| Informa Kanalo Abonu.Com |
O N I D I R O J
Oni klaĉas, ke baldaŭ oni malpermesos onidrojn.
Vladimir Vysockij
I N F O R M O
En la sekva numero de "Onidiroj" estos starigitaj jenaj demandoj.
- Kion vi opinias pri la ĵusa terorisma akto en la moskva teatro "Nord-Ost"?
- Ĉu vi konsentas, ke ĉi ago staras en la sama vico kun la eventoj en Nov-Jorko, Balio kaj Filipinoj?
- Ĝis kiam, laŭ vi, la teroro plu skuos la mondon?
- Kiu(j) povas/rajtas/devas ion fari, kaj kion nome faru tiu(j) homo(j)?
Ni invitas ĉiujn legantojn prezenti sian opinion pri ĉi temo. Bonvolu skribi, laŭeble, koncize, kaj post via teksto mencii viajn nomojn, aĝon kaj loĝlokon (urbon, landon). La "Onidiroj" aperos dimanĉe, la 10-n de novembro. Bonvolu sendi vian opinion ĝis tiu dato!
NB! Opinioj ne estas komentataj, tamen la redakcio rezervas al si la rajton ne publikigi ies tekstojn (tiukaze koncerna persono estos anticipe avertita pri tio).
La redakcio: Grigorij Arosev, Jelena Katajeva. Bonvenon proponi vian demandon por nia retlisto!
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |