kaj Aleksander Kwasniewski partoprenas la solenadojn de la 300-jariĝo de la Vroclava Universitato, kiu estas unu el la plej malnovaj altlernejoj en la centra-orienta Eŭropo.

La 15-an de novembro pasas la 62-a datreveno de la kreiĝo de la varsovia getto laŭ la ordono de la germana okupaciinto. Konforman dekreton la 2-an de oktobro en la 1940-a jaro subskribis la ĉefo de la varsovia distrikto de la Ĝenerala Gubernio - Ludwig Fischer. La 15-an de novembro en la 1940-a jaro la getto estis fermita kaj ĉirkaŭita per trimetra murego. Komence de la 1941-a jaro sur ĉi tiu 307-hektara tereno en la centro de Varsovio loĝis pli ol 350 mil judoj,

En la Nacia Biblioteko en Varsovio okazis solena enmanigo de la medaloj "Meritiĝinta por toleremo".Ĉi tiujn distingojn atribuas la Ekumena Fondaĵo "Toleremo"lige kun la solenata la 16-an de novembro Internacia Toleremo-Tago. La nunjaraj laŭreatoj estas inter aliaj - verkisto Jozef Henn, profesorino Dorota Symonides, israela verkisto kaj publicisto Amos Oz kaj la eksa franca sanec-ministro profesoro Bernard Kuschner.

Komenciĝis la Landa Kongreso de la Asocio de la Pola Instruistaro. Dum la kongreso estos elektita nova prezidanto kaj estos priparolitaj aktualaj problemoj ligitaj kun la edukado-sistemo. En la Asocio membras pli ol 360 mil personoj , ĉefe profesie aktivaj instruistoj kaj ankaŭ emeritiĝintaj instruistoj.

En la kastelo en Golub-Dobrzyn /en la okcidenta Pollando/ komenciĝis la finalo de la 31-a Oratora Konkurso de turismaj ĉiĉeronoj kaj de junularo el la mezgradaj lernejoj. Ekde la 1991-a jaro la Konkurso havas internacian karakteron kaj ĝi celas unuavice kontraŭstari la kripligadon de la pola lingvo samtempe lanĉante turismajn vidindaĵojn de la unuopaj polaj regionoj.

En Katowice estis malfermita oficejo de sankta Nikolao. Ĝis la 20-a de decembro en ĉi tiu humaneca establo estos kolektataj donacoj, per kiuj estos pridonacidaj infanoj el malriĉaj familioj. Al la oficejo oni povas liveri duonŝtrumpojn, koltukojn, gantojn, kiel ankaŭ dolĉaĵojn, fruktojn, dento-brosojn kaj dento-pastojn.

     

 © 2000 PR S.A.
 ® 2000 DZIA£ TECHNIK MULTIMEDIALNYCH, infointernet@radio.com.pl
Retlisto 'Chiutagaj aktualajhoj de Pola Radio'

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu