|
S-ro
Dong Taikang estas prezidanto de la asocio de chinoj en
Kuvajtio.
Lastatempe li sin okupis pri kontaktigho kun irakaj
komercistoj
en Kuvajtio, Unuighintaj Arabaj Emirlandoj kaj Saudi-Arabio,
por
sin prepari por eniri en merkaton en Irako post la milito.
S-ro
Dong venis de Shanhajo kaj komencis negocadon en Kuvajtio en
1988.
Li spertis la invadon de Irako al Kuvajtio kaj la Golfan
Militon,
kaj bone scias la merkaton de Mez-Oriento.
Grandskala
rekonstruado okazos en la postmilita Irako. Statistiko
raportis,
ke 2400 kilometroj da autovojo, 200 pontoj, 2500 lernejoj kaj
120
hospitaloj en Irako bezonas rekonstruadon. Chinoj povas gajni
parton
de la rekonstruado che perantoj en Usono kaj Kuvajtio. Chinaj
entreprenoj
kaj komercistoj postulas kompare malaltan memkoston kaj
garantias
kvaliton de produktajhoj. Chinaj varoj en nealta prezo estas
tre
bonvenaj al la merkato de Irako.
Kuvajtio
estas najbaro de Irako kaj multaj komercistoj prenas Kuvajtion
kiel
bazon por eniri en la postmilitan Irakon. Kelkaj entreprenoj
kaj
komercistoj venis al Kuvajtio antau pluraj jaroj kaj nun
atendas
shancon por eniri la unuaj en la merkaton de Irako. S-ro Dong
pretigis
pli ol 20 kontenerojn plenajn de diversaj varoj en unu monato
kaj
duono de la varoj jam estis vendita en Irako. La varoj estis
vestoj,
shuoj, chapoj, protektaj uzajhoj en laboro kaj konstruaj
materialoj.
33-jara
Zhu Binghua revenis de Mez-Oriento antau nelonge. Li havas
centron
de pogranda vendado en Unuighintaj Arabaj Emirlandoj. Li
opiniis,
ke post la milito Irako bezonas multe da materialoj kaj ghia
richega
petrolo farighos giganta achetpovo de la iraka popolo.
Zhu
vendas vestojn, tekstilajhojn, chiutagajn bezonajhojn,
ludilojn
kaj plastajn objektojn. Li diris, ke li kiel eble plej rapide
reiros
en Irakon tuj post finigho de la milito.
S-ro
Tao Haiyun estas direktoro de iu kompanio de eksportado de
malgrandaj
varoj en Nankino. Li diris, ke rekonstruado en Irako longe
dauros,
kaj la malgrandaj varoj kovros grandan parton de tiuflanka
merkato
de Irako. Produktajhoj de malpeza industrio de Chinio estas
bonkvalitaj,
sed malmultekostaj. Nun 70% de la chiutagaj bezonajhoj uzataj
en
Irako venis de Chinio. Antau la milito la varoj ne povis rekte
atingi
Irakon kaj bezonis transigon en aliaj landoj. Nun rekta
eksporto
al Irako estas esperebla, kio multe shparos pagon por
transportado.
Multaj
komercistoj de Wenzhou de Zhejiang-provinco, loko fama pro
grandskala
produktado de malgrandaj varoj, antau longe atentis la
rekonstruadon
en la postmilita Irako. Antau la eksplodo de la milito 400-500
komercistoj
de Wenzhou komercis en Mez-Oriento kaj 100 el ili en Irako.
Dum
la milito ili ne chesis transporti varojn en Mez-Orienton kun
la
espero, ke ili povos la unuaj gajni la merkaton en
Mez-Oriento.
Antau la fino de la milito multaj komercistoj de Wenzhou
hastis
al Saudi-Arabio, Kuvajtio, Jordanio kaj Turkio kaj stokis
varojn
en havenurboj proksimaj al Irako.
En
1958 Irako kaj Chinio starigis inter si diplomatiajn rilatojn
kaj
komencighis komercado. Pro la bezonoj reciproke kontentigeblaj
por
la du landoj, la komercado iris glate. Bicikloj, kauchukaj
shuoj
kaj televidiloj de Chinio estas vaste konataj en Irako. En la
25-a
de aprilo de 2003 cent mil dighitaj koloraj televidiloj
produktitaj
de la televidila fabriko Changhong estis transportitaj al
Irako.
Changhong estis la unua china entrepreno enirinta en la
merkaton
de Irako. Kredeble pli multe da produktajhoj de Chinio estos
konataj
de la iraka popolo.
Transdonighis
la materialoj de humanisma helpo de Chinio al
Irako
|