Ĉefministro Leszek Miller diris en Lvovo, ke dialogo estas la plej bona maniero solvadi la konfliktojn. La pola ĉefministro venis al Ukrainio por unutaga vizito. En Lvovo li partoprenis la inaŭguron de la 2-a Regiona Ekonomia Forumo. Li renkontiĝas ankaŭ kun ĉefministro Anatolij Kinach. Dum la vizito ne estas loko por la renkontiĝo kun la opozicio. Grava vizitelemento estas renkontiĝo kun pola kolonio kaj la vizito en la Tombejo de la Lvovaj Aglidoj – polaj junuloj, defendintoj de Lvovo.
Prezidento Aleksander Kwasniewski asertas, ke Makedonio povas servi kiel ekzemplo, ne nur en Balkanio, pri la solvado de etnaj disputoj. Makedonio, simile kiel Pollando post la 1989-a jaro solvis siajn problemojn voje de interkompreniĝoj kaj ĉieskonsento. Ĵaŭde la pola prezidento finis sian unuan oficialan viziton en tiu lando.
Dum la vizito de prezidento Aleksander Kwasniewski en Tunezio estas subskribita interregistara kontrakto pri la mara transporto. La prezidento interparolos ankaŭ kun tuniziaj politikistoj. La pola ministerio por la infrastrukturo sukcesis elintertrakti pli favoran por Pollando dividon de ĉarteraj flugoj el Pollando al Tunizo.
Per la voĉoj de Alianco de Demokrata Maldekstrulato kaj Laborunio la Senato akceptis sen korektoj leĝon, kiu enkondukas la impostan abolicion. Persono, kiu ĝis la jarfino malkaŝos al la fisko la kaŝitajn ĝis nun enspezojn pagos de ili 12 procentan imposton. La abolicio ne koncernos enspezojn deventantajn el delikto. La abolicio ne koncernos ankaŭ personojn, kiuj dum la lastaj 12 jaroj plenumis publikajn funkciojn aŭ gvidis ekonomian agadon. La leĝo nun estas direktita al la prezidento, kiu en la daŭro de 21 tagoj devas decidi ĉu ĝin subskribi.
Vicĉefministro kaj ministro por la agrikulturo, Jaroslaw Kalinowski asertas, ke la ellaborita de la registaro intertrakta starpunkto pri agrikulturo formas bonan bazon por sukcesaj intertraktoj kun la Eŭropa Unio. Post la fermita ĉapitro pri la regiona politiko – nefermitaj restis sole tri intertrakto-sferoj: politiko de konkurenco, buĝeto kaj agrikulturo.
Senlaboreco, malkresko de enspezoj en la agrikulturo, regreso en alireblo al la kulturo kaj eduka malfruo, tiujn problemojn prezentas la raporto pri la stato de la pola kamparo, prilaborita de Fondaĵo favore al la Evoluo de la Pola Agrikulturo. En la publikigita raporto estas notitaj ankaŭ pozitivaj ŝanĝoj. Apartenas al ili pliboniĝo de teknika infrastrukturo, sanstato de loĝantoj kaj la stato de la natura medio, ankaŭ kresko de socia aktiveco de agrikulturistoj.
En Pollando ne aldoniĝas laborlokoj. La laborministro, Jerzy Hausner informis, ke en aŭgusto la nivelo de senlaboreco egalis al 17, 4 procentoj kaj estis sama kiel en julio. La plej signifa senlaboreco estas notita en la varmia-mazuria vojevodio kaj en la lubuŝa – la okcidenta Pollando. Plej malgranda en la krakova kaj mazovia vojevodioj. Laŭ laborministro mankas donitaĵoj pri septembro. Senlaboreco komencos malkreski nur meze de la venonta jaro.
Kadre de la Festivalo de 4 kulturoj en Lodzo en la vestiblo de Teatro la Granda, estas montrata filatela ekspozicio. En kvar vitroŝrankoj eblas rigardi poŝtmarkojn, ligitajn kun kvar nacioj. En la vitroŝranko dediĉita al la juda kulturo ĉefloke oni montras poŝtmarkon kun Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la Internacia Lingvo.
Lekcioj, aŭtoraj renkontiĝoj, la funkcianta kafejeto kun la juda kuirarto kaj evidente libroj okazos kadre de la 5-aj tagoj de la Juda Libro, kiuj komenciĝos inter la 6-a kaj 10-a de oktobro en la Centro de Schorr kaj Sinagogo de Nozyk en Varsovio.
La israela publiko kun kortuŝo akceptis la filmon de Roman Polanski “Pianisto”. La israelan premieron ĵaŭde en Telavivo partoprenis la prezidento de Israelo Mosze Kacaw, ministroj kaj deputitoj, pola ambasadoro, Maciej Kozlowski, homoj de la kulturo kaj multaj poldevenaj judoj. La partoprenina la premieron Roman Polanski diris antaŭ la projekcio, ke la prezento de la filmo en Israelo estas evento aparta.