|
Altklasaj
blukolumuloj urghe bezonataj
Lau
la analizo pri la bezono de laboruloj de diversaj fakoj en
2002,
laboruloj de manufakturado, precipe kapablaj fakuloj (alinome
altklasaj
blukolumuloj), estas tre bonvenaj.
Koncernaj
specialistoj tiel opiniis: Bezono je laboruloj de
manufakturado
estis nigra chevalo por la laborula merkato de 2002. Oni tute
ne
atendis, ke fakaj laboruloj estis tiel bonvenaj al multaj
famaj
entreprenoj, ke la salajro de laboruloj estis pli alta ol tiu
por
administrantoj, kaj krome ili estis favorataj de ekstraj
privilegioj.
Tio pruvis, ke laboruloj de manufakturado jam okupis gravan
lokon
en la personara strukturo en evoluintaj urboj. Sekve oni venis
al
la konkludo, ke en la vonontaj jaroj altklasaj blukolumuloj
estos
tre bonvenaj.
Ankorau
bonvenaj estas laboruloj de telekomunika
industrio
Dum
longa tempo ofico en telekomunika fako estas tre preferata de
laborserchantoj,
ke la meznombra salajro de la profesiuloj estis plej alta dum
longa
tempo. Telekomunikaj entreprenoj bezonas pli kaj pli multajn
diplomitojn
de telekomunika inghenierio, komputoriko kaj ghia teknologio,
informadika
inghernierio kaj elektronika informadika inghenierio.
Krom
teknologiaj kaj administraj laboruloj, ankau fakuloj por
merkata
vendado estas multe bezonataj de la telekomunika industrio.
Kune
kun turnigho de la telekomunika merkato de vendanto al tiu de
achetanto,
la telekomunikaj entreprenoj energie potencigas sian
personaron
por ofertado, do laboruloj talentaj kaj en teknologio kaj en
merkata
ofertado estas tre bonvenaj.
Daure
furoras dungigho al la informa industrio kaj
financo
Antaue
oni kutimis kunligi la informan industrion kun interreta
shaumo,
sed fakte la informa industrio estas nove levighinta esperdona
industrio.
Oni statistikis, ke nuntempe la komputora industrio donas plej
multajn
laborpostenojn kaj neniu alia industrio povas superi ghin en
tiu
flanko. La informa industrio bezonas en 2003 grandan nombron
da
laboruloj por komunikado, interreto, telekomuniko, disvolvo de
sistemoj,
softvara inghenierio, datuma analizo k.a.
Entreprenado
de fremdaj bankoj en Chinio kaj pli kaj pli multaj servoj de
financa
asekuro sentas nesufichon de fakaj, precipe altklasaj
kapabluloj
en tiuj kampoj.
Bonvenaj
estas laboruloj de informa teknologio
Laboruloj
de informa teknologio estas plej bonvenaj. Mankas al
mikroelektronika
industrio de Shanhajo 300 mil laboruloj tiufakaj. Koncernaj
specialistoj
antaukalkulis, ke en la venontaj 5 jaroj Shanhajo bezonos
duonmilionon
da laboruloj de informa teknologio inkluzive de cirkvita
analizo,
elektronika produktado, produktado de hejmaj elektraj
aparatoj,
komunikado, poshtelefonio kaj industria mikroonda
komunikado.
Krome,
post aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo, la china
socio
pli multe sin malfermis al la mondo, kaj oni bezonas multajn
raportistojn,
redaktorojn, programistojn kaj laborulojn de servaj profesioj
inkluzive
de kompetentaj konsilistoj kaj projektistoj. Ankau altklasaj
administrantoj
spertaj kaj pri internacia funkciado kaj pri la stato de la
loko
estos multe preferataj.
|