Informa Kanalo Abonu.Com

     
    ESPERANTO
     
   
 ĈEFPAĜO
     
   
 REAL AUDIO
     
 
    ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ
     
   

La elekto de la prezidanto kaj la akcepto de la agad-programo por la laŭvica ofic-periodo - estas la ĉefaj celoj de la komenciĝinta en Varsovio 15-a kongreso de la sindikato Solidareco. Pri la prezidanto-posteno klopodas la ĝisnuna prezidanto - Marian Krzaklewski, unu el la vic-prezidantoj Jozef Niemiec kaj Kazimierz Grajcarek - la ĉefo de la sekretariato por la minindustrio kaj energetiko.

La estadanta en Pollando rusa defendo-ministro Siergiej Iwanow renkontiĝos kun prezidento Kwasniewski kaj ĉefministro Leszek Miller. La plej grava evento de la vizito de ministro Iwanow estos subskribo de la pola-rusa interkonsento pri riparo kaj ekspluatado de la aviadiloj MIG-29.

"Poloj en la Unio" - estis la temo de prelego en la Ĉefa Komerca Altlernejo kadre de la 6-a Festivalo de la Scienco. La prelegon faris profesoro Jan Barcz, laŭ kies opinio en nia lando oni ne tre zorgas klarigi kiajn pozitivaĵojn kunportas la membriĝo en la Unio.

La vicprezidanto de la Pola Ekonomia Societo - doktoro Bohdan Wyznikiewicz elpaŝante dum la konferenco "Ekonomia strategio de la registaro - kiom da ŝancoj , kiom da minacoj? - esprimis la opinion. ke post la membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio povas aperi longdaŭra ekonomia stagnado. Ekonomikistoj partoprenantaj la konferencon ankaŭ atentigis, ke - iliaopinie -la ekonomia agado de la registaro koncernas nur marĝenajn aferojn kaj ne kreas mekanismojn por la ekonomia kresko.

La Konsilantaro por la Mon-Politiko malaltigis interezojn je 0,5 procento. Ĝi klarigis sian decidon per malalta inflacio kaj granda probablo de ĝia konservo sur la sama nivelo.

Pollando intensas pligrandigi eksporton de agrikulturaj-nutraĵaj produktoj al Rusio. "Ni scias, ke Rusio estas malfacila merkato, sed ni vidas la ŝancon por niaj produktoj" - diris la vic-ministro por la agrikulturo Jerzy Plewa post la renkontiĝo de polaj kaj rusaj merkatistoj en Moskvo.

La gvidantino de la Pola Humaneca Kampanjo - Janina Ochojska transprenis en Vaŝingtono "Premion de Jan Karski pro la Kuraĝo kaj Koro". Ŝi estis distingita pro la helpo interalie al la milit-viktimoj en la eksa Jugoslavio, Ĉeĉenio kaj Afganlando.

Kadre de la Festivalo "Varsovia Aŭtuno" koncertos ĵaŭde en Varsovio la Grupo "Pociag Towarowy" "Var-Trajno", kiu koncerto estas destinita por aŭskultantoj nealkutimiĝantaj aŭskulti la nuntempan muzikon. La direktoro de la festivalo Tadeusz Wielecki informis, ke la atrakciaĵo de la prezentado estos scenografio kaj kostumoj kaj ankaŭ la filmo "Aelita", montranta Moskvon el la 20-aj jaroj por kiu filmo ludos muzikon la menciita kvarteto.

La preparo de la tradiciaj pladoj de la angla, germana kaj rusa kuirartoj kaj prezento de naciaj dancoj plenigos la programon de la daŭranta en Przemet /en Wielkopolska-regiono/ Eŭropa Tago de Fremdaj Lingvoj. La aranĝo celas popularigi inter junaj homoj la ideon de la eŭropa integriĝo.

     


 © 2000 PR S.A.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu