|
La
nordorienta Chinio (Heilongjiang-, Jilin- kaj
Liaoning-provincoj)
situas en zono de altaj latitudoj. Pro frosto en vintro kaj
manko
de freshaj legomoj oni faras saurkrauton.
En
la fino de autuno chiujare chiuj familioj en la nordorienta
Chinio
dedichas 1 au 2 tagojn al preparado de saurkrauto. Ili unue
elektas
brasikojn grandajn kaj freshajn. Ili saurkrautigas brasikojn
ofte
per 2 metodoj. Unu estas simpla: oni metas la lavitajn
brasikojn
en la vazegon tavolon post tavolo, poste oni premas la
brasikojn
per granda shtono kaj vershas akvon en la vazegon. Post unu
monato
la brasikoj acidighas kaj farighas mangheblaj. La alia estas:
oni
unue brogas brasikojn kaj poste faras kiel supre. Post pli ol
dek
tagoj ili jam farighas mangheblaj. Se oni metas la
fermentintajn
brasikojn en malvarmetan lokon, oni povas longe konservi
ilin.
Oni
povas prepari diversajn varmajn kaj malvarmajn pladojn el
saurkrauto.
La nordorientanoj plej shatas la kuiritan saurkrauton miksitan
kun
batataj vermicheloj, fridigita toufuo kaj maldikaj grasaj
viandpecoj.
En la nordorienta Chinio oni regalas amikojn ofte per
saurkrauto
kaj aliaj tipaj nordorientaj manghajhoj.
|