|
La
Kultura Ministerio de Chinio honoris Yŭian-gubernion de
Hebei-provinco
per la titoloj "Progresa kultura gubernio de Chinio" kaj "Arta
Gubernio",
kaj papertondisto de la gubernio Zhou Guang ricevis titolon de
Unesko
"China Popola Metiartisto". Zhou Guang estas filo de fama
papertondisto
Zhou Yongming. En la agho de 9 jaroj li eklernis de la patro
projektadon,
faradon kaj kolorigon de papertondajhoj. Surbaze de la atingoj
de
sia patro li faris renovigon kaj kreis novajn artajhojn. La de
li
tonditaj homfiguroj, birdoj kaj floroj estas versimilaj kaj
plurfoje
estis premiitaj
en Chinio.
|