Vastigo de NATO, integriĝo kun la Eŭropa Unio, kontrŭbatalado de terorismo kaj minacoj flanke de Irako la estis ĉeftemoj de interparolo de prezidento Aleksander Kwasniewski kun la estadante vizite en Pollando prezidento de Slovenio, Milan Kuczan. Rekone por la meritoj en la evoluigado de la pola-slovena kunlaboro Aleksander Kwasniewski distingis la slovenan prezidenton per Ordeno de la Blanka Aglo. La pola prezidento ricevis la plej superan slovenan distingon, Oran Honoran Ordenon de Libereco.
Prezidento Aleksander Kwasniewski rekonis ĝusta inviti internaciajn inspektorojn al Ukrainio. Ili ekzamenus, ĉu tiu ĉi lando eksportis radarojn al Irako rompante tiel UNO-embargon. Ukrainio konsentis enlasi la interaciajn inspektorojn. La pola prezidento esprimis samtempe maltrankvilon pri la interna situacio en Ukrainio kaj deklaris, ke li estas pledanto por dialogo inter la aŭtoritatoj kaj la opozicio.
La rusa prezidento, Vladimir Putin alte taksis la rilatojn inter Rusujo kaj Pollando akceptante en Kremlo la akreditigajn leterojn de la nova ambasadoro de Pollando en Moskvo, Stefan Meller. La rusa prezidento diris, ke “Pollando estas nia najbaro kaj unu el la plej gravaj partneroj. Ni kontentas pri la intenseco de la politika dialogo inter niaj landoj”. Putin aldonis, ke Moskvo kontentas ankaŭ pri la stato de la ekonomiaj rilatoj inter Pollando kaj Rusujo.
Marian Krzaklewski ne estis elektita kiel la prezidanto de “Solidareco”. En la 4-a voĉdona raŭndo li ricevis 119 voĉojn, tio estas malpli ol postulas tion la 50-procenta plimulto. En tiu situacio oni rekomencos la elektoproceduron dum la 15-a Kongreso de la sindikato.
Pollando apartenas al tiu grupo de la ŝtatoj en la Centra-Orienta Eŭropo, kiuj plej bone frontis transformiĝojn, rezultas el la raporto de la 12-a Ekonomia Forumo en Krynica “Nova Eŭropo. Raporto pri transformiĝoj”. La raporto grupigas 27 ŝtatojn de la regiono laŭ tri konsideroj. Tiuj, kiuj sukcesis en la transformoprocezo, tiuj kiuj estas nekonsekvencaj reformantoj elektinte vojon de lamaj kaj partaj reformoj, kaj tiuj kiuj klopodas konservi la ĉefajn elementojn de la antaŭa reĝimo.
La prezidanto de la Societo de la Polaj Amaskomunikiloj, Marek Traczyk asertas, ke la lokaj amaskomunikiloj povas ludi grandan rolon en la procezo de integriĝo de Pollando kun la Eŭropa Unio. Vendrede en Varsovio komenciĝis la 1-a kongreso de la regionaj kaj lokaj amaskomunikiloj – gazetaro, radiostacioj kaj televidstacioj. Laŭ Marek Traczyk la rolo de la lokaj amaskomunikiloj estas grandega en la vastigado de scioj pri tio, kion signifas membriĝo en la Eŭropa Unio ne nur por la tuta lando, sed ankaŭ por la unuopaj regionoj.
La renkontiĝo kun reprezentantoj de la Pola Kolonio en Germanio kun la prezidanto de la Senato, Longin Pastrusiak okazis dum lia dua vizittago en Germanio. En Germanio loĝas ĉirkaŭ 2 milionoj da poloj. Ili frontas tamen multajn problemojn. Inter Pollando kaj Germanio ekzistas traktato devantiganta ambaŭ flankojn al egala traktado de la naciaj malplimultoj. La germana flanko ne plenumas siajn devontiĝojn ĉi-rilate.
Konkurso por la gimnazianoj “Konvinku panjon, konvinku paĉjon”, kiu popularigas konojn pri la Eŭropa Unio estis inaŭgurita last-ĵaŭde en Bydgoszcz. La konkurso popularigas la ideon de eŭropa integriĝo kaj proksimigas la principojn de la funkciado de eŭropuniaj institucioj. La organizantoj certas, ke la infanoj siajn konojn dividos kun la gepatroj. La konkurson partoprenos ĉirkaŭ 100 mil lernantoj.
Operaj, teatraj kaj baletaj spektakloj, koncertoj, ekspozicioj, filmprezentoj kaj amasaranĝoj konsistigas la programon de la 1-a eldono de “Festivalo de la Dialogo de Kvar Kulturoj”, kiu vendrede komenciĝis en Lodzo. La 10-taga festivalo laŭpremise estos unu el la plej grandaj kulturaj eventoj en Eŭropo. La festivalo estas konceptita kiel prezento de atingaĵoj de kvar kulturoj: la pola, juda, germana kaj rusa, kiuj furndamentis la industrian potencon de Lodzo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.
La scienca sesio “Kompreni Islamon. Dialogo de homoj kaj kulturoj”, kaligrafiaj ekzercoj, gustumado de la arabaj nutraĵoj kaj vizito en moskeo estas elementoj de la 2-aj Tagoj de la Muzulmana Kulturo, kiuj last-ĵaŭde komenciĝis en Gdansko. Sabate en Gdansko okazas popularscienca sesio “Kompreni islamon. Dialogo de homoj kaj kulturoj”. Estas planite, ke partoprenos ĝin Osamah Al-Sanosi, la ambasadoro de la Saŭda Arabujo en Pollando.