|
Ekde
la unua de majo de 2003, Chinio permesas al fremdlandaj
investantoj
sin okupi pri podetala vendado de libroj, jhurnaloj kaj
gazetoj
en Chinio. Tio markas, ke la merkato de podetala vendado de
libroj,
jhurnaloj kaj gazetoj laupashe malfermighos al la membrolandoj
de
la Monda Komerca Organizo. Koncerna regulo difinas, ke
fremdlanda
investado por libroj, jhurnaloj kaj gazetoj estos praktikata
en
du pashoj.
En
la unua de majo Chinio donis permeson al fremdlandaj
investantoj
establi entreprenon de podetala vendado. Lau la regulo
fremdlanda
investanto por podetala entrepreno devas enregistri 5
milionojn
da juanoj. Oni povas entrepreni post ratifiko de la Shtata
Administracio
pri Gazetaro kaj Eldonado.
La
regulo pri investado de fremdlanda kapitalo al entrepreno de
pogranda
vendado de libroj, jhurnaloj kaj gazetoj ekvalidos de la unua
de
decembro de 2004.
Statistiko
de koncerna departemento raportis, ke nun en Chinio estas pli
ol
10 mil shtataj librovendejoj kaj 36 mil kolektivaj kaj
individuaj
librovendejoj. Sed la pokapa posedkvanto de libroj de la
chinoj
estas malmulta, kaj ekzistas problemoj en servado,
administrado
kaj distribuado de libroj. Malfermo de merkato de libroj,
jhurnaloj
kaj gazetoj al alilandanoj stimulos la disvolvighon de la
gazetara
kaj eldona afero de Chinio, altigos servokvaliton, kompletigos
administran
sistemon kaj rapidigos samtaktighon de la china gazetara kaj
eldona
afero kun la internacia.
|