Chu vi estas
Esperanto-instruanto?
Chu vi shatas labori kun gejunuloj?
Chu vi relative regule uzas interreton?
Chu vi sentas inspiron por interkultura komunikado kaj
lernado?
Chu vi shatus mem partopreni kaj samtempe helpi al
Esperanto-lernantoj
partopreni en interkultura intershangho kun grupoj el
diversaj
partoj de la mondo?
Se
jes, Interkulturo-teamo, la Internacia Ligo de
Esperanto-Instruistoj
(ILEI) kaj Esperanto@Interreto (kun subteno de ESF)
bonvenigas
vin al chi tiu seminario!
Eble
vi jam audis pri la projekto Interkulturo (IK), kiu estis
lanchita
en 1998 kaj endormighinta en 2000. Se jes, vershajne vi
ankau
legis, ke chi-jare oni eklaboris pri relancho de la
projekto,
kun parte novaj homoj kaj freshaj fortoj kaj
ideoj.
Nun
ni adaptas metodikon, prilaboras novan pagharon por la
projekto
kaj kunlaboras kun la Afrika Oficejo de UEA pri senretaj
partoprenantoj.
Autune ni testos kiel chio funkcias kun kelkaj provgrupoj,
kaj
ekde 2004 la projekto espereble rulighos denove!
Por
faciligi al homoj envolvighon en la projekton, klarigi al
jamaj
partoprenintoj faritajn shanghojn, intershanghi ideojn kaj
krei
bonan bazon por plua kunlaboro, de tempo al tempo okazos
trejnseminarioj
por grupgvidantoj kaj helpantoj en la projekto Interkulturo.
La
unua el ili okazos dum la ILEI-konferenco en A-restrand,
Svedio,
de la 2-a ghis la 8-a de augusto 2003.
La
trejnseminario celas 10 ontajn grupgvidantojn kaj helpantojn
en
la projekto Interkulturo, kiuj pretas partopreni en provfazo
de
la projekto dum autuno 2003. Restadkostoj estos kovritaj por
chiuj
partoprenantoj kaj laubezone oni povos peti ankau subtenon
por
vojaghkostoj.
Dum
la seminario oni traktos la sekvajn temojn:
-- Kio estas "interkultura lernado"?
-- Kion signifas "interkultura edukado"?
-- Kio estas rolo de subtenanto en procezo de interkultura
lernado
kaj kio ghi ne estas?
-- Kiel kaj kial realigi interkulturan lernadon?
-- Praktikaj metodoj kaj ekzercoj
-- Interreto kaj Interkulturo
Pli
da informoj pri la projekto ghenerale vi trovos che
www.interkulturo.net.
Interesitoj povas skribi al seminario@interkulturo.net.
Limdato
por alighoj estas la 10-a de junio!
(Sonja
Petrovic)