|
Antau
3 jaroj, kiel membro de la doktora servogrupo organizita
de
la Centra Komitato de la Komunisma Junulara Ligo de
Chinio,
Gao Guolan venis al antauurbo de Nanchang, chefurbo de
Jianĝi-provinco,
kaj eklaboris tie, kie ne estis strataj lampoj nek
autobusoj.
"Chi tie la kondichoj estas malbonaj,
tamen
mi trovis la celon de mia vivo kaj realigis mian
shanghighon
de servanto al konstruanto. Chi tie mi konis la moralon
havendan
por novgeneraciaj intelektuloj."
Antau sia alveno shi hezitis, char shi
ricevis
du anoncojn en la sama tago, unu estis sendita de la
Centra
Komitato de la China Komunisma Junulara Ligo por
membrigi
shin al la doktora servogrupo kaj la alia sendita de la
Kancerologia
Centro de Usono, ke shi daurigu sian studon senpage en
Usono.
Antau tiuj du informiloj shi sendormis la tutan
nokton.
Post longa pripensado shi decidis alighi al
la
doktora servogrupo. "Lerni alilande ja estas bona
shanco,
tamen membrigho al la doktora servogrupo kaj ekzerci min
en
la bazo estos utila por mia tuta vivo. Mi estas
komunistino
kaj devas obei la partion kaj kontribui al la
popolo."
Julie de 1999 shi venis al la Kancerologia
Hospitalo
de Jianĝi-provinco. Chi tie shi devas kuraci
malsanulojn,
inspekti malsanulejon, fari operacion kaj diskuti pri
kazoj
de malsanoj, kaj ankau prelegi al kuracistoj kaj helpi
aliajn
medicinistojn en la operaciejo.
Post nelonge shi gajnis konfidon kaj de
kamaradoj
kaj de pacientoj. Multaj malsanuloj suferantaj de
malfacile
kuraceblaj malsanoj, vizitis shin. Iu virino suferis de
ovaria
kancero. Oni diris al shi, ke shia malsano estas
nekuracebla
kaj shi povas nur atendi la Morton. Shi vizitis Gao kun
lasta
espero. Gao atenteme faris por shi ekzamenon kaj
analizon
kaj decidis fari por shi la duafojan operacion, dank' al
kio
la 25-jara kancerulino ricevis la duan vivon.
Dum sia medicina laborado shi propraokule
vidis,
kiel malfacile la pacientoj pagis por kuracado kaj
medikamentoj.
Iuj manghis sekigitan rafanon ekskluzive por shpari
monon
por kuracado. "Mi kaj miaj kolegoj donacis monon,
sed
niaj donacajhoj estas multe malpli grandaj ol la bezono,
tial
mi postulas, ke chiuj medicinistoj devas zorgi pri la
pagipovo
de la pacientoj, kiel eble plej rapide kaj efike kuraci
la
enhospitalighintajn pacientojn kaj mallongigi la
kuracperiodon."
Shia faro malpliigis la enspezon de la hospitalo, sed
varmigis
la korojn de la pacientoj.
Dum sia laborado en Jianĝi Gao neniam
preteratentis
la teorian studon. Shi vizitis multe da malrichaj lokoj
kaj
propraokule vidis, ke en montregionoj oni urghe bezonas
disvolvi
la medicinan laboron. Shi multfoje gvidis kuracistan
tachmenton
turnean en tiuj lokoj.
Servante tie, shi multe maltrankvilis pri
siaj
edzo kaj filino en la hejmo malproksime de shi en
Chengdu.
Oktobre de 2000 shia filino enhospitalighis pro akuta
abdomena
malsano. La filino telefonis al shi: "Panjo, revenu
kaj
akompanu min." Sed pro granda okupiteco shi revenis
hejmen
nur kiam la malsano de la filino gravighis kaj oni nepre
devis
fari operacion al shi. Kiam shi hastis al la hospitalo,
la
filino jam kushis sur operacia tablo...
Antau malsuturo de la filino shi revenis
Jianĝi.
"Kiel patrino, mi tre bedauras, ke mi ne akompanis
shin,
kiam shi urghe bezonis min, sed mi estas kuracisto kaj
chi
tie multe da pacientoj bezonas min."
En Jianĝi Gao faris profundan esploradon,
akiris
grandajn sukcesojn kaj ricevis plurfoje premion de la
provinca
registaro. En la administrado shi donis bonan ekzemplon
al
la kolegoj. Shi postulas, ke neniu medicinisto akceptu
donacon
de la pacientoj. Chi-flanke shi persistis en la principo
kaj
indulgis neniun, pro tio shi shokis plurajn
kolegojn.
Pro shia eminenta laborado kaj nobla moralo
shi
estis alte taksata de la gvidantoj de la provinca
registaro.
Aprile de 2000 la provinco alvokis, ke chiuj junaj
scienc-teknikistoj
lernu de Gao Guolan. "Tio estas granda kuraghigo
kaj
stimulo por mi," Gao diris.
Proksimighis fino de shia servado en
Jianĝi
kaj shi dronis denove en malkvieto. Shi sentis, ke shi
jam
ne povas disighi de la loko, ankau la loko deziris, ke
shi
restu.
Post serioza pripensado, shi decidis resti
en
Jianĝi. "Kompare kun mia patrina lernejo la
laborkondichoj
chi-tieaj estas malbonaj kaj mia enspezo estas multe
malpli
alta ol tiu de miaj kolegoj en la patrina lernejo. Kaj
plie
miaj familianoj estas en Chengdu kaj mia instruisto
atendas
min por ke mi daurigu lian aferon kaj ankau la lernejo
planas
promocii min al pli alta rango, sed ghuste la chi-tiea
postighinteco
bezonas la intelektulojn, kia mi, por shanghi la
fizionomion
de la loko. Mi devas disvolvi mian talenton en la loko,
kie
oni urghe bezonas min."
Por kulturi la lokajn medicinistojn Gao
sukcese
persvadis sian patrinan lernejon akcepti studentojn de
Jianĝi
kaj invitis fakulojn prelegi chi tie. Shi farighis
instruisto
de magistroj en la Jianĝi-a Medicina Instituto. Krom
tio
shi multe penadis por inviti famajn medicinistojn de
Pekino
kaj Shanhajo prelegi en Jianĝi.
En la pasinta jaro Gao farighis direktoro
de
la Tumorologia Hospitalo de Jianĝi-provinco. Dank' al
shia
scienca administrado la totala enspezo de la hospitalo
duoblighis
en 3 jaroj kaj la fundamentaj instalajhoj komplete
shanghighis.
Antau tri jaroj la pokapa monata enspezo de la hospitalo
estis
nur 200 juanoj, sed nun multe kreskis.
"Mi decidis enradikighi en Jianĝi kaj
dedichos
mian tutan energion al ghi, mia dua hejmloko,"
diris
Gao.
Ni
tre shatus vian sugeston, klaku kaj donu vian
vochon!
|