Informa Kanalo Abonu.Com

O N I D I R O J

pri Rusio (respondas rusiaj esperantistoj)

Oni klaĉas, ke baldaŭ oni malpermesos onidrojn.
Vladimir Vysockij

Tra la mondo iras (la dua) onidiro, ke...


Nun (inter la 09 kaj 16 de oktobro 2002) en Rusio pasas censo (popol-nombrado). Kiel vi rilatas al ĝi, kaj ĉu vi partoprenis/os? Ĉu vi opinias necesa mencii Esperanton, kaj se jes, en kiu "rubriko" (nacieco, civitaneco, posedataj fremdaj lingvoj, fonto de enspezo [ekz. mono pro E-kurso], laboro en certa sfero [ekz., firmao kies laborlingvo estas Esperanto], kiujn servojn disponigas via organizo [ekz., E-eldonejo] ktp). Bonvolu klarigi vian vidpunkton.


Siajn onidirojn hodiaŭ prezentas: Georgij Kokolija, Miĥail Ĉertilov, Jurij Finkel, Miĥail Povorin, Moissej Bronŝtejn, Viktor Aroloviĉ, Aleksandr Melnikov, Nikolaj Gudskov, Andrej Lyskov.

Georgij (Garik) KOKOLIJA, Moskva, 38 j.

La censo estas vere bezonata afero. Mi jam partoprenis. Pri la lingvoj estis du demandoj. La unua: "Ĉu vi posedas la rusan lingvon?"; kaj la dua: "Kiujn lingvojn vi posedas krom la rusa?". Mi indikis Esperanton, respondante la duan demandon. Se mi havus iun enspezofonton aŭ laborlokon, ligitan kun Esperanto, mi indikus ankaŭ tion. En la demandoj pri la nacieco kaj civitaneco, laŭ mi, ne indas mencii Esperanton, ĉar tio ne estas vero.

Miĥail ĈERTILOV, Odincovo (Mosk.reg.), 41 j.

Laŭ mi, la afero estas bezonata por la ŝtato, kaj estas devo de ĉiu civitano partopreni en ĝi. Bedaŭrinde, mi ne sukcesis mem respondi al demandoj de censisto, ĉar oni venis dum mia foresto kaj anstataŭ mi respondis mia filino, kiu tamen ne forgesis, ke mi scipovas Esperanton, kaj tio estis enskribita en koncernan lokon pri lingvoj.

Jurij FINKEL, Uljanovsk, 38 j.

Al la censo mi rilatas neŭtrale, kaj jam partoprenis. Laŭ mi, estas senco mencii ĝin en la rubriko "posedataj fremdaj lingvoj". Mencion de ĝi en la rubrikoj "nacieco" aŭ "civitaneco" mi opinias plena idioteco.

Miĥail POVORIN, Moskva, 40 j.

Evidente necesa afero, kaj mi jam partoprenis. Kion mi kaŝu? Esperanton mi certe menciis, ne kiel civitanecon aŭ naciecon, sed kiel "alian posedatan lingvon". (Ŝajne, temis ne pri "fremda" lingvo, sed pri "alia".) Bona okazo memorigi pri ni. Sed nomi tion nacieco estus stultaĵo aŭ mensogo. Esperanto ne estas por mi fonto de enspezo. Sed ĉiuj, por kiuj ĝi estas tia fonto, nepre menciu, ĉar tio estas eĉ plia propagando: la lingvo vivas kaj eĉ vivtenas homojn.

Moissej BRONŜTEJN, Tiĥvin (Leningrad. reg.), 53 j.

Estas normala, civiliza ago - la ŝtatadministrantoj (bonaj aŭ aĉaj - ne gravas) devas scii ion pri la administrata loĝantaro por almenaŭ ion plani. Mi partoprenis kaj menciis Esperanton, kiel posedatan fremdlingvon. Ĉar mi identigas min al juda (okone franca) nacio, kaj mi estas civitano de la ŝtato, al kiu mi pagas impostojn.

Viktor AROLOVIĈ, Mosk. reg., 56 j.

Mi rilatas al la censo normale, kiel lojala civitano. Mi jam estas censita. Mi ja intencis mencii Esperanton - en la rubriko pri lingvoposedo, kaj eĉ preparis elokventajn argumentojn, se la nombristo ial kontraŭus. Tamen ĉio pasis senprobleme: mi enskribigis la posedon de Esperanto por mi kaj mia edzino, nur kontrolis la ĝustan ortografion de la vorto en la enketilo. Mi firme kontraŭas la bizaran ideon nomi sin esperantisto en la rubriko pri etna aparteno. Tio estas sama stultaĵo kiel (reala fakto, petolaĵo de permaj adoleskuloj (ne nur de permaj! - La red.)) nomi sin hobito aŭ elfo. Do en la sumaj statistikaj tabeloj ni havas mishonoran ŝancon figuri apud hobitoj, marsanoj, satanistoj ks. En tia kunteksto realigo de la konata alvoko de s-ro Seguru neniel levos la socian prestiĝon de Esperanto, tute male.

Aleksandr MELNIKOV, Rostov-na-Donu, 51 j.

Censoj povas esti utilaj. Mi partoprenis. Demande pri posedataj lingvoj mi menciis Esperanton (kial kaŝi?). Pri enspezo-fontoj oni min ial ne demandis. Kaj, ŝajne, eĉ se jes, oni tute neniel detaligus - nur, ĉu vi vivas je salajro, pensio, stipendio ktp.

Nikolaj GUDSKOV, Moskva, 48 j.

Mi menciis Esperanton kiel mian propran lingvon (rodnoj jazyk), menciinte samtempe la naciecon "kosmopolito". Pri ligo kun okupoj paroli ne eblis, ĉar estis la sola demando - ĉu mi estas dungito aŭ entreprenisto.

Andrej LYSKOV, Moskva, 37 j.

Popolnombrado estas necesa afero por la ŝtato kaj malutila por la popolo. Mi persone ne planis partopreni ĝin speciale, tamen mi ne rifuzus respondi la ĉefan parton de la demandilo. Esperanton mi mencius en la respondo pri posedataj fremdaj lingvoj, ĉar ĉiuj aliaj eblecoj uzi la vorton "Esperanto" ne estas taŭgaj, rilate min. Bedaŭrinde aŭ feliĉe, mi forestis kiam oni pridemandis telefone mian patrinon. Ŝi menciis, ke mi perfekte posedas Esperanton, sed la respondo estis, ke oni tion ne bezonas. Punktofino.

Ĉu indus diskuti en konferencoj kiel ni partoprenu la popolnombradon, se Esperanto forestas en la listo de uzataj lingvoj?




NB! Ni planis prezenti opiniojn de diversaj generacioj de rusiaj esperantistoj. Sed respondoj venis nur de ĉi-supre cititaj personoj. Evidente, ju pli juna estas homo, des malpli li/ŝi bezonas popolnombradon.




La retlisto "Onidiroj" aperas fine de ĉiu dua semajno aŭ pli ofte. Ĉiuj citataj tekstoj estas nur privataj opinioj de respondantoj, kaj neniel reprezentas oficialan vidpunkton de la redakcio.

La redakcio: Grigorij Arosev, Jelena Katajeva. Bonvenon proponi vian demandon por nia retlisto!




Abonu la amikajn al ni retlistojn "Vegetarismo: komforto sen perforto"
kaj "Anekdotoj de l'tuta mond'".




http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com
Malabonu