| Informa Kanalo Abonu.Com |
O N I D I R O J
Oni klaĉas, ke baldaŭ oni malpermesos onidrojn.
Vladimir Vysockij
Tra la mondo iras (la unua) onidiro, ke...
Jam pli ol 2 monatojn ekzistas la retservo Abonu.com. La laboro, farita (kaj plu farata!) de la administranto Andrej Grigorjevskij estas grandioza, kaj la unuaj retlistoj jam aperis. Sed kion, laŭ vi, Abonu.com ĝenerale povas doni al nia lingvo, kulturo kaj movado? Ĉu estos, laŭ vi, iu pli larĝa utilo, krom doni certajn informojn pri certaj temoj?
Siajn onidirojn hodiaŭ prezentas: Stano Marĉek, Trevor Steele, Vjaĉeslav Ivanov, Kalle Kniivilä, Derk Ederveen.
Stano Marĉek (Slovakio), redaktoro de "Esperanto"
Malantaŭ la servo Abonu.com mi unue vidas neimageblan laboron de la prizorgantoj. Nur la informa parto havas 500 paĝojn en Esperanto! (La ĉi-jaran OSIEK-premion oni ricevis pro traduko de 496-paĝa libro.) Due, mi vidas en ĝi praktikan elmontron, kiajn mirindaĵojn ebligas la reto: krei novan, ĉiutage kreskantan "mondon" en la reta "universo", en loko kie antaŭe estis tute nenio...
Kiel ĉiu nova produkto, Abonu.com bezonas reklamon. Nun devos malkovri tiun novan fekundan grundon koloniistoj, kiuj tie vivos, semos, plugos kaj rikoltos... Oni devas per tre simpla maniero klarigi al esperantistoj, kio estas Abonu.com, kion ĝi proponas, kian praktikan utilon ĝi donos al la uzantoj. Ne estas simple vivigi novan iniciaton, transpaŝi la magian cirklon: "jes ja, se ĉiuj uzus ĝin, ankaŭ mi aliĝus" (kiel pri Esperanto). La homoj, ankaŭ esperantistoj, estas plejparte konservativaj. Oni akceptas nur konatajn, aŭ almenaŭ komprenatajn aferojn. Neniu nun povas antaŭvidi la pluan evoluon. La eblecoj estas neimageblaj, sed la sorto estas en la manoj de la "koloniistoj". El Abonu.com povas fariĝi nia plej granda inform-centro, la centra verda novaĵ-agentejo, grandmagazeno kun ĉiuspecaj varoj, abonejo, babilejo, informejo, ret-kursejo, publika biblioteko kun legejo, konstanta kongresejo... Mi sincere deziras al ĝi sukceson kaj klopodos helpi.
Trevor Steele (Aŭstralio-Litovio-Nederlando), ĝenerala direktoro de UEA, verkisto
Mi devas mem sekvi la evoluon,
ne nur de Abonu.com, sed de amaso de novaj retpaĝoj en Esperanto, kiuj celas diskutigi homojn kun specifa interesosfero. Fakte ŝajnas, ke la kresko de nia lingvo estas ligita al tiu nova komunikmaniero; se la tradicia klubvivo ade perdas sian rolon, ni sciu tamen, ke preskaŭ ĉiulande homoj eklernas la plej facilan lingvon de la mondo por komuniki kun la tuta mondo. Ni en UEA tre deziras, ke ili aliĝu al la oficiala organizo, kiu dependas de ili. Multaj el ili ankoraŭ ne opinias, ke ili dependas de UEA - povas esti, ke ili ankoraŭ ne scias pri UEA!
Vjaĉeslav Ivanov (Rusio), REJM-komitatano pri informado
Apero de Abonu.com povus doni al nia lingva kaj al la lingva medio ankoraŭ ne vere aperintan kulturon de "individuaj retaj projektoj". Temas pri du tipoj de aŭtoraj retpaĝoj: 1) tiel nomataj "taglibroj", kie la aŭtoro simple kurte priskribas siajn ideojn, sentojn, travivaĵojn ks. 2) vere aŭtoraj projektoj, kie la aŭtoro povas profesie juĝi pri iu kampo: ĉu politiko, ĉu nacia (internacia) vivo, junularo, reklama industrio, ktp. ktp. Mi povas nomi nur ruslingvajn projektojn tiatipajn: spectator.ru, exler.ru k.m.a. Abonu.com ebligas fari ion similan sen profunda scio de HTML kaj, kio vere gravas, Abonu.com mem faros por vi bezonatan reklamon.
Por esperantistoj ĉiam estis iom probleme disvastigi periodaĵojn - pro tio, ke esperantistoj estas dissemitaj tra la tuta mondo. Abonu.com povas esti ege utila por krei elektronikajn E-lingvajn amaskomunikilojn. Temas ne pri diskutgrupoj (kiel ĉe YahooGroups), sed ĝuste pri gazetoj, kie estas redaktanto/redakcio, estas kontribuantoj ktp. Gravas ankaŭ, ke Abonu.com konservas arkivojn de la dissendoj - do redakcioj ne plu devas zorgi pri propra paĝaro kaj similaj teknikaĵoj. Sufiĉas scipovi tajpi kaj uzi poŝtoprogramon por lanĉi propran tutmonde legatan gazeton. Brave!
Do, laŭ mi, Abonu.com estas io tute nova en nia Esperantista Interreto. Mi ĝojas pri ĝia apero kaj esprimas mian profunegan estimon al la lanĉinto, tradukinto kaj zorganto de Abonu.com - Andrej Grigorjevskij. (La redakcio de "Onidiroj" plene aliĝas al la gratuloj.)
Kalle Kniivilä (Svedio), en 1998-2001 estrarano de UEA pri informado
Pri Abonu.com mi havas nur ĝeneralan pozitivan senton, kaj la penson, ke estus bone, se el ĝi evoluus ia centra ejo por esperantaj retlistoj. Tamen, ĉu ĝi havos ian strategian signifon, mi ne scias.
Derk Ederveen (Nederlando), administranto de "Pasporta Servo" kaj Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj
Mi ne povas prezenti mian opinion pri Abonu.com. Mi vizitis la retejon, sed mi absolute ne komprenas la celon de la paĝaro. Mi proponas ke vi kreu ligon en la frontpaĝo, kun klara priskribo de la celo, la plano, la ideoj kaj la estonto.
Mi, ekz., tute ne vidas avantaĝojn kompare kun la multegaj retlistoj kiuj jam ekzistas pri kaj por Esperanto en la reto.
La retlisto "Onidiroj" aperas fine de ĉiu dua semajno. Ĉiuj citataj tekstoj estas nur privataj opinioj de respondantoj, kaj neniel reprezentas oficialan vidpunkton de la redakcio.
La redakcio: Grigorij Arosev, Jelena Katajeva. Bonvenon proponi vian demandon por nia retlisto!
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |