|
La
Imperiestra Urbo de la dinastioj Ming kaj Qing en Pekino, nome
la
plej granda kaj plej kompleta china imperiestra konstruajharo
kun
la Malpermesita Urbo kiel la kerno, estos chiuflanke
protektata.
La
konstruado de la Imperiestra Urbo estis komencita en la 1417-a
jaro
p.K. La urbo kun areo de 6.9 kvadrataj kilometroj longas 2500
metrojn
de oriento ghis okcidento kaj 2755 metrojn de sudo ghis nordo.
Ghi
entenas la tutan Malpermesitan Urbon kaj inkluzivas altaron,
templon
kaj imperiestran ghardenon. Chirkaue estas domoj de popolanoj.
Nun
ne plu ekzistas la chirkaumuro de la malnova urbo kaj restas
nur
ghiaj pordnomoj.
En
decembro de 2002 publikighis la "Projekto de Protektado
de
la Imperiestra Urbo". La autoroj de la projekto elmetis
proponon
al la registaro, ke ghi petu enskribi la Imperiestran Urbon en
la
Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj por emfazi protektadon de
la
Imperiestra Urbo.
En
la projekto la autoroj proponis rekonstrui la limsignojn de la
Imperiestra
Urbo, ripari la antikvajn konstruajhojn kaj kortojn kun
tradicia
gusto kaj malkonstrui altajn domojn, kiuj tute ne akordighas
al
la tridimensia aspekto de la Imperiestra Urbo.
La
projekto konsilis konkretajn metodojn de protektado kaj
renovigo
kaj plibonigon de la medio.
Lau
la projekto oni devas protekti Jingshan-parkon, la
Imperiestran
Palacon, Zhongshan-parkon, la Kulturan Domon de Laboranta
Popolo,
Beihai-parkon kaj Zhongnanhai-lagon; ripari kaj rekonstrui 2-6
areojn
da antikvaj kortoj; plibonigi la kondichojn de parto de la
lokoj
dense loghataj; protekti 41 ruinojn de la chirkaumuro de la
Imperiestra
Urbo kaj la altaroj.
|