|
En
1986, edifite de tipografio, Liang Hanquan komencis fari
argilan
gravurajhon, t.e. fari sur preparita argila plato bildojn kun
diversaj
efektoj. La verkoj similas al skizado sed kun ia
troigo.
En
1993 per sia kreajho Liang akiris shtatan patenton kaj en la
sekvanta
jaro liaj verkoj estis eksponataj en la ekspozicio de famaj
chinaj
artistoj kaj akiris premion. Septembre de 1995 pro liaj
sukcesoj
en protekto, heredo kaj kreado de la popola kulturo Unesko kaj
la
China Asocio de Popolaj Artistoj honoris lin per la titolo
"Popola
Metiartisto".
|