Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- align="center"> ESPERANTO ĈIUTAGAJ AKTUALAĴOJ [http:// Gerhard Schroeder restos la kanceliero de www.radio.com.pl Germanio. Post la dimanĉaj balotoj la /polonia/ ĝisnuna koalicio akiris negravan superecon esperanto.asp] rilate al kristandemokratoj. SPD restos la ĈEFPAĜO plej forta partio en la germana parlamento. La [http:// ĝisnuna kolicio havos en Bundestag 306 www.wrn.org/ deputitojn, je 4 pli ol necesas por tiel ondemand] REAL nomata kanceliera plimulto nemalhavebla por la AUDIO regado. En Bundestag sidos entute 603 deputitoj. Ĉefministro Leszek Miller esprimis kontenton pro la fakto, ke en Germanio gajnis la balotojn socialdemokratoj kaj verduloj. Laŭ profesorino Anna Wolff-Poweska - la estro de la Okcidenta Instituo en Poznano - post la balotoj en Germanio povas okazi iu ŝango en politiko de tiu lando rilate al Pollando kaj Eŭropa Unio. Nome la germana registaro frontos tre malfacilan oficperiodon same koncerne internan kiel ankaŭ eksterlandan politikon. En Bundesrat dominos opozicio kaj necesos konsideri blokadon de ĉiuj seriozaj reformoj. Laŭ la opinio de la eksa ministro por la eksterlandaj aferoj, Wladyslaw Bartoszewski enkondukaj rezultoj de la parlamentaj balotoj en Germanio elmontras daŭrigon de la ĝisnuna eksterlanda politiko de tiu lando kaj daŭran subtenon por la ideo de baldaŭa membriĝo de Pollando en la Eŭropa Unio. W3Sadyslaw Bartoszewski memorigis, ke ekde falo de komunismo en nia parto de Eŭropo, diversaj politikaj fortoaranĝoj en ambaŭ landoj ne malhepis bonan kaj harmonian evoluon de la reciprokaj rilatoj. Al Varsovio venis lunde la usona defendsekretario, Donald Rumsfeld. Li ia. interparolis kun defendministro Jerzy Szmajdzinski kaj estis akceptita de prezidento Aleksander Kwasniewski. Rumsfeld partoprenos neformalan pintrenkonton de la defendministroj de NATO-landoj, kiu komenciĝos marde en Varsovio. En Lublino okazas Tutlanda Kongreso de Media Inĝenierio. Al la kongreso patronecas la ministerioj por la Scienco kaj por la Medio kaj Pola Sciencakademio. La celo de la renkontiĝo estas sumigi la ĝisnunajn atingaĵojn kaj ankaŭ pritaksi la staton de la unuopaj sferoj, pri kiuj okupiĝas la medioinĝenierio. La partoprenantoj de la konferenco elmontros ankaŭ evoldirektojn de sia sciencbranĉo en la aspekto de la integriĝo de Pollando kun la Eŭropa Unio. La Nacia Parko de Bieszczady estas la unua pola parko, kiu estis akceptita al la internacia reto de protektataj teritorioj PAN Parks, informis la Monda Fonduso favore al la Naturo (WWF) unu el la inciatintoj de la programo. Al la reto estis akceptitaj ankaŭ parkoj Fulufjaellet en Svedio kaj Oulanka en Finnlando. En la Humanisma Legejo en la Nacia Biblioteko en Varsovio la ministro por la eksterlandaj aferoj, Wlodzimierz Cimoszewicz transdonis al la direktoro de la biblioteko, Michal Jagiello malnovpresaĵon ``Historico-politicus sive guestiones historiae et civiles. Ex Libris III. T. Livii'' de Pawel Potocki. La libro troviĝis sur la listo de la militperdoj de la Nacia Biblioteko en Varsovio kaj estis reakirita de la Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en Novjorko. Pola raportaĵo troviĝas inter tri plej bonaj premiitaj dum la 54-a Festivalo de Radia, Televida kaj Interreta kreado en Palermo. Temas pri la raportaĵo ``Vidvino'' de Anna Selkudewicz el la Pola Radio en Katowice, poentita en la kategorio de la radio-dokumento. Ĝi estis rekonita la plej bona radiodokumento en la konkurso ``Pollando kaj la mondo 2001''. (C) 2000 PR S.A. -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=socio.polonia http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com