|
Tibeto,
loko plena de misteroj, allogas per grandioza natura kreajho
el
imponaj neghaj montoj, senlimaj pashtejoj, charmaj lagoj kaj
gustoplena
kulturo de la nacio. Chu chinaj, chu fremdlandaj turistoj,
chiuj
gravuris la lokon en sian memoron.
Palaco
sur plej alta loko de la mondo
En
Tibeto trovighas 60 belvidejoj kun Lhasa kiel centro. La
periodo
de majo ghis oktobro estas la plej bona sezono por turismo en
Tibeto.
Aeroplano estas la plej tauga trafikilo por veni al Tibeto.
Oni
povas preni Pekinon, Chengdu kaj Xi'an startpunktoj de sia
flugo.
La loko estas atingebla ankau per auto, sed tio estas
temporaba,
kaj krome ofte okazas terfalo che autovojo, tial flugo estas
rekomendinda.
Lhasa
alte sidas 3650 metrojn super la marnivelo kaj la aero estas
oksigenmanka.
Unuafojaj vizitantoj suferas de kapdoloro kaj anhelo pro alpa
reakcio.
Veninte en Tibeton, oni unue devas fari necesan ripozon por
sin
konformigi al la medio, fari profundan spiradon, preni
legomojn
kaj fruktojn pli ol viandon, multe trinki akvon kaj abstini de
tabako
kaj alkoholajho.
En
Lhasa estas 8 vidindaj pitoreskejoj: Potala-palaco, temploj
Jokhang,
Culakhang, Zhaibung, Sera kaj Gandain, Ghardeno Nobu Lingka
kaj
Drakoregha Lago. Potala kaj Jokhang estas la plej famaj el
ili.
Potala-palaco
sidas sur la Rugha Monto nordokcidente de Lhasa, en absoluta
alteco
de 3700 metroj. Ghia chefa parto el 13 etaghoj altas 117
metrojn.
La
meza parto de Potala estas rugha, kaj ghiaj ambau flankoj kaj
malsupra
parto estas blankaj. Ghia tegmento surhavas multajn orajn
ornamajhojn,
kaj la drasta kontrasto de blanka kaj rugha koloroj faras la
palacon
kvazau shvebanta nubofloko sur la lazura chielvolbo. La rugha
parto
de Potala estas nomata Rugha Palaco, en kiu konservighas oraj
stupaoj
kun relikvoj de forpasintaj Dalai-lamaoj. La orienta blanka
parto
estas Blanka Palaco, kie estas loghejo de Dalai-lamaoj kaj ejo
por
religia ceremonio. En la okcidenta blanka parto estas cheloj
de
lamaoj kaj monahhoj. La malsupra blanka parto estas
Budho-sunumejo,
kie oni pendigas gigantan budhan portreton en religiaj
festoj.
Interne
de la fronta pordo de la palaco estas vasta teraso, kie sin
amuzis
Dalai-lamaoj kaj aristokratoj. Chirkau la teraso estas
klostro.
Okcidente de la teraso estas ligna shtuparo kondukanta al la
halo
de la palaco. La shtuparo ne estas longa, sed kruta. La meza
parto
estis uzata ekskluzive de Dalai-lamao, kaj chiuj aliaj rajtis
iri
nur sur ambau flankoj. Antau la pordo estas largha koridoro
kaj
sur la muroj estas grandaj freskoj en totala areo de 50 mil
kvadrataj
metroj.
La
relikvoj de la forpasintaj Dalai-lamaoj konservighas en oraj
stupaoj
en la Rugha Palaco. Kutime Tibet-nacianoj ne konservas
kadavrojn
de mortintoj, sed kremacias au metas la kadavrojn en riverojn.
Sed
ili praktikas stupaan sepulton por vivaj budhoj. Kiam tiuj
forpasis,
oni shmiris la kadavron per salo por senakvigi ghin. Poste la
kadavro
shmirita per diversaj aromaj drogoj estis enmetita en oran
stupaon.
Nun en la Rugha Palaco estas 8 oraj stupaoj kun relikvoj de la
5-a
kaj 7-13-aj Dalai-lamaoj. La stupaoj estis tegitaj per oro kaj
inkrustitaj
per abundo da ornamajhoj el perloj, jado, smeraldo, agato, oro
kaj
arghento. En la halo estas multaj freskoj pri ilia meritoplena
vivo.
La 13-a Dalai-lamao ghuis plej altan respekton kaj lia stupao
surhavas
pli ol 200 mil perlojn.
La
Blanka Palaco estas loko por loghado kaj sutrorecitado de
Dalai-lamao.
La suda flanko de lia dormochambro estas granda vitro kaj
estas
hele ene, tial oni nomas la lokon Sunluma Halo. La chambro
estis
meblita lau origina aspekto kaj la ornamo estas tre
luksa.
Potala-palaco
estas la plej sankta loko por la tibetaj lamaistoj kaj ankau
plej
valora trezoro de la china popolo. La china registaro difinis
ghin
shtatnivela protektenda historia restajho. Krome ghi estis
enskribita
en la "Liston de Mondaj Kulturaj Heredajhoj". Ghi
estas
simbolo de Tibet-nacio.
Jokhang-templo
Jokhang-templo
situas en la mezo de la malnova urboparto de Lhasa. Ghia
konstruado
komencighis en Tang-dinastio, antau 1350 jaroj. Ghi estas la
plej
malnova templo en Lhasa. Sur la dekstra muro de la enirejo
estas
fresko, kiu detale rakontas la konstruadon de la
templo.
La
templo estas ankau centro de gravaj religiaj aktivadoj de
Tibeto.
Kiam la 5-a Dalai-lamao starigis sian reghimon, lia registaro
havis
sian sidejon en la supra etagho de la templo. Tie okazis
gravaj
politikaj kaj religiaj aktivadoj. En la chefa halo estas
orumita
statuo de Shakjamunio en la agho de 12 jaroj, kiun princino
Wencheng
alportis de Chang'an, chefurbo de Tang-dinastio, al Tibeto,
kiam
shi venis al Tibeto por edzinighi al Songtsan Gambo, reganto
de
Tibeto. En flanka halo estas statuoj de Songtsan Gambo kaj
liaj
edzinoj princino Wencheng kaj nepala princino Bhributi. En la
templo
konservighas granda nombro da valoregaj historiaj restajhoj
ekde
Tang-dinastio.
La
templo estas konstruajho de plej prospera periodo de Tibeto
kaj
plej frua konstruajho de ligna strukturo. La templo havas 4
etaghojn
kaj oran tegmenton. La templo, ghia ora tegmento kaj ghiaj
konzoloj
estis faritaj en arkitekturo de Han-nacio, sed ghiaj fuortoj
kaj
dekoracio estis faritaj en tibeta arkitekturo. Kaj 103 lignaj
bestoj
kaj sfinksoj sub la dua kaj tria aleroj de la chefa halo
montras
nepalan kaj hindan stilon. En la chefa halo staras 20 grandaj
kolonoj
kun delikate gravuritaj cignoj kaj elefantoj.
En
la unua tempo Jokhang estis konservejo de sutroj kaj kultejo
de
budhoj, char tiam neniu bonzighis en Tibeto. Poste oni
senchese
plivastigis ghin kaj aldonis korton kaj klostron kaj kelkaj
monahhoj
prizorgis ghin. Ili apartenis al neniu skolo, sed chiujare
okazigis
ceremonion kaj inicon al Dalai-lamaoj kaj Banchen
Erdini.
En
Tibeto estas budhistoj plej piaj en la mondo. En Lhasa oni
ofte
vidas ordinarajn pilgrimantajn Tibet-nacianojn, kiuj
adorklinighis
en chiu tria pasho. La turistoj ne povas kompreni, kiel
vertopalpo
de vivaj budhoj al religiuloj povas ilumini kaj saghigi ilin,
sed
trankvila litaniado kaj delikata aromo de incenso donas pacan
etoson.
|