|
Pasejo
Zhangmu che la suda deklivo de la meza parto de Himalajo sidas
sur
la landlimo inter Chinio kaj Nepalo, kaj malgranda delikata
ligna
ponto en la fundo de valo interligas ambau landojn. Post kiam
la
pasejo estis malfermita, multaj turistoj de la mondo venis lau
la
China-Nepala Shoseo de Lhasa ghis Zhangmu preterirante
Gyangze,
Xigaze k.a. turismajn lokojn, kaj traveturis la pasejon
Zhangmu
por atingi Katmanduon de Nepalo. La shoseo konstruita antau 50
jaroj
trairas Himalajon kaj vojaghantoj povas ghui lauvoje la
miraklajn
pejzaghojn de la neghkovritaj montoj Qomolangma kaj
Xixiabangma,
Yarzhoyumco-lago kaj temploj Palkor, Zhaxi Lhunbo kaj
Sagya.
Sankta
lago Yarzhoyumco
Chirkau
100 kilometrojn sude de Lhasa estas granda lago Yarzhoyumco,
kiun
la tibetanoj rigardas sankta lago. En vintro glaciighas la
lago
kaj la tibetanoj kredas, ke la bela lago estis transformita el
feino.
La
lago areas 730 kvadratajn kilometrojn kaj la profundeco estas
nesondebla.
La surfaco de la lago aspektas kiel ventumilo kaj en la lago
elstaras
multaj montetoj. Tie nestas cignoj, sovaghaj anasoj kaj tre
diversaj
stilzobirdoj. Chirkau la lago estas grasaj herbejoj nutrantaj
gregojn
kaj gregojn da bovoj kaj shafoj. La tibetanoj shatas tiel
prikanti
la lagon, ke ghi estas paradizo en la homa mondo, kaj la
gregoj
similas al la stelaro sur la chielo.
En
la lago vivas senskvamaj fishoj, chiu en la pezo de 2-3
kilogramoj.
La fishoj estas tre bongustaj. Sed la tibetanoj prenas tiajn
fishojn
diaj fishoj kaj ne manghas ilin. Tial en la lago estas tre
multaj
tiuspecaj fishoj.
Sude
de la lago estas tre impona Samdin-templo, kie loghas la unika
viva
budhino Duoji Pamu. Shi estas la 12-a heredanto de la titolo
viva
budho.
Alia
vidindejo che la lago estas hidroelektrejo Yarzhoyum sur alta
monto.
En kulminaj horoj de elektrouzado, ghi produktas elektron, kaj
en
tempo post la kulminaj horoj ghi pumpas akvon supren por
rezervi
kaj utiligi la levitan akvon por produkti
elektron.
Antikva
urbo Gyaze
Chirkau
100 kilometrojn okcidente de la lago estas bela kaj riche
naturdotita
Gyaze-altebenajho, kaj antikva urbo Gyaze situas apud
Nianchu-rivero
trafluanta la altebenajhon. La altebenajho lokighas en
absoluta
alteco de 4100 metroj kaj sude estas
Himalajo.
La
altebenajho havas draste ondighantan tersurfacon kaj multajn
altajn
montojn kaj riverojn. Tie la sunumado estas longa, la
diferenco
de temperaturoj en tago kaj nokto estas granda, kaj la loko
havas
tropikan altebenajhan klimaton. En Gyaze estas multe da
minrezervoj,
sovaghaj animaloj kaj vegetaloj. Tie oni kulturas tritikon,
sekalon,
kolzon kaj pizon. La loko estas grenejo de
Tibeto.
Gyaze
havas antikvajn artmetiojn de vestoj, oraj kaj arghentaj
ornamajhoj,
lanaj litkovriloj kaj felto. Kaj la plej fama estas ghia lana
litkovrilo
delikate teksita el fajna materialo. Ghiaj koloroj estas tre
belaj.
Ghi estas shatata ne nur de tibetanoj, sed ankau de
aliprovincaj
kaj alilandaj turistoj.
Palkor-templo
La
templo situas okcidente de Gyaze. Ghi estas protektenda
historia
restajho de Tibeto.
La
konstruado de la templo estis komencita en 1418. Tiam diversaj
religiaj
sektoj pace kunekzistis, kaj oni konstruis en la templo sume
16
kortojn de la blanka, rugha, flava kaj sagya-a sektoj. Tia
fenomeno
estis malofta en Tibeto. En la templo konservighas granda
nombro
da budhaj portretoj, tolaj pentrajhoj, freskoj kaj
sutroj.
En
la templo estas alta pagodo en tre interesa formo. La pagodo
el
9 etaghoj altas 32 metrojn kaj ghia soklo havas 5 etaghojn.
Che
ghia konusa supro krampas 23 feraj ringoj. La pagodo havas 108
pordojn,
77 budhajn kultejojn, nichojn kaj preghejojn. En la budhaj
kultejoj
estas cent mil budhaj statuoj. Pro la originala stilo de
arkitekturo,
la pagodo havas tre gravan pozicion en la historio de
budhopagoda
arkitekturo. Ghi estas simbolo de Gyaze.
|