|
La 5-an de januaro, 2003, je la kvara horo posttagmeze,
finighis
la prepara ekzameno pri la kvalifiko de la adjudikanta
legha
persono por la adjudikataj olimpikaj konstruajhoj kaj
prezentighis
de iliaj peticioj. Nun la jughkomitato el internaciaj
fakuloj
faras taksadon pri la objektoj.
Lau
statistiko fare de la adjudikaj agentejoj oni ricevis
entute
43 peticiojn kaj dokumentojn.
El
la 43 konkurantoj estas 30 kombinatoj, kiuj koncernas
114
entreprenojn el Usono, Japanio, Britio, Germanio,
Francio
kaj aliaj landoj. El ili estas pluraj mondfamaj
entreprenoj.
Pli
ol duono de la membroj de la jughkomitato estas fakuloj
venintaj
el eksterlando. Ili sin okupas pri financo, justico,
arkitekturo,
projektado, monkolekto, transporto k.a.
Nur
du entreprenoj montris deziron konstrui la vilaghan
hipodromon,
sed lau koncerna legho de Chinio oni devas denove
organizi
la adjudikon, se estas malpli ol 3 konkurantoj. Oni
diris,
ke tiu rezulto ne estas ekster la atendo, char oni multe
zorgas
pri profita entreprenado de la hipodromo post la
Olimpikoj
en 2008. La adjudikanto, t.e. la distrikta registaro de
Shunyi,
nun diskutas pri tio. Ghi eble donos iujn favorajn
kondichojn
kaj post tio aranghos la sekvantan adjudikon.
Revenu
|