|
Statistiko
de Unesko en la fino de 2000 montras, ke Chinio estis lando
kun
plej multaj studentoj eksterlande en la fino de la 20-a
jarcento,
ke ghiaj eksterlandaj studentoj konsistigis proksimume
kvaronon
de tiuj de la tuta mondo. En 2001, 1.6 milionoj da studentoj
lernis
en 108 landoj ekster sia patrolando, kaj 380 mil chinaj
studentoj
lernis en 103 landoj.
En
la 21-a jarcento, pro la rapida kresko de la ekonomio de
Chinio,
pli kaj pli multaj ghiaj studentoj iris lerni eksterlande.
Precipe
la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo rapidigis la
pordmalfermon
de Chinio kaj ghian kunighon kun la internacia socio kaj levis
novan
tajdon de eliro de ghiaj studentoj. En 2001 kaj 2002, 50 mil
studentoj
eliris el la lando por lerni. En la lastaj jaroj la trajtoj de
eksterlanda
lernado havis novajn shanghighojn rilate celon, kanalon kaj
socian
devenon.
Multighis
cellokoj
En
la lastaj 2 jaroj la chinaj studentoj havis pli multajn
eblecojn
por elekti vizitotajn landojn, kaj la plej preferataj landoj
estis
Usono, Britio, Australio, Kanado kaj Novzelando. Precipe
Britio
farighis la unua celloko, ke en 2002 chinaj studentoj al
Britio
kreskis je 70% kompare kun 2001, kaj tiuj al Australio kaj
Kanado
- je 50%.
Chinio
havas plej multajn studentojn en Usono. De 1978 ghis 2001 189
mil
chinaj studentoj iris al Usono por lerni. En la lastaj jaroj
daure
kreskis la nombro de chinaj studentoj al aliaj landoj. Kvankam
Usono
jam ne estas la unua prefero de la chinaj studentoj, tamen la
nombro
de chinaj studentoj irintaj al Usono kreskis de 50 en 1978 al
dek
mil chiujare en la lastaj jaroj. Nun chinaj studentoj en Usono
studas
preskau en chiuj fakoj kaj plejparto de la studentoj lernas
por
magistrighi au doktorighi. Samtempe kun tio pli kaj pli multaj
usonaj
studentoj venas al Chinio por lerni, kaj nun 5400 usonanoj
lernas
en Chinio.
Plurigho
de elekto estas influata de disvolvigho de la tutmondighinta
ekonomio.
Krome, tio dependas ankau de la kvalito de edukado de la
respektivaj
landoj, la kotizo, la facileco de akiro de vizo, la diferenco
de
poentoj de la studentoj, kaj la pagipovo de la familioj. Pli
multaj
landoj inkluzive de malgrandlingvaj landoj malfermis la edukan
merkaton
al Chinio por fortigi interfluon kaj kunlaboron en edukado kun
Chinio.
Multaj studentoj ne blinde elektis famajn lernejojn de grandaj
landoj,
sed elektis lau sia studobjekto kaj pagipovo. Pro sia
kreskanta
komercado kun Okcidento, Chinio urghe bezonas multajn fakulojn
bone
konantajn landojn de diversaj lingvoj, tial pli kaj pli multaj
chinaj
studentoj iris al malgrandlingvaj landoj.
Multighis
mempagaj studentoj
La
Anglalingva Lernejo Xindongfang, plej granda privata
anglalingva
trejna centro de Chinio, havis 40 mil lernantojn sole en
Shanhajo
en 2002, kaj 60% el ili estis mempagaj kaj intencis lerni
eksterlande.
Kiuj
deziras lerni eksterlande? La unua parto el ili estas
studentoj
kaj novaj diplomitoj, kiuj volas havi pli da scioj por
konformigi
sin al la estonta socio; la dua estas profesiuloj, kiuj
laboris
multajn jarojn kaj volas renovigi siajn sciojn; kaj la tria
estas
mezlernejanoj. Chiujare dek mil homoj petis vizon por lerni
eksterlande,
kaj miloj el ili sukcesis.
Multaj
richaj familioj volis, ke iliaj infanoj lernu eksterlande tuj
post
diplomigho el supera mezlernejo au ech elementa lernejo. En
2001,
dekono de la chinaj lernantoj en Australio estis diplomitoj de
supera
mezlernejo.
Prudentighis
la konsidero pri studo en eksterlando
Antau
kelke da jaroj, la studentoj, kiuj volis iri ekterlanden,
estis
tute blindaj pri la elektita lando, pri ghia edukado kaj socia
reghimo;
kiu fako estis varma, tiun ili elektis, kaj ili tute ne
konsideris
sian efektivan staton.
En
2002 la stato evidente shanghighis. Antaue la chinaj studentoj
amasighis
en la fakoj pri financo, informa industrio kaj arto. Sed nun
multaj
aliaj fakoj estis elektitaj de chinaj
studentoj.
Plejparto
de la studentoj kaj iliaj gepatroj havis klaran celon por
vizito
de ekspozicio de eksterlanda edukado. Ili ne blinde akcentas
famecon
de la lernejoj, sed sian lernatan fakon kaj pagipovon. Multaj
konsciis,
ke nur en fako konforma al ilia intereso ili povos akiri la
deziratajn
sciojn kaj kapablon, kaj nur tio estos utila al disvolvo de
ilia
talento kaj efektivigo de ilia idealo.
En 2002 la unuaj dek preferataj studobjektoj estis kemio,
komputora
scienco kaj tekniko, la angla lingvo, internacia financo,
biokemio,
aplikata fiziko, internacia ekonomio, radia teknologio,
informadiko
kaj komputoriko. Enketo montras, ke studentoj de atomologio,
biologio
kaj komputoriko estas facile akcepteblaj, dum tiuj de financo,
legho
kaj medicino malpli. Tio konformas al la bezono de la fakuloj
en
Chinio.
Klara
deziro servi al la patrio
Pli
kaj pli plurighis la formoj de servo de la studentoj lernintaj
eksterlande
kaj elekto de profesio. Parto de la studentoj restis
esterlande
post lernado, sed ili ofte revenis hejmlanden por investi
fabrikon,
kunlabori en scienca esplorado au doni lekcion. Antau dekkelke
da
jaroj la studentoj ghenerale havis la deziron reveni hejmen
kun
paradindaj richajhoj, sed en la 90-aj jaroj de la lasta
jarcento
aperis multaj formoj de servo al la patrio. Iuj dungighis al
entreprenoj
kaj donis novan teknologion al la tradicia industrio, kaj
aliaj
fondis sian entreprenon.
Enketo
montris, ke plejparto de la revenintaj studentoj opinias, ke
ili
devas servi al la patrio, kaj 81% de ili aghas 30-49
jarojn.
Chinaj
talentuloj vekis atenton eksterlande
Chinaj
talentuloj pli kaj pli vekis atenton de edukaj rondoj
ekterlande,
kaj malaltighis la sojlo por akcepto de chinaj studentoj. Iuj
universitatoj,
kompanioj kaj entreprenoj kontaktighis kun chinaj lernejoj por
altiri
elstarajn studentojn kaj ech mezlernejanojn. Iuj landoj foje
kaj
foje malaltigis la lim-aghon de akceptotaj lernantoj. Kaj
usona
kompanio Mikrosofta estas praktikanta planon chasi junajn
talentulojn
en la tuta mondo. Lernejoj de Singapuro varbas chinajn
elstarajn
mezlernejanojn promesante stipendion. Tiuj rimedoj certe
altiros
pli kaj pli multajn chinajn studentojn
ekterlanden.
|