Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- align="center"> ESPERANTO [http://www.radio.com.pl/polonia/esperanto.asp] ĈEFPAĜO [http://www.wrn.org/ondemand] REAL AUDIO ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ La dua , lasta tago de la debatoj de la defendo-ministroj de NATO-ŝtatoj en Varsovio estis dediĉita al la kunlaboro kun Moskvo. Al la debatantaj 19 ministroj aliĝis la rusa defendo-ministro Siergiej Iwanow. La debatoj estis dediĉitaj unuavice al la internacia situacio kaj al la komunaj pac-operacoj de NATO kaj Rusio. Laŭ la ĝenerala NATO-sekretario George Robertson la ministroj tre detale interkonsentis la reciprokan kunlaboron. La ministro por la eksterlandaj aferoj Wlodzimierz Cimoszewicz konstatis, ke Pollando estas konvinkita, ke Irako disponas almenaŭ pri biologia kaj emia armilaro. La pola ministro aldonis, ke en Irako regas diktatoro, kiu neglektas la decidojn de UNO kaj kreas riskon por la mondo. En la Reĝa Kastelo en Varsovio renkontiĝis ministroj respondecaj pri la eŭropa integriĝo en la ŝtatoj kandidatantaj al la Eŭropa Unio. Pri la preparoj al la membriĝo diskutas politikistoj el Ĉeio, Cipro, Estonio,Hungario, Litovio, Latvio, Malto, Pollando, Slovakio kaj Slovenio. Pollando dum unu jaro prezidos la Sistemon de la Kontrolo de Raketaj Tenologioj, kies celo estas antaŭmalhelpi la vastigadon de varoj kaj tenologioj, ebligantaj konstrui transporto-rimedojn de la amaspereiga armilaro. La komisaro de la Eŭropa Unio por la agrikulturo Franz Fischler kritikis la postulon de Pollando konservi doganojn por agrikulturaj produktoj en la provizora tempo, kiam polaj agrikulturistoj ankoraŭ ne ricevos plenajn rektajn alpagojn el la Eŭropa Unio. Ĉi tiu postulo troviĝas en la nova intertrakto-starpunkto de Pollando koncerne agrikulturon. La ĉefa celo de la vizito en Moskvo de la vic-ĉefministro, ministro por la agrikulturo Jaroslaw Kalinowski estas kreskigi la polan eksporton de agrikulturaj kaj nutraĵaj varoj al Rusio. Verŝajne estos ankaŭ priparolitaj la ebloj de la interŝanĝo de polaj nutraĵoj je la rusa gaso. Laŭ la iniciato de deputito Marcin Libicki la grupo de deputitoj al la Parlamenta Asembleo de la Konsilantaro de Eŭropo alprenis marde deklaracion kondamnantan "atencojn kontraŭ liberecon de religio en Rusio". La deklaracion subskribis 33 membroj de la Asembleo, kiu konsistas el pli ol 300 delegitoj el la parlamentoj de la landoj-membroj de la Konsilantaro de Eŭropo. La superulo de la katolika eklezio en Rusio -ĉefepiskopo Tadeusz Kondrusiewicz, kiu venis al Lublino por kongreso organizita de la Katolika Lublina Universitato esprimis la opinion, ke la agado de la rusaj aŭtoritatoj rilate al katolikaj pastroj minacas la funkciadon de la eklezio en Rusio. La kongreso estas dediĉita al "Kristanismo en la dialogo de kulturoj sur la terenoj de Pola Respubliko". En la varsovia Centro de Nuntempa Arto okazos laŭvica koncerto kadre de la Festivalo "Varsovia Aŭtuno". Prezentiĝos Trio Pro Contemporania el Rumanio. La ensemblo utiligas diversajn specojn de la nuntempa muziko kaj kunlaboras kun dancistoj, pentristoj kaj aktoroj. (C) 2000 PR S.A. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com