Mi
estas la redaktoro de "TEJO Tutmonde" (TT) kaj por
la
sekva kaj postaj numeroj de TT, mi invitas vin verki pri
junulara
agado en via lando au urbo. Via artikolo povus esti prezento
pri
via organizo, sed prefere ne simple nomoj, kluba adreso kaj
listo
de planitaj eventoj: estu io pri kio bonas au malbonas kaj
kial;
io pri eventualaj rivalaj organizoj; io pri rilatoj kun
"plenkreskula"
organizo, au kun shtataj au urbaj instancoj.
Via
artikolo ne devas esti lau vidpunkto de la organizo, povas
esti
viaj propraj opinioj, sed tiukaze indiku klare, ke estas
tiaj!
Se vi nun loghas ekster via hejmlando, povus esti interesa
via
opinio pri Esperanto-agado tie, kie vi loghas. Se vi ne
certas
kio taugus, demandu. Au simple verku kaj sendu ion, kaj
eventuale
mi proponos adaptojn.
(Rikardo
Newsum)