Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- align="center"> ESPERANTO [http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto.asp] ĈEFPAĜO [http://www.wrn.org/ondemand] REAL AUDIO ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ Ĉefministro Leszek Miller kaj vicĉefministro, financministro Grzegorz Kolodko transdonis al la prezidanto de la Sejmo, Marek Borowski la projekton de la venontjara buĝeto. Ĝia unua laŭtprezento okazos la 11-an de oktobro. Laŭ Marek Borowski la Sejmo sukcesos akcepti la leĝon tiel, ke ĝi enviviĝu la 1-an de januaro. En la Ministerio por la eksterlandaj aferoj reprezentantoj de la registaro komencis konsultojn kun agrikulturistaj sindikatoj pri ŝango de la pola, intertrakta starpunkto koncerne agrikulturon. Morgaŭ diskutos ilin la registaro. Origine la intertrakta starpunkto de Pollando koncerne agrikulturon, kiu kreiĝis en la 1999-a jaro premisis 100-procentajn alpagojn por agrikulturistoj. Aliflanke enkondukaj proponoj de la Eŭropa Komisiono antaŭvidas apenaŭ 25 procentajn - en la unua jaro de la membreco dePollando en la Unio. Ĉefministro Leszek Miller denove certigis, ke lia registaro klopodos reintertrakti kun Bruselo la altecon de la aldonvalora imposto koncerne loĝejkonstruadon por malaltigi ĝin de interkonsentitaj 22 procentoj ĝis 7. La imposton en la alteco de 22 procentoj interkonsentis kun la Eŭropa Unio la antaŭa registaro de Jerzy Buzek. Prezidento Aleksander Kwasniewski pritaksis, ke la proponita de la ĉefministro dato de la referendumo koncerne membriĝon de Pollando en la Eŭropa Unio estas bona, sed unue necesas fini intertraktojn kun la Unio. Leszek Miller esprimis lastsabate la opinion, ke la aliĝreferendumo povus okazi la 11-an de majo venontjare. La nova prezidanto de ``Solidareco'', Janusz Sniadek deklaris sin kontraŭ la situacio, en kiu profito kaj interesoj de la fabrikposedantoj estas la unusolaj motivoj de ekonomiaj kaj sociaj decidoj. Sniadek deklaris tion post sia vizito en la fabriko de kabloj en Ozarow, kie regas malfacila situacio de la anaro, pri kiu li volis atentigi la publikan opinion. En Varsovio komenciĝis denove proceso koncerne la plej faman skandalon, ligitan kun la Fonduso por la Priservado de la Eksterlandaj Ŝuldoj. La proceso rekomenciĝis pro la ŝango de la konsisto de la verdiktantaro. Laŭ la prokuroraro en la jaroj 1981-91 la fisko perdis 354 milionojn da zlotoj pro alproprigo kaj distribuo de mono en maniero malkonforma al la leĝaro, por celoj ne ligitaj kun la destino de la Fonsuo. Laŭ invito de policistoj el Krakovo-regiono en Krakovo faras la viziton la estro de la interna fako de la novjorka, federacia polico, Charles Campisi. Li ia. informis, ke nur la nula toleremo por la deliktuloj ebligas efikan kontraŭbataladon de deliktoj. Dank' al tio antaŭ 9 jaroj oni sukcesis je preskaŭ 63 procentoj malatigi krimojn en Novjorko. Laŭ Charles Campisi la recepto estas simpla - necesas reagi eĉ kaze de plej etaj deliktoj. La 22-jaraĝa Grzegorz Krawiec el Przemysl (la sudorienta Pollando) akiris la unuan premion en Internacia Konkurso de Klasika Gitaro en Vieno, dediĉita al la memoro de Karl Schleit, organizita de la tiea universitato de muziko kaj arto. La rivaladon partoprenis 35 gitaristoj el 17 landoj malpli ol 30-jaraĝaj. La pola gitaristo estis la plej juna. Grzegorz Krawiec akiris monpremion kaj gitaron, faritan de aŭstra majstro, Bernd Holtzgruber. Li estis krome inivitita koncerti en Aŭstrio kaj Germanio. (C) 2000 PR S.A. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com