|
Lastatempe
la China Akademio de Sciencoj kaj la pekina registaro kune
okazigis
gazetaran konferencon por informi, ke oni trovis novajn
fosiliojn
de prahomo che Zhoukoudian de Pekino.
La
fosilioj estis elfositaj en Tianyuan-kaverno najbare de
Zhoukoudian
kaj havas historion de pli ol 20 mil jaroj. Tianyuan-kaverno
estas
nova ejo de fosilioj de prahomo£¬trovita post la
fondigho
de la China Popola Respubliko en 1949. La fosilioj nove
elfositaj
estas tiuj de malsupra makzelo, klaviklo, humero, femuralo kaj
aliaj
ostoj, sed plejparto de ili estas rompitaj. Nun oni ekkonis 26
specojn
da fosilioj de mamuloj inkl. de cervo kaj histriko.
Tianyuan-kaverno
kaj rilataj restajhoj prezentas gravajn materialojn por
esplori
antikvan medion de Zhoukoudian kaj ech de norda Chinio kaj
evoluon
de la moderna homaro en orienta Azio.
|