|
En
la pasintaj 20 jaroj dank' al reformado kaj pordmalfermo
la
china ekonomio disvolvighis rapide. La rapida shanghigho
de
la ekonomia strukturo vekis socian transformon kaj ankau
malekvilibron
de la disvolvigho. En iuj lokoj kaj en iuj departementoj
rapide
pliighis la enspezo de laboruloj, dum en aliaj lokoj la
enspezo
kreskis malrapide, kio kauzis dupolusighon inter la
chinaj
civitanoj. Tiu fenomeno pligrandighis en la lastaj
jaroj.
Fine de la 80-aj jaroj kaj komence de la 90-aj jaroj 10%
de
la loghantoj havis 40% de la deponitaj monsumoj, sed
fine
de la 90-aj jaroj la richuloj, kiuj konsistigas nur
malpli
ol 5% de la china loghantaro, havas duonon de la totalaj
sumoj
deponitaj de la china popolo en la bankoj.
Tion
kauzis multaj faktoroj: En la orienta parto de Chinio la
trafiko
estas facila kaj en longaj jaroj la china registaro
praktikis
politikojn favorajn al la ekonomia disvolvigho en tiu
parto,
tial la enspezo de la tieaj homoj estas pli alta ol tiu
de
la okcidentaj lokoj. Krom tio, la malekvilibro ekzistas
ankau
en diversaj profesioj. La monopolaj entreprenoj estas
multe
pli enspezigaj ol la nemonopolaj; la enspezo de
novteknologiaj
entreprenoj estas pli alta ol tiu de la tradiciaj kaj
ankau
la diferenco de vivnivelo inter la urboj kaj kamparo
estas
granda. En 2002 la pokapa jara enspezo de la urbaj
familioj
estis 7703 juanoj, dum tiu de la kamparaj familioj nur
2476
juanoj. Alivorte la pokapa jara enspezo de la urbanoj
estis
3-obla kiom tiu de la kamparanoj.
"Chinio
estas granda agrikultura lando, kaj kamparanoj
konsistigas
pli ol 60% de la tuta loghantaro. Nur richiginte ilin
oni
povas atingi la celon konstrui bonhavan socion en chiuj
flankoj.
Ghuste surbaze de la komuna kono la china registaro
alprenis
serion da rimedoj por reguligi la agrikulturan
politikon.
Reguligo
de agrikultura politiko
La
1-an de marto la china registaro komencis praktiki la
nove
reviziitan agrikulturan leghon, lau kiu oni devas
efektivigi
agrikulturan industriigon, t.e. kun prilaborado de
agrikulturajhoj
kiel la kerno, starigi la unuecan sistemon pri prilaboro
kaj
vendo de agrikulturajhoj. Mi iam vizitis
Longda-kompanion
(grupo) de Yantai, Shandong-provinco. Ghi estas
entrepreno
de prilaboro de agrikulturajhoj. 90% de ghiaj laboristoj
estas
kamparanoj kaj 50 mil kamparanaj familioj kulturas
legomojn
por ghi, kun averagha jara enspezo de pli ol 5 mil
juanoj.
Pli ol 3 mil kamparanaj familioj bonhavighis de
tio.
La
nova agrikultura legho difinis, ke la centra kaj lokaj
registaroj
(guberniaj kaj pli altaj) devas senchese grandigi sian
investon
al agrikulturo, kaj tiu kresko devas esti pli alta ol
tiu
de la financa enspezo de la loko. Samtempe kun tio tra
la
tuta lando praktikighos reformado de imposto kaj pagigoj
kun
la celo redukti la sharghon de la kamparanoj.
Bonhavigi
la 900 milionojn da kamparanoj estas malfacile, por kio
oni
devas redukti la sharghon de la kamparanoj, kiuj daure
laboras
sur la kampoj, levi ilian produktivecon kaj allogi la
superfluajn
laborfortojn el kamparo al urboj.
Kamparanoj
en urboj
Por
bonhavigi la kamparanojn, oni devas energie disvolvi la
sekundaran
kaj terciaran industriojn. Kun profundigho de la
reformado
pli kaj pli da kamparanoj forlasis sian hejmlokon kaj
enfluis
en urbojn, char depende sole de kamparo ili povas nur
solvi
la problemon pri manghajhoj kaj vestoj.
Hao
estas Sichuan-ano. Shi havas du infanojn, kiuj lernas en
lernejo.
Shia familio havas 0.2 hektaron da kampo. De
terkulturado
chiujare shi kaj shia edzo enspezis nur 2 mil juanojn,
ke
post chiutaga konsumado restis al ili tre malmulte. En
la
pasinta jaro shi eklaboris kiel vartistino en Pekino.
Post
8 monatoj shi akumulis 4 mil juanojn. Shi diris:
"Chi
tie la laboro estas multe malpli peza ol
terkulturado."
Antaue shi sola laboris en Pekino, dum la edzo
terkulturis
en la hejmloko. Antau nelonge shi konfidis siajn
infanojn
al parenco kaj ankau la edzo venis en Pekinon.
Tiamaniere
chiujare ili povas enspezi 13-14 mil juanojn. En 2002 en
urboj
laboris 94 milionoj da kamparanoj. Lau statistiko, en la
pasinta
jaro 70% de la kamparana enspezo devenis de
neagrikultura
laborado. Oni diris, ke laborado en urboj estas vojo por
rapide
sin liberigi el malricheco.
Reformado
de la sistemo pri logh-registrado
Nun
oni donas grandan atenton al la kamparanoj, kiuj laboras
en
urboj. Membro de ChPPIK Wen Dazhong diris: "La
kapablo
de la kamparanoj por labori en urboj kaj ilia vivnivelo
estas
multe malpli altaj ol tiuj de urbanoj." Dum longa
tempo
la kamparanoj kaj urbanoj ne staris sur la sama
starpunkto
koncerne la laborspecojn kaj salajron, kio kauzighis
chefe
de la sistemo pri logh-registrado, kiu naskighis en la
50-aj
jaroj, kiam Chinio komencis la shtatan industriigon. Lau
tiu
sistemo oni klare dividis la chinojn en du specojn, t.e.
agrikulturajn
kaj neagrikulturajn. La urbanoj ghuas diversajn
bonstatigojn
kaj shancojn labori en urboj, dum la kamparanoj estas
firme
katenitaj sur la kampo.
En
la lastaj jaroj oni trovis, ke tiu sistemo ne konformas
al
la socia disvolvigho kaj multaj lokoj modifis ghin.
Shanhajo
kaj Pekino faris provadon en tiu flanko. Shanhajo
difinis,
ke chiuj infanoj naskighintaj en antauurbaj vilaghoj
post
la 1-a de januaro, 2001, povas esti registritaj kiel
loghantoj
de urbo, kaj post tio Pekino publikigis, ke chiuj
infanoj
naskitaj de kamparaninoj post la 1-a de januaro, 2003,
povas
esti registritaj kiel neagrikulturaj loghantoj. Kaj krom
tio
chiuj, kiuj lernas en mezlernejo kaj teknika kolegio,
povas
esti rigardataj kiel neagrikulturaj loghantoj. Tio
signifas,
ke kamparanoj en la vera senco malaperos en tiuj du
urboj.
La
17-an de januaro, 2003, la Shtata Konsilantaro de Chinio
publikigis
"Decido pri administrado de kaj servado al la
kamparanoj
laborantaj en urboj". Lau tiu decido chiuj regionoj
kaj
departementoj devas nuligi la neracian limigon al la
kamparanoj
en ilia laborado en urboj, nuligi la administran
sankcion
por dungi kamparanojn en urbaj entreprenoj koncerne la
laborspecojn,
kaj la entreprenoj rajtas memvole dungi kamparanojn lau
legho.
Oni devas severe ekzameni kaj bonordigi la neraciajn
regulojn
en tiuj flankoj. Lau la decido oni devas same trakti la
kamparanojn
kaj urbanojn je postulo de la teknikaj rangoj, sanstato
kaj
aliaj.
La
decido postulas nuligi diskriminacion kontrau la
kamparanoj
kaj praktiki la saman politikon pri laborigo de
kamparanoj
kaj urbanoj. Tio estas vere bona informo por la
kamparanoj
laborantaj en urboj.
Pri
interesoj de la kamparanoj laborantaj en
urboj
En
la sesioj de TPK kaj ChPPIK en la lastaj jaroj oni ofte
proponis
ellabori regulojn por protekti interesojn de la
kamparanoj
laborantaj en urboj. Jiang Deming, reprezentanto de la
popola
kongreso informighis de gazeto, ke iuj kamparanoj
laborantaj
en urboj ne povas akurate ricevi salajron kaj pro manko
de
mono ne povas reveni hejmen en la Printempa Festo. Li
informighis
ankau pri la metodoj alprenitaj de diversnivelaj
registaroj
en tiu problemo. Por doni leghajn garantiojn al la
kamparanoj
laborantaj en urboj li proponis ellabori leghon por
iliaj
interesoj. Jam en la Kvina Sesio de la 9-a Tutlanda
Popola
Kongreso, okazinta en la pasinta jaro, 36 reprezentantoj
faris
tiun proponon. Pri tio la koncerna ministerio respondis,
ke
oni kiel eble plej rapide ellaboros leghojn pri socia
asekuro
kaj laborkontraktoj, fundamentajn regulojn pri asekuro
de
vivtenado de maljunuloj, asekurajn regulojn pri
laborakcidentoj
ktp. Tiuj leghoj kaj reguloj koncernas ankau la
kamparanojn
laborantajn en urboj.
Ie
en Chinio oni jam ellaboris koncernajn politikojn por
plibonigi
la vivon de la kamparanoj. En 2001 Zhejiang-provinco la
unua
en Chinio faris sistemon pri minimuma garantio de la
vivo
de urbanoj kaj kamparanoj, kio koncernas 340 mil
vilaghanojn.
Dank' al la sistemo la malrichaj kamparanoj povas ricevi
la
minimuman monsumon por vivtenado. Oni iom post iom
efektivigas
senpagan edukadon al iliaj gefiloj. L¨¹ Zushan,
provincestro
de Zhejiang, diris: "Kompreneble la registaro devas
asigni
multe por tiuj aferoj, tamen tio estas elspezinda. Ni
preferas
konstrui malpli da entreprenoj ol efektivigi bonhavan
socion
en chiuj flankoj por la kamparanoj."
|