Informa Kanalo Abonu.Com

O N I D I R O J
N 3

Oni klaĉas, ke baldaŭ oni malpermesos onidirojn.
Vladimir Vysockij

T E R O R O
La redakcio petas diskonigi ĉi tekston laŭeble plej vaste (ekz. al ĉiuj yahoo-grupoj)




  1. Kion vi opinias pri la ĵusa terora akto en la moskva teatro "Nord-Ost"?
  2. Ĉu vi konsentas, ke ĉi ago staras en la sama vico kun la eventoj en Nov-Jorko, Balio kaj Filipinoj?
  3. Ĝis kiam, laŭ vi, la teroro plu skuos la mondon?
  4. Kiu(j) povas/rajtas/devas ion fari, kaj kion nome faru tiu(j) homo(j)?



Siajn onidirojn hodiaŭ prezentas: Alan MENDELAWITZ (Aŭstralio), Vjaĉeslav IVANOV (Rusio), Renato CORSETTI (Italio), Floreal MARTORELL (Francio), Josef ŜEMER (Israelo), Boris KOLKER (Usono), Grigorij AROSEV (Rusio)

Alan Mendelawitz (Fremantle, Aŭstralio) 64 j.

1. Malgraŭ ke tiuj teroristoj sincere kredis, ke ili batalas por nobla kaŭzo, tia ago kontraŭ senkulpaj homoj estas ĉiuokaze malĝusta kaj malbona. Neniam oni rajtas tiel uzi aliajn personojn kiel objektojn, celante progresigi iun ajn aferon. La ago estis enorma krimo.

2. Ĝi staris iomete malpli malbone pro kelkaj kialoj: ili anoncis sian kaŭzon malkaŝe. La ago intencis trafi kroman nacion, kiun la teroristoj rigardis kiel malamiko de sia lando. La teroristoj unue ne mortigis iun, ne torturis iun, kaj ne aparte deziris mortigi la homojn, kaj ŝajne preferis ke la ostaĝoj restu vivantaj. Kvankam ke la ago estis krimego, almenaŭ la teroristoj traktis la homojn iomete kiel homoj.

Kontraste, neniu konfesis esti la faranto de la atakoj kontraŭ Nov-Jorko, Balio kaj Filipinoj, kaj eĉ ne diris, kion ili volas montri per tiaj teruraj kaj naŭzaj atakoj. Ĉi tiuj tri atakoj celis mortigi aŭ severe vundi grandan kvanton da senkulpaj homoj nur por montri senhomecan mesaĝon, kiu eĉ ne koncernis multajn el tiuj, kiuj estis trafitaj. La farantoj de ĉi tiuj agoj rigardis la vivojn de aliaj senvaloraj, eĉ ne homaj.

3. Kiam plejmulto de homoj lernos, ke ĉiuj estas egale homaj, kiam homeco estos pli valora ol mono, kiam homeco pli valoros ol nacieco. La teroro daŭros ĝis ĉiu grupo sentas sin egale potenca kaj respektita, ĉu aŭ ne ili posedas superajn militan kaj ekonomian kapablojn. Mi spekulativas, ke tiu estonteca mondo konsistos el miloj da etaj landoj, unu lando por ĉiu grupo, kiu volas regi sin; moderna teknologio permesus tion. En la nuna mondo, ĉiuj nacioj devas fakte unuiĝi kontraŭ teroristoj kaj ne proponi ŝirmon al tiuj, kiuj uzas forton kontraŭ civiluloj.

4. Oni rajtas fari ion en la nomo de tiuj, kiuj demokrate elektas onin fari tion. Oni ne rajtas ataki senkulpajn personojn en la nomo de iu ajn grupo. Aliflanke, tamen, estus malfacile kulpigi soldaton, kiu senintence mortigas aŭ vundas civilulojn dum milito. Oni ne rajtas fari perforton kontraŭ iu grupo, en la nomo de sia propra grupo, se onies propra grupo plejmulte malaprobas tiun agon. Mi kredas, ekzemple, ke islamanoj plejmulte malaprobis la atakon en Nov-jorko.

Vjaĉeslav Ivanov (Peterburg/Vladikavkaz, Rusio), 24 j.

rim. de la redakcio. Vjaĉeslav naskiĝis kaj longan tempon loĝis en Vladikavkaz: ĉefurbo de Norda Osetio, federa parto de Rusio, ege proksima al Ĉeĉenio.

1. Verŝajne estas iom strange kaj nelogike, ke ĉiuj malbonaĵoj, venantaj el Vajnaĥio (eksa Ĉeĉen-Inguŝio) ĝis nun ne igis min ekmalami ĉeĉenojn kaj inguŝojn, sed pli kaj pli igas min malami la mem nocion etno kaj la naciismajn movadojn, kiuj iĝis tiom popularaj en pluraj lokoj de la mondo.

Se tamen reveni al la eterna rusa demando "Kiu kulpas?", mi esprimu la popularan en Kaŭkazo opinion, ke reĝimon de Dudajev (eksa prezidanto de Ĉeĉenio, mortigita en 1996, kiu estis unu el la iniciintoj de la separatisma movado en Ĉeĉenio - la red.) en la komenco eblis ĉesigi pere de dudeko da milicanoj. Sed tiam en la lando tute ne estis potenca estraro, neniu okupiĝis pri loka politiko krom la lokanoj mem - kaj pro tio la tute fremda por nia lando reĝimo fortiĝis kaj atingis tian staton, kiam oni jam bezonas armeon kaj militon por restarigi pacon kaj pli kutiman al ni civilizon en tiu parto de Rusia Federacio.

Kiam mi aŭdas vican laŭtan novaĵon, mi ial ĉiam pensas pri la "perdita generacio" - ja miaj samaĝuloj en Ĉeĉenio memoras nenion alian krom la "islama ŝtato", havas neniujn aliajn idealojn krom la altruditaj al ili per loka propagando kaj lokaj onidiroj. Informado (propagando, se vi preferas alian terminon) estas la plej forta armilo en nia tempo. Mi pensas pri homo, kiu konsentas havi bombon sur sia zono pro iu ajn ideo. Kiam oni rezonas pri ĝenerala maliceco de la tuta ĉeĉena gento, mi simple ne havas fortajn argumentojn kontraŭ tio krom miaj esperantistaj dogmoj. Dogmoj ne estas ja vera argumento. Sed mi ankaŭ havas la varman rememoron de mia infaneco pri la abelbredejo de mia patro. Mi memoras Said-on, la ĉeĉenan ŝafpaŝtiston, kiu ĉiumatene alportadis de sia bieno trilitran pokalegon da lakto - por mi, tute nekonata por li infano de nekonata ruso. Said ne volis preni pagon, li nur volonte akceptis donace beletran libron. Mi ĉiam rememoras Saidon, kiam temas pri Ĉeĉenio. Kie li estas nun?

2. Mi ne konsentas nur kun emo de amaskomunikiloj neglekti provincajn okazintaĵojn, kaj elstarigi tiujn, kiuj iel tuŝas nur Moskvon. Por mi estas ofende, ke la unua amasa eksplodo en la bazaro de Vladikavkaz (pli ol 50 mortintoj) faris multe malpli da bruo, ol la sekvaj eskplodoj de moskvaj loĝdomoj. Eble mi ne ĝis nun respondis rekte al la demando. Kompreneble la eventoj en Nov-Jorko, Kaspijsk (eksplodo la 09-n de majo 2002, dum la Tago de La Venko, pereis ĉ. 50 homoj - la red.) Vladikavkaz, Balio kaj Filipinoj, kaj nun - Moskvo, estas en la sama vico. Estas la vico de malfederismo, perforto ktp.

3-4. Eble mia opinio por multaj sonos stulte, sed mi kredas, ke la nura pravigo de ekzisto de ŝtato estas ideologio. Verŝajne la mondo devas ekhavi unuigan ideologion: povas esti homaranismo, socialismo, ĉies grizeco kaj egaleco, kontraŭstaro al ekstremisma islamo aŭ mem tiu speco de islamo. Sen tio la laika mondo, mondo de individuoj/liberuloj ĉiam estos senforta kaj vundebla antaŭ la sektoj kaj similaj kolektivoj de "frenezuloj", kredantaj je certa ideo. Tia ideologio delogus homojn de la ekstremismaj logaĵoj de certaj tipoj de islamo kaj naciismo. Devas aperi amaskomunikiloj, kiuj sekvos tiun ideologion (sed ne la financan intereson, kiu oftege gvidas ilin al malĝusta direkto). Nekompreneble, kiu povas/rajtas fari ion pri tio.

Renato Corsetti (Palestrina (apud Romo), Italio), 61 j.

1. Mi pensas, ke la terora ago estis tre ŝoka teruraĵo.

2. Jes. Similaj, sed malsam-manieraj estas la militaj agoj de registaroj, ekzemple la bombado de Jugoslavio.

3. Ĝis kiam estos militoj inter malsamaj hom-grupoj. La Esperanto-movado alvokas por neperforta solvo de internaciaj disputoj, sed neniu, ĉefe ne la fortaj grupoj, aŭskultas la Esperanto-movadon.

4. UN estas la sola instanco, laŭ mi, kiu rajtas interveni. Malgraŭ tio, ke estas tre malfacile interkonsenti inter la registaroj de la mondo pri la konkretaj intervenoj en konkretaj kazoj, tiu estas la vojo irenda. Oni ne povas lasi al la fortuloj la rajton bati la malfortulojn. Tion certe oni ne faras inter unuopaj homoj.

Floreal Martorell (Tuluzo, Francio) 46 j.

1. Mi pensas, ke estis granda manipulado de la informo fare de la "oficialaj rusiaj amaskomunikiloj", do preskaŭ nur la voĉo de Putin aŭdiĝis en la tuta mondo. Do, kie en tiu kazo estas la terorismo? Kiom da homoj mortigis la ĉeĉenoj? Kiom da mortigis la polico? Ĉu la okupado de Ĉeĉenio fare de la rusiaj taĉmentoj, kaj la perfortoj, kiujn ili faraĉas tie, ne estas terorismo? Same kiel la volo de Usono ataki Irakon, kaj kion Usono faris helpe de eŭropanoj (inkluzive de francoj) en Afganistano, kaj ankaŭ Sovetunio (en Afganistano) antaŭ dudeko da jaroj? Kaj ankaŭ kio okazas nun en Palestino... Mi opinias, ke tio estas granda farso, en kiu pro kelkaj petrolbareloj suferas kaj perdas siajn vivon kaj dignon nur la malriĉaj popoloj...

2. Povas esti, sed tio ne estas la problemo... La superpotencaj ŝtatoj metas la nazon ĉie por pli bone regi kaj kontroli la mondon laŭ la ununura pensmaniero (Usono, ĉe kies botoj estas Eŭropo, Israelo kaj eble eĉ Rusio). Fakte, ni diru, ke ili rikoltas kion ili semas... La problemo estas ke oni ne faras omletojn sen rompi ovojn, kaj malfeliĉe multaj senkulpaj viktimoj pereas.

3. Ĝis kiam tiuj superpovaj ŝtatoj enmiksiĝos kaj subpremos la tiel nomatan "trian mondon". Se la popoloj estas en la mizero, tio okazis dank' al la riĉaj landoj, kiuj ĉiumaniere ekspluatadas la malriĉajn landojn. Ju pli la malriĉeco kreskas unuflanke, des pli kreskas la riĉeco aliflanke, kaj reciproke, kaj kiam senesperaj popoloj havos nenion por perdi, la riĉaj landoj povos timi la konsekvencojn. La movadoj de protestoj kontraŭ la tiel nomata G8 (tiuj, kiuj kontraŭstaras la globaliĝon de la kapitalo) montras, ke feliĉe ne ĉiuj homoj en la riĉaj landoj estas tiel avidaj je pli granda kaj potenca ekonomia kaj politika povoj.

4. Prezidanto Buŝ en Usono deklaris, ke li venkos terorismon, Putin diris la samon... Tio malfermas la pordon al ĉiuj pretekstoj por ekstermi ĉiujn, kiuj ĝenas. Ni tuj povis konstati, ke Ŝaron en Palestino akriĝis, kaj Putin same, ktp... Kaj "venkado" super terorismo povas iri ĝis neniigo de ĉiu opozicio. Hitler kaj Stalin montris la vojon ĉu ne?

La popoloj nenion povas atendi de ŝtatoj kaj estraroj, kiuj estas regataj pere de la ekonomiaj reguloj de senbrida transnacia liberalismo. Tiu speco de ekonomia terorismo trudas al la tuta mondo mizeron, militojn kaj manipuladas la homojn, kontraŭstarigante diversajn etnojn kaj religiojn. Ĉu ne pli bone estas dividi por pli bone regi? Kiu povas ion fari? Mi pensas, ke la popoloj mem povas solvi la problemojn. Homoj, kiuj malkonsentas pri tiuj perfortoj, homoj, kiuj volas vivi pace kaj feliĉe, tiuj homoj jam montras sian malkontenton ĉie, protestas kaj kuraĝe sciigas al ĉiuj aliaj, ke ili havas aliajn alternativojn por pli bona kaj harmonia vivo. Ju pli ili kuniĝos solidare ĉie en la mondo, des pli fortaj fariĝos la protestaj movadoj. Mi pensas, ke estas sufiĉe multaj homoj por ĉesigi la misfarojn terorismajn de la ŝtatoj en la mondo.

Josef Ŝemer (Tel-Aviv, Israelo), 52 j.

1. Ĉi tiu teroraĵo aldoniĝas al la lastjaraj pli kaj pli terurigaj teror-agoj, kiuj disvastiĝis tra la tuta mondo. Tio estas nekredeble, kiel povas iuj homoj minaci la vivon de centoj da senkulpaj homoj, por atingi siajn celojn. Por resumi ĝin duvorte: PLEJ TERURE!

2. Kompreneble jes. Eble la nombro de la murditoj ne egalas, sed la principo de detruo de vivo de centoj da homoj estas egala. Al tio aldoniĝas la fakto, ke en ĉiuj supremenciitaj okazoj, la murdistoj-memmortigantoj estas fanatikaj islamanoj.

3. Bedaŭrinde, mi ne estas bonaŭguranto, kaj mi timas, ke tio daŭros ankoraŭ multajn jarojn. Oni povos pli-etigi la "volumenon" - se ĉiuj normalaj ŝtatoj kune agos milite kontraŭ la teroro - sed oni ne povos komplete likvidi ĝin.

4. Kiel mi menciis supre, nur alianco de ĉiuj demokrataj ŝtatoj (Eŭropo, Rusio, Israelo, Usono, Japanio, Kanado, Aŭstralio ktp), kiuj kune agos saĝe per ĉiuj rimedoj (militaj kaj aliaj), povos minimumigi la teroron.

Boris Kolker (Cleveland, Usono), 63 j.

1. Mi miras, ke tio ne okazis pli frue. Plimulto de rusianoj pensis, ke teroristaj atakoj povas okazi ie en Israelo, Usono, Jemeno, Indonezio, sed ne en Rusio. Nepardonebla eraro. Fine, la rusianoj tion jam komprenis. Okcident-eŭropanoj plu opinias sin en sekureco kaj morale subtenas ĉiaspecajn teroristojn.

2. Jes. Kaj ĉefe kun preskaŭ ĉiutagaj teroristaj atakoj en Israelo.

3. La teroro plu skuos la mondon ĝis la tempo, kiam oni komprenos, ke ne ekzistas bonaj kaj malbonaj teroristoj; ke la tria monda milito jam komenciĝis: ĝi estas milito de la fanatikaj islamanoj kontraŭ la tuta civilizita mondo.

4. Kiam ĉiuj civilizitaj homoj ekkonscios bezonon kune kontraŭbatali la terorismon en ĉiuj landoj, tio estos la unua grava venko super la tutmonda terorismo.

Grigorij Arosev (Moskva, Rusio), 23 j.

1. La okazintaĵo en "Nord-Ost" estas terura malfeliĉo por tuta Rusio. Ĉiuj pereintoj estas niaj gefratoj, kaj ni funebras pri ĉiu el ili. Neniu afero povas esti pravigita per senvivigo de simplaj homoj. Sed Rusio rikoltas fruktojn de sia nepripensita politiko en Ĉeĉenio. Tamen tre multaj landoj havis/as la samajn problemojn, tre multaj landoj mem uzis/as diversajn perfortajn metodojn, kaj ankaŭ tio estas agnoskenda. Bedaŭrinde, en la mondo estas tre "unuflanka" opinio pri la ĉeĉenia problemo: ĉiuj emfazas, ke estas milito kontraŭ ĉeĉena popolo. Sed tio malveras, ĉar la milito pasas kontraŭ terorismaj grupoj, kiuj tre multaj en Ĉeĉenio. Jes, pereas ankaŭ simplaj homoj, sed same okazis kaj en Vjetnamio, kaj en Jugoslavio, kaj en Afganistano. Tio estas memorenda kaj nekaŝenda.

Kaj, uzante la redaktoran eblon, mi dezirus private repliki al B.Kolker. Lia unua frazo estas iom stranga, ĉar kiam pasintjare okazis la katastrofo en Nov-Jorko mi ne "miris, ke tio ne okazis pli frue". Mi estis ŝokita, kaj preĝis, ke laŭeble plejmulte da homoj postvivu. Do, mi tre esperas ke B.Kolker simple ne tute bone formulis sian ideon, kaj ke li tute ne pensis, ke tio devis okazi pli frue. Kaj krome, la usonano Kolker apenaŭ scias, kion "pensis plimulto de rusianoj". La eksplodoj kaj teroraktoj, bedaŭrinde ofte okazantaj en Rusio ekde 1995, neniam pensigis, ke "teroristaj atakoj povas okazi... ne en Rusio". Eĉ male: laŭ konfesoj de usonanoj ĝuste ili antaŭ 11 de septembro 2001 erare certis, ke al Usono nenio povas okazi, ĉar ilin gardas du oceanoj, ilia sekur-sistemo estas la plej fidinda, kaj simile. Do, "kial vi vidas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne ekvidas la trabon en via okulo?"

2. Sendube, jes. La farendaĵo de la fortaj ŝtatoj estas tuj unuiĝi por kontraŭstari la tutmondan teroran ĉenon, kiu (eble surprize por la moŝtularo) ege rapide progresas.

3. Mia respondo estas, eble, tro malkonkreta, sed: ĝis kiam politikistoj komprenos, ke vivoj de homoj estas multe pli valoraj, ol iliaj (de politikistoj) ambicioj kaj kapitaloj. Ekz., nenio reale malhelpas al Koffi Annan (aŭ al prezidanto Buŝ) telefoni al Saddam Husejn kaj provi interkonsenti. Sed malhelpas la ambicioj. Sen/ekster ili atingeblas ajna rezulto: tion pruvis la historio.

4. Bedaŭrinde, en la nuna mondo mi ne vidas tro multajn kapablajn homojn. Devas veni principe nova generacio de politikistoj, kiuj emas ne batali kaj babili, sed interkonsenti, kompromisi kaj pacigi, havante kiel nuran celon la mondan pacon, kreskigon de la vivnivelo ĉie en la mondo ktp.




La retlisto "Onidiroj" aperas fine de ĉiu dua semajno aŭ pli ofte. Ĉiuj citataj tekstoj estas nur privataj opinioj de respondantoj, kaj neniel reprezentas oficialan vidpunkton de la redakcio.

La redakcio: Grigorij Arosev, Jelena Katajeva. Bonvenon proponi vian demandon por nia retlisto!


Abonu la amikajn al ni retlistojn "Vegetarismo: komforto sen perforto"
kaj "Anekdotoj de l'tuta mond'".


http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu