|
Meng
Jinghui estas influa china reghisoro de teatro en malgranda
teatrejo.
Lia filmo "Flugi kiel kokoplumo" estas personigita
filmo
stranga kaj plena de infekta forto por vidado. Chu la
scenaristo,
chu la filmproduktanto kaj aktoroj, chiuj estis liaj teatraj
kolegoj
kunlaborantaj longan tempon. Li povas ne nur jungi teatron per
sia
karakteriza teatra lingvo, sed ankau lerte turni siajn
interesajn
pensojn en plachajn filmojn pere de kinematografio.
Idealisto
Se
vi demandas Meng Jinghui, chu li jam falis en senelirejon, ke
li
turnis sin de pionira teatro al filmo, li certe neos per
kategoria
mangesto!
"Mi
turnis min al filmo, tio ne signifas, ke mi faros min filma
reghisoro.
Bergman kaj reghisoris kaj filmis dum la tuta vivo, kaj tio
estas
mia idealo. Mi nur volas fari novan estetikan esploradon en la
filma
kampo. Filmo estas juna arto. Mi esperas, ke pli multaj homoj
vidos
miajn verkojn, sed mi pli zorgas tion, kion ni volas esprimi.
Ju
pli plene kaj forte estas esprimata teatro au filmo, des pli
ghi
tushas la koron de la homoj kaj konkeras pli da rigardantoj.
Chi-flanke
ili estas samaj."
Meng
Jinghui diris, ke lia avantagho estas tio, ke lia filmo ne
estas
katenita de rutinoj, kaj li povas plene disvolvi la
imagipovon.
En sia filmo li alprenis teatrajn metodojn, kaj liaj filmoj
estas
teatrigitaj filmoj. Li esploras manierojn, kiujn aliaj
reghisoroj
ne atentis. Sed li multe akcentas figuron stiligitan kaj
signifan.
Meng
Jinghui estas idealisto, kaj ankau la heroo kaj heroino en
liaj
filmoj estas idealistoj. Kiel oni vizaghu al la epoko kun
senchese
shanghighantaj konceptoj pri virto kaj valoro, vivokriterio,
realo
kaj idealo? Kiel plenigi la abismon inter la realo kaj idealo,
tio
estas problemo kaj frapego por chiuj homoj. Meng Jinghui
intencas
ekspliki en filmo sian vidpunkton pri idealismo kaj kuraghigi
la
idealistojn.
Homo
sentema
kaj chagrenighema
Meng
Jinghui naskighis en la Nordoriento de Chinio kaj en la agho
de
2 jaroj li kun la gepatroj transloghighis en Pekinon. En la
infaneco
li ne bone lernis kaj estis malforta. Pro lia nealigho al
interbatalo,
li ne plachis al knaboj. Foje li gravuris sur la pupitro plena
de
skribachoj grandan vorton regho. Instruisto rimarkis kaj la
lernejo
elpelis lin.
Meng
Jinghui senkashe diris, ke tio vundis lian senton, kaj li
farighis
sentema kaj chagrenighema. Sed eble ghuste la sentemo kaj
premiteco
en la knabeco donis al li artistan temperamenton, ke li akiris
la
observemon necesan por teatristo.
Esploranto
de arto
Neniu
en la familio de Meng Jinghui estas artisto kaj li artistighis
ne
frue. En juneco li revis farighi aviadisto, sed en 1982 li
eniris
en la chinlingvan fakultaton de la Chefurba Normala
Universitato.
Post diplomigho li instruis la chinan lingvon por 2 jaroj. En
1988
li sukcesis en enira ekzameno kaj farighis studento-esploranto
de
la reghisora fakultato de la Centra Teatra Instituto. Post
diplomigho
li decidis ne ludi teatrajhojn, kiujn aliaj ludis. Li intencis
esplori
lingvajhojn, prezentadon kaj pensadon akcepteblajn por
junuloj.
Post penado en pluraj jaroj lia stilo estis rekonita de la
rigardantoj
kaj farighis unu el la teatraj reghisoroj, kiuj elstaras
rilate
biletan enspezon.
La
arta stilo de Meng Jinghui estis nomata "socia sarkasmo
kaj
poezia romantiko". Liaj teatrajhoj ridigas, pensigas kaj
edifas
la rigardantojn.
"Mi
amas X" estas teatrajho por malgranda teatrejo. Ghi estas
teatrajho
kune ludata de aktoroj kaj la rigardantoj. La teatrajho havas
nur
unu frazotipon "Mi amas..." La aktoroj improvize
diras:
"Mi amas seghon, mi amas Beihai-parkon, mi amas min mem,
mi
amas viajn okulojn, mi amas doloron..." La rigardantoj
sentas,
ke ili estas distrighantaj kune kun la aktoroj, kaj montras
saman
reakcion en la koro, kaj poste envicighas inter la aktorojn
kaj
komencas laute krii "Mi amas..." Li faris provon, ke
la
sama grupo da aktoroj ludas chinan teatron kaj fremdlandan
teatron
en la sama tempo, kaj tio absurdigis multajn vaste konatajn
rakontojn.
La esplorema spirito en arta formo multe vigligis la chinan
teatron
en la lasta periodo de la lasta jarcento.
Nun
Meng Jinghui aplikas sian esploran metodon en teatro al
filmo.
|