Informa Kanalo Abonu.Com -*-------------------------------------------------------------------------- [3-star.jpg] [http://www.chinareport.com.cn/index.htm] Unua-pagho>> [http://www.chinareport.com.cn/07k/kulturo1.htm] Kulturo >> Literaturo Fido al l' estonto de SHIZHI Kiam araneajhoj flegme fermis fornon mian, Mi penas plu persiste por elpush' de l'desaponto. Dum cindrofumo suspiradas povre pro l'mizero, Mi skribas per negheroj belaj: Fido al l' estonto. Kiam miaj purpuraj vinberoj ighas ros' autuna, Kaj mia floro kushas en alies sino en volonto, Mi skribas persisteme per la jam sensuka kano Sur la dezerta tero vasta: Fido al l' estonto. Mi montras al l' ondegoj sinlevantaj al chielo, Mi tenas en manplato maron de sunradiaj ondoj. Kaj per peniko de la brila bela sunauroro En stilo de infano: Fido al l' estonto. (Elchinigis LAULUM) body> -*-------------------------------------------------------------------------- Malabonu: http://abonu.com/member/unsub?grp=landoj.chinio&email= http://abonu.com/ mailto:demandu@abonu.com