|
Kun
senchesa profundigho de reformado kaj pordmalfermo kaj
iom-post-ioma
plibonigho de la materia vivo de la china popolo, la pubereca
edukado
nun estas rigardata kiel urgha socia laboro. Oni malkontentas
la
antauan seksan edukadon kaj forigas miskomprenojn en tiu kampo
per
scienca, humanisma kaj sana eksplikoj.
Historio
de la pubereca edukado
En
la primitiva socio de Chinio la seksa edukado strikte rilatis
al
adoro al la seksorganoj. En la sklava socio aperis privata
posedsistemo
kaj la patriarka socio anstatauis la matriarkan kaj seksumado
ne
povis esti farata publike kaj la seksaj aferoj farighis
sekretaj
kaj la seksa edukado fermighis. En la feuda socio oni pledis
por
chasteco morale katenanta virinojn.
En
1912 la internacia higiena konferenco prezentis koncepton pri
seksa
edukado, kio markis la oficialan naskighon de la seksa
edukado.
Fine de la 19-a jarcento Tan Sitong, fama china reformisto,
laute
alvokis, ke oni ne tenu la seksajn problemojn en sekreto, sed
faru
sciencan seksan edukadon al la gejunuloj.
En
1922 profesoro Zhang Jingsheng de la Pekina Universitato
skribis
en sia verko "Legho pri la estetika socia organizo":
"La
seksa edukado koncernas la homan vivon, kaj tiu problemo estas
pli
granda ol sciencoj kaj artoj."
En
la 20-a jarcento fama literaturisto kaj pensulo s-ro Lusin iam
lekciis
pri genera sistemo kaj seksaj scioj en la fiziologia leciono
de
normala lernejo de Hangzhou.
En
1939 "Seksa psikologio" de brito Havelock Henry
Ellis
estis chinigita, kio estis tre utila al la seksa edukado en
Chinio.
Post
kiam fondighis la China Popola Respubliko en 1949 Chefministro
Zhou
Enlai trifoje substrekis, ke oni instruu al la gejunuloj
higienajn
sciojn pri pubereco por ke ili povu sane kreski.
En
la "Portempaj difinoj pri higiena laboro en la mezaj kaj
elementaj
lernejoj", publikigita de la china registaro fine de
1979,
legighas enhavo pri pubereca higiena edukado de la
gejunuloj.
En
la 80-aj jaroj en la superaj mezlernejoj de Chinio oni
funkciigis
kurson "Loghantaro".
En
la 90-aj jaroj fama china "Prelego pri seksoj" estis
publike
distribuata en Chinio.
Nuna
stato de la pubereca edukado
En
multaj elementaj lernejoj de Chinio oni faras elementan seksan
edukadon
tiam, kiam la sekundaraj seksaj trajtoj aperas che la
geknaboj.
En 1998 oni faris landskalan enketon kaj trovis, ke la unua
menstruo
aperas che la chinaj knabinoj, kiam ili aghas meznombre 13
jarojn,
kaj la knaboj polucias, kiam ili estas 14-jaraj. Tio montras,
ke
la geknaboj plejparte bezonas seksan klerigadon, kiam ili
lernas
en elementa lernejo.
En
la lastaj jaroj la seksa edukado al la geknaboj tendencas en
sana
direkto. La gazetaro jam chesis distrumpeti, ke masturbado
estas
kulpo, kio estas grava por la psikologia sano de la junaj
geknaboj.
En
1998 oni faris enketon al studentoj kaj la rezulto montris, ke
39%
de ili iam faris masturbon kaj nun ili povas trakti tiun
problemon
en sana psiko.
En
1998 oni faris grandskalan enketon al 3 000 mezlernejanoj en
Pekino,
Shanhajo kaj Kantono kaj informighis, ke 53% de iliaj seksaj
scioj
devenis de ordinaraj gazetoj, 19.4% de instruistoj, 16.7% de
kamaradoj
kaj 4.7% de erotikaj legajhoj.
Por
solvi seksan problemon 37.2% de la homoj konsultas legajhojn,
20.6%
kunlernantojn, nur 7.3% siajn gepatrojn, 13.5% fakulojn kaj
12.2%
shlosas tiun demandon en sia koro.
La
enketo montras, ke la geknaboj plejparte akiras la seksajn
sciojn
de normalaj kanaloj.
Perspektivo
de la pubereca edukado en Chinio
En
Chinio la plej grava tasko en la pubereca edukado estas nuligi
la
eraran komprenon ideologian kaj publikan kaj krei bonan socian
etoson
tiukampe. La seksa edukado al la gejunuloj estas enhavoricha.
Ghenerale
ghi havas jenan enhavon:
La
fiziologiaj scioj pri seksoj estas bazo de la seksa edukado.
Ghi
ampleksas strukturon kaj funkciojn de la geviraj seksorganoj,
la
unuan kaj sekundaran seksajn trajtojn, menstruon de knabinoj,
polucion
de knaboj, seksan reakcion, seks-medicinan sanprotektadon
k.a.
Seksa
psikologio estas destinita por esplori la psikologian staton
kaj
ghiajn regulojn en la seksaj aferoj. Ghi ampleksas la seksan
psikologian
staton, seksan amon, elekton de amat(in)o, aman psikologion,
seksan
nenormalecon, seksan krimagon ktp.
Leghobservado
koncernas homan konduton en la socia vivo, kiu enhavas
seks-moralajn
principojn -- sciencon, evoluon, juston kaj moralon por
amafero,
geedzigho kaj familio.
Oni
devas lerni, koni kaj observi la leghojn kaj ghuste trakti
diversajn
problemojn, utiligante la leghon pri geedzigho, konstitucion
pri
egalrajteco de la geviroj, geedzigho, familio, patrino kaj
infano
kaj aliajn koncernajn kodojn en la kriminala legho.
La
venereaj malsanoj kaj aideso serioze minacas la homan sanon,
tial
la koncernaj scioj estas gravegaj por la gejunuloj. Ili devas
koni
la morbokvanton de tiuj du malsanoj, iliajn simptomojn kaj
preventon.
La
seksa edukado de aliaj landoj montras, ke sola klerigado pri
seksaj
scioj estas ne suficha kaj ghi devas montri sin en la tuta
homa
edukado.
La
fina celo de la seksa edukado estas helpi la gejunulojn en
starigo
de ghustaj konceptoj pri la homa vivo, valoro, amo kaj nobla
moralo
kaj kontribuo al la socio kaj ghusta traktado de la seksaj
problemoj,
por ke oni vivu sane kaj feliche.
Chinio
pledas por kompleta kaj ghustatempa edukado al la gejunuloj
per
radioelsendo, TV-elsendo, muziko, literaturaj revuoj,
jhurnaloj,
kaj aliaj legajhoj, por diskonigi seksajn sciojn, fondi
ghustan
koncepton pri sekso kaj levi la kvaliton de la homa
vivo.
Familio,
kiel fundamenta unuo de la homa socio, estas grava por doni
seksajn
sciojn. La gepatroj estas la unuaj instruistoj de la infanoj
kaj
la infanoj estas spegulo de la gepatroj. La harmonia kaj
psikologia
sano de la gepatroj kaj la tuta familio estas grava bazo de la
sana
disvolvigho de la infanaj seksoj. La seksaj scioj de la
gepatroj
estas tre valoraj por akceli la sanan kreskon de la infanoj
pri
seksoj, tial estas necese doni al la gepatroj lecionon pri
seksaj
scioj.
En
la urboj la civilizacia aktivado en la loghkvartaloj estas
utila
por seksa edukado al la gejunuloj.
|