Informa Kanalo Abonu.Com

     
    ESPERANTO
     
   
 ĈEFPAĜO
     
   
 REAL AUDIO
     
 
    ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ
     
   

En Varsovio komenciĝis neformala, dutaga renkontiĝo de la defenministrioj de NATO-ŝtatoj. Unu el ĝiaj ĉeftemoj estos afero de Irako, tamen reprezentantoj de la Pakto kontestas, kvazaŭ temus pri “militdebato” antaŭ interveno en ĉi tiu lando. Inaŭgurante la debatojn la ĝenerala sekretario de la Pakto, lordo George Robertson diris, ke antaŭ pintrenkonto en Prago necesas konsideri la rolon de la Pakto estonte. Temas ne nur pri la neceso defendi civitanojn de ĉiuj ŝtatoj-membroj kontraŭ terorismo kaj ŝtatoj ĝin subtenantaj. Liaopinie la celo de la Pakto devas esti elradikigo kaj likvido de endanĝerigo pro amaspereiga armilaro, al kio estas necesaj novaj defendkapabloj de la Pakto.

Oficiale NATO-konferenco komenciĝis lastlunde per renkontiĝo de la defendministroj el NATO-ŝtatoj kun la pola prezidento, Aleksander Kwasniewski. Por konservi la rolon de la sekurec-garantianto NATO devas vastiĝi, ĉiam pli efike kontraŭbatali terorismon kaj firmigi kunlaboron, ankaŭ kun Rusujo kaj Ukrainio, asertas prezidento Aleksander Kwasniewski. Nek NATO nek Eŭropo bezonas pli grandajn militarajn fortojn, estas bezonaj nur armeoj modernaj, pretaj tuj reagi en ĉiu loko de la mondo, diris prezidento Aleksander Kwasniewski al la defendministroj.

La pola ministerio por la eksterlandaj aferoj esprimis maltrankvilon pro la evoluo de la eventoj sur la okupaciataj - de la israelaj armaj trupoj - teritorioj de la Palestina Aŭtonomio. En la deklaro de la pola ministerio estis esprimta bedaŭro pro terorista palestina atenco en Telavivo. La ministerio kun espero bonvenigis la sciigon pri la ĉesigo de la agadoj de la israelaj trupoj, celitaj kontraŭ la ĉefkvartiron de la Palestina Aŭtonomio en Ramallah. La pola ministerio denove alvokis ambaŭ flankojn de la konflikto al ĉesigo de la aktoj de perforto kaj reveno al pacinterparoloj.

Marde la registaro interalie okupiĝas ia. pri projekto de leĝo pri Nacia San-fonduso, baze de kiu estos likviditaj Kasoj de Malsanuloj kaj ilian lokon prenos Fondaĵo kun 16 regionaj filioj. Temos kun ŝtata organismo kun jura personeco. Laŭ la ĝisnunaj deklaroj leĝo ekvalidus la 1-an de januaro de la 2003-a jaro. La sanministro rajtos alpreni “strategiajn decidojn” pri destinado de mono pere de akceptado de planoj: financa kaj tiu, certiganta medicinajn servojn.

Vicĉefministro, ministro por la agrikulturo Jaroslaw Kalinowski inaŭguras hodiaŭ dutagan viziton ne Rusujo. La ĉefcelo de la vizito estas popularigo de la pola agrikulturo kaj nutraĵa industrio. Vicministro por la agrikulturo, Jerzy Plewa, kiu akompanas la ministron informis, ke en la programo de la vizito estis antaŭvidita ia. konferenco “Pollando-Rusujo. Novaj ebloj de kunlaboro en la agrikultura-nutraĵa komplekso”. Partoprenos ĝin multaj polaj kaj rusaj merkatistoj, ne nur produktantoj kaj eksportantoj de nutraĵoj, sed ankaŭ firmaoj priservantaj agrikulturon, inkluzive de reprezentantoj de la banka sektoro.

Ĉirkaŭ 4 miliardojn da eŭroj ricevos Pollando ĝis la 2006-a jaro el la uniaj rimedoj por realigi programojn, ligitajn kun la medioprotektado, informis vicministro por la medioprotektado Krzysztof Zarêba. La rimedoj estos destinitaj ĉefe por ordigo de la afero de la akva-forfalaĵa mastrumado, inkluzive de konstruo aŭ modernigo de forfalaĵ-purigejoj en ĉirkaŭ 1000 loĝlokoj.

En la batalkampo de la Instrukciista Centro de Kontinentaj Trupoj en Drawsko Pomorskie ekzercas ĉirkaŭ 5 mil soldatoj el la 5-a Korupuso de la Usona Armeo garnizonantaj en Germanio. La manovroj kun ka kriptonomo “Venka Frapo III” daŭros ĝis la 18-a de oktobro. Ilia celas firmigi la operacan kapablon de la aviadaj trupoj.

La prelegojn kaj filmprezentojn dediĉitajn al la vespertoj kaj renkontiĝon kun tiuj bestoj planis organizantoj de “La nokto de vespertoj”, kiu okazas marde proksime al la loko Dukla en Bieŝĉadoj (la suda Pollando). La aranĝo celas popularigi la protektadon de tiuj bestoj kaj konsciigi, ke vespertoj estas grava kaj bezona elemento de la medio. Dume la malkresko de la vesperto-populacio ligiĝas kun la detruado de la naturmedio. En plimulto de landoj temas pri protektataj bestoj, en Pollando jam ekde la 1952-a jaro.

La programoj lanĉantaj la polan kulturon “Pola Jaro” en Aŭstrio kaj en Hispanio – transpaŝis la vojduonon. Laŭ Ryszard Zoltaniecki, la direktoro de Mickiewicz-Instituto eblas paroli pri nekontestebla sukceso de ambaŭ entreprenoj. La Pola Jaro en Aŭstrio kaj la Pola Jaro en Hispanio estas unu el la plej grandaj programoj, prezentantaj la polan kulturon eksterlande. La aŭstra komenciĝis en aprilo nunjare, la hispana daŭras ekde julio 2001. Dum ambaŭ okazis po pli ol 40 ekspozicioj, koncertoj, filmprezentoj kaj teatraj spektakloj.

La pola “Schola Cantorum Gospel Choir” el Belchatów (Silezio) prezentiĝos dum Internacia Festivalo Gospel en Kopenhago, komence de oktobro. La koruso akiris jam la 1-an lokon kaj premion “La sukcena rozo” dum la 6-a Pola Konkurso de ĉi-ĝenraj korusoj, kiu okazis kadre de la Festivalo de Gospelmuziko en Osiek 2002.

     


 © 2000 PR S.A.

http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu