Informa Kanalo Abonu.Com

     
    ESPERANTO
     
   
 ĈEFPAĜO
     
   
 REAL AUDIO
     
 
    ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ
     
   

La registaro decidas marde pri ŝanĝo de la intertrakta starpunkto koncerne agrikulturon. La ministro por la eŭropaj aferoj, Danuta Huebner certigis, ke la Ministrokonsilantaro ne rezignos pri certigo de egalaj ŝancoj al la polaj agrikulturistoj.

En la intertraktoj kun la Eŭropa Unio Pollando fermas marde ĉapitron, kiu koncernas strukturan politikon. Temas pri principoj reguligantaj la utiligon de helpo el fondusoj destinitaj por la regiona evoluo kaj el la kompaktofonduso antaŭvidita por la plej malforte evoluintaj ekonomie regionoj de la Unio. Spite planojn oni ne sukcesos marde fermi intertraktojn en la ĉapitro “Politiko de konkurenco”.

170-190 milionojn da eŭroj jare povas ricevi Pollando el la fonduso ISPA. Por plene alkonformigi Pollandon al la uniaj normoj en la medioprotektado estas bezonaj 42 miliardoj da eŭroj.

Ekde mardo poloj povas havi kontojn en eksterlandaj bankoj. La valutaj transakcioj de entreprenoj kun validperiodo malpli ol unujara ne plu postulos specialan permeson de Nacia Pola Banko. Temas pri unu el pli gravaj reguligoj de la nova valida leĝo. Civitanoj de la eŭropaj kaj altgrade evoluintaj landoj jam delonge povas havi kontojn en Pollando.

Ekde hodiaŭ je 30 procentoj malkreskas akcizo por alkoholaj produktoj. Oni antaŭvidas, ke la prezo de vodko malkreskos en la podetala vendado je cirkaŭ 20 procentoj. Oni celas tiel limigi la nelegalan produktadon kaj kontrabandadon de alkoholaĵoj al Pollando.

Unu milionono 800 mil junaj homoj el la tuta Pollando komencas hodiaŭ novan akademian jaron. ”De altlernejoj kaj tio, kiajn diplomitojn ĝi edukos dependos la pozicio de Pollando en la Unio”, diris ĉefministro leszek Miller inaŭgurinte lastlunde la akademian jaron en Supera Lernejo pri Entreprenemo kaj Adminstrado de Leon Kozminski. Ekde la nuna jaro en la altlernejoj aperos reprezentantoj de la Ŝtata Akreditiga Komisiono, kiu ĝis la jarfino kontrolos la instrukvaliton en 180 altlernejoj, fakultatoj kaj studdirektoj.

Kun la observo-misio kadre de la Traktato pri Malferma Spaco alflugis lunde al Varsovio la ukraina An-30B kun la 16-persona anaro. Temas pri la unua “batal-misio” kadre de la traktato. Ukrainanoj traflugos la distancon de 1400 kilometroj sur la alteco de 1200 metroj. La observadoj kadre de la traktato estas efektivigataj helpe de optikaj aranĝaĵoj.

Ĉirkaŭ 130 mil judoj batalis en diversaj polaj formacioj dum la 2-a mondmilito. Pri tio memorigas la ekspozicio en la Artgalerio de la Juda Historia Instituto “Polaj judoj en la septembra kampanjo kaj sur aliaj frontoj de la 2-a mondmilito”. Ĝi prezentas multajn nekonatajn pli frue dokumentojn.

     


 © 2000 PR S.A.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu