| Informa Kanalo Abonu.Com |
PRONONCO DE LA ITALA LINGVO
Prononco de la itala lingvo por esperantistoj ne kaŭzas problemojn. Necesas nur atenti kelkajn diferencojn.
c kaj g
antaŭ a, o, u kaj konsonantoj oni prononcas kiel "k" kaj "g": casa, ragazza, cane, gatto, grazie;
antaŭ e kaj i oni prononcas kiel en esperanto "ĉ" kaj "ĝ": ciao, cinese, giardino, buongiorno, gelato;
antaŭ u oni prononcas simile kiel "k" kaj "g", ĉar ĉi tie u estas tre mallonga:cuore,cuoco,guanto, guardare, guancia;
se antaŭ i kaj e estas h, ankaŭ oni prononcas kiel "k" kaj "g": chiesa, anche, funghi, speghetti.
gl kaj gn
gl antaŭ e kaj i oni prononcas kiel "lj"
gn ĉiam oni prononcas kiel "nj": aglio, famiglia, gnocco, signore.
h
la konsonanton h en la itala oni ne prononcas. Do, ne aŭdeblas ajna diferenco inter anno kaj hanno.
qu
la litero u en tiu ĉi kunmeto oni prononcas plene kaj klare, sed tre mallonge, tial la sono similas al "k": quadro, quanto, quindi.
r
tiu ĉi konsonanto oni prononcas same kiel en esperanto "r", nur pli sonore: Roma, Ferrari, radio, risotto.
s
oni prononcas kiel en esperanto "s" kaj inter vokaloj kiel "z": seta, inasalubre, rosa, tesoro.
sc
antaŭ a, o, u kaj konsonantoj oni prononcas kiel "sk":Scala, scarpa, scopa, scusa;
antaŭ i kja e kiel en esperanto "ŝ":sci, sciare,scena;
se antaŭ i kaj e estas h ankaŭ oni prononcas "sk": scherzo, rischio.
v
ĉiam kiel en esperanto "v": vaso,via, Venezia, viale, Verdi.
z
en komenco de vorto kiel "dz" (en dialektoj kaj "c"): zelo, zucchero, zappa.
zio, zia
en mezo kaj fino de vorto oni prononcas kiel "cjo, cja": lezione, deviazione, notizia;
zz oni prononcas kiel "cc" aŭ "dzdz": razza, prezzo, rizzare, razzo, azzuro, magazzino.
Duoblajn konsonantojn
oni prononcas tre klare kaj duoble longe: cappello, battello, donna, bellezza.
Diftongoj
en diftongoj ĉ'iu vokalao ne perdas sian sonoron kaj estas prononsata aparte (ae, au, ei, eu, ie k.t.p.), ekz., io (mi) oni prononcas "i-jo", sed ne "jo": tua, paura, miei;
foje diftongojn oni prononcas kunfluante: poi, l'uomo, lei, l'aurora.
AKĈENTO
plejmulto el italaj vortoj havas akĉenton en la antaŭlasta silabo. Haveblas esceptoj. Se akĉenton havas la lasta silabo, ĝi ricevas grafikan akĉenton kaj estas notata skribante, ekz, caffÉ, cittÁ, perchÊ.
Kaj nun provu legi:
celeste - viaggio - azzuro - hotel - giglio - ogni - ciliegia - gioco - cavallo - cipolla - genio - giungla - sciare - cervo - scrivere - scherma - chiodo - chilo - guanto - chi - uscita - scena - muschio - paglia - nei - dei - Laura.
| http://abonu.com/
Retadreso: demandu@abonu.com | Malabonu |