Post la balotvenko de la ĝisnuna reganta koalicio en Germanio ne ekzistas kaŭzoj, ke oni dubu pri la observo de la vastigo-kalendaro de la Unio – deklaris la komisaro de la Eŭropa Unio por la problemoj de la vastigo, Guenher Verheugen.
La Eŭropa Parlamento postulis de la kandidatantaj ŝtatoj al la Eŭropa Unio, ke ili ratifu la traktaton koncerne Internacian Puntribunalon en Hago malgraŭ usonaj premoj. Interkompreniĝoj, kiuj dubigas la efikan realigadon de la traktato estas neakordigeblaj kun membreco en la Unio – deklaras la rezolucio proklamita ĵaŭde en Strasburgo. La eŭropaj parlamentanoj alvokis aparte Ĉeĥion, Litovion kaj Malton senprokraste ratifi la traktaton.
Ĉirkaŭ 4 miliardojn da eŭroj ricevos Pollando ĝis la 2006-a jaro el la uniaj rimedoj por la realigado de programo ligita kun la protektado de la medio. Tiuj rimedoj estos ĉefe destinitaj por ordigi la akvo-forfalaĵan mastrumadon, ia. por elkonstrui aŭ modernigi forfalaĵpurigejojn en ĉirkaŭ mil loĝlokoj.
Pollando inaŭguras intertraktojn kun la Eŭropa Unio pri malaltigo de la aldonvalora imposto por konstru-materialoj kaj servoj. La pola flanko baldaŭ direktos ĉi-koncernan petpostulon al la Unio. Temas pri la redukto de tiu imposto ĝis 7 procentoj.
Jam post kvar jaroj povos malaperi kontroloj ĉe la limo inter Pollando kaj Germanio kaj la persondokumento sufiĉos por trafiki tra la tuta Eŭropa Unio, informis la ĵurnalo “Rzeczpospolita”. En raporto preparita por la Konsilantaro de la EU, al kiu referencas la gazeto, la Eŭropa Komisiono rekonis, ke nia lando povas aliĝi al Schengen-traktato pri forigo de limkontroloj interne de la Unio jam en la 2006-a jaro.
En Vrovlavo okazis la 2-a Malsuprasilezia Pikniko de la Eŭropaj Lingvoj, en la Tago de la Lingvoj de Eŭropo, proklamita de la Eŭropa Konsilio. La vroclava aranĝo ne limiĝis al atentigo pri la eŭropaj lingvoj, multaj aranĝoj estis dediĉitaj al la lingvoj de naciaj malplimultoj kaj de etnaj grupoj.