Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ DE POLA RADIO La ĉefintertraktantoj de Pollando, Ĉeĥio kaj Hungario klopodis lunde koordini la starpunktojn kun la Eŭropa Unio antaŭ la vendreda pintrenkonto de 10 kandidatantaj landoj en Varsovio kaj laŭvica intertrakta raŭndo la 18-an de novembro. Laŭ la ĉefintertraktanto de Pollando regas samopinieco, ke la plej bona maniero certigi la egalecon de rajtoj kaj devoj de novaj membroj en la buĝetpolitiko de la Unio estus redukto de membrokotizado dum la unuaj jaroj. En Varsovio la unuan fojon kunvenas Konsilantaro de la Partio de Eŭropaj Socialistoj. La Konsilantaro estas diskutorgano de la partio, kiu membrigas 20 grupiĝojn el la membrolandoj de la Unio, 15 partiojn asociiĝintajn el la kandidatantaj landoj kaj 6 grupiĝojn kun la statuso de la observantoj. Pollandon reprezentas Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj Laborunio. La agantoj de la partio, inter kiuj troviĝas ia. la ĉefministroj de Britujo, Svedio, Danlando, Litovio, Ĉehio kaj Hungario diskutos vastigon de la Eŭropa Unio kaj la procezon de la tutmondiĝo. Okazos ankaŭ debato pri vastigo de la Unio, kiun partoprenos la unia komisaro Gunther Vergheugen kaj la pola ĉefministro Wlodzimierz Cimoszewicz. La Sejmmarŝalo Marek Borowski asertas, ke timoj de polaj agrikulturistoj pri disvendo de polaj grundoj al eksterlandaj posedantoj estas nepravigitaj. Hodiaŭ la Sejmo estis decidonta pri sortoj de la civitana postulo okazigi referendumon pri la vendado de grundoj al eksterlandanoj. La petpostulon, lanĉitan laŭ iniciato de Ligo de Polaj Familioj subskribis pli ol 600 mil civitanoj. Situacio de pola merkatisto en la Eŭropa Unio estas la gvidideo de la 9-a Tutlanda Ekonomia Forumo de Malgrandaj kaj Mezgrandaj Merkatistoj, kiu komenciĝis en Varsovio. La dutagan renkontiĝon partoprenas preskaŭ 300 entreprenistoj, komunumaj agantoj, politikistoj. La polaj merkatistoj atendas klaran kaj diafanan informon pri tio, kion fari por konservi konkurencan pozicion post membriĝo de Pollando en la Unio. Ne ekzistas premisoj, kiuj konfirmus, ke la funkciado de la ĉeĉenaj informcentroj estas malkongrua kun la pola leĝaro – tekstas fragmente noto transdonita marde al la rusa flanko fare de la pola ambasado en Moskvo. Pasintsemajne la pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj ricevis noton, en kiu rusoj postulis fermon de la ĉeĉenaj informcentroj en Pollando. Kreiĝos pola-ukraina sejmeto, laŭ la modelo de la ekzistanta jam pola-litova. Deputitoj de ambaŭ landoj povos dum ĝiaj debatoj trakti la plej gravajn aferojn, kiuj rilatas al Pollando kaj Ukrainio. La Sejmeto kunvenos regule alterne en Pollando kaj Ukrainio. Ĝi estos establita laŭeble rapide por inaŭguri diskuton pri evoluo de Eŭropo. Vicministro por la nacia defendo, Janusz Zemke malkaŝis, ke la ofertitaj al Pollando plurtaskaj aviadiloj malsimilas laŭpreze. La diferenco en la oferto de la produktantoj de la aviadiloj F-16, Gripen kaj Mirage egalas al 10 procentoj. En la defendministerio okazis gazetara konferenco post malfermo de kovertoj kun ofertoj de produktantoj, startantaj en la aŭkcio pri 48 plurtaskaj aviadiloj por la polaj armeaj fortoj. La prezo de ĉiuj ofertos oscilas ĉirkaŭ tri kaj duona miliardoj da dolaroj. Egon Bahr, germana politikisto kaj ĵurnalisto estis distingita de prezidento Aleksander Kwasniewski per Komandora Kruco kun Stelo de la Meritordeno de la Respubliko. Egon Bahr estis la kunkreinto de la bonna orienta politiko de la 70-aj jaroj, kiel unu el la unuaj li formulis ĝiajn principojn, kiuj konsistis en agnosko de realaĵoj en Eŭropo kaj “ŝanĝoj pere de proksimiĝo". Li partoprenis interparolojn kun la pola registaro antaŭ la subskribo de Traktato pri normaligo de la rilatoj inter FRG kaj Pollando la 7-an de decembro de la 1970-a jaro. Specialistino pri terapio de dependiĝoj, Ewa Woydyllo-Osiatynska kaj prezidanto de Instituto pri la Nacia Memoro, profesoro Leon Kieres ricevos la nunjarajn medalojn de Sankta Georgo, kiuj estas honoraj distingoj de la semajnrevuo “Tygodnik Powszechny". La medalo estas atribuata pro la luktado kontraŭ malbono kaj persista konstruado de bono en la socia vivo. Merkrede vespere en Varsovio estos inaŭgurita la 7-a Festivalo de la Filmoj de la Eŭropa Unio. La solenaĵo okazos per prezento de la fimo “EDI", kiu estas la pola kandidato al Oskar-nomumo. La festivalaj prezentoj komenciĝos vendrede kaj daŭros ĝis la 28-a de novembro. Estos prezentitaj 14 filmoj, kiuj reprezentos ŝtatojn de la 15-opo. La festivalon ne partoprenos filmo el Luksemburgio. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com