|
La
urbo Yixing situas en Jiangsu-provinco, orienta Chinio. Ghi
kun
historio de 2200 jaroj estas fama pro siaj ceramikajhoj. Tie
oni
elterigis pecojn de ceramikajhoj de neolitiko kaj malkovris
ruinon
de bakujo de bluaj porcelanajhoj de Tang-dinastio (618-907)
kaj
la Kvin Dinastioj (907-960) kaj rompitajn vazojn faritajn
antau
Ming-dinastio (1368-1644).
La
Yixing-aj ceramikajhoj estas originalaj ceramikaj metiartajhoj
de
Chinio. Ili estas famaj tra la mondo pro siaj kuriozaj kaj
antikvecaj
formoj, eleganteco kaj fortikeco. Ili el kompare kruda purpura
kaolino
plejparte estas purpuraj, tial ili ghenerale ne estas
glazuritaj.
La Yixing-aj ceramikajhoj, chu elterigitaj, chu hereditaj,
plejparte
estas iloj por tetrinkado. La Yixing-aj tekruchoj el purpura
kaolino
estas plej famaj. Tenate en tia krucho, la teo ne malvarmighas
rapide
en vintro, nek vundas manon pro varmego en somero, ne
shanghighas
guste kaj kolore. En la regperiodo de imperiestro Jiajing
(1522-1567
sur trono) de Ming-dinastio (1368-1644) bakado de tiaj
ceramikajhoj
prosperighis kaj iliaj tekruchoj famighis.
Nun
la Yixing-aj ceramikajhoj jam havas entute 2000 specojn, kiaj
krucho,
taso, florvazo, skribiloj, skulptajhoj kaj ornamajhoj. En ili
kombinighas
arteco kaj praktikeco.
La
Yixing-aj ceramikajhoj atribuas sian famecon antau chio al sia
aparta
kaolino. Farado de la Yixing-aj ceramikajhoj estas heredata de
generacio
al generacio, per instruado al
metilernantoj, kaj la metia lernado dauras 3-6 jarojn. Antaue
oni
dischiplighis al sia instruisto en aparta ceremonio kaj tiam
oni
devis genue saluti sian instruiston kaj por sia dischipligho
oni
devis havi garantianton, dum la metilernado la instruisto
senpage
donis al la metilernantoj manghajhon, tamen ne salajris ilin.
La
metiartaj stilo, kutimo, nivelo, kreiveco de la instruistoj
kaj
ech iliaj ideologiaj trajtoj kaj moraloj multe influas siajn
lernantojn.
La
teakvo infuzita en tia krucho estas belkolora kaj gustoplacha.
La
krucho estas tauga por teni akvon kaj varmegan kaj
malvarmegan.
Se oni frotas ghin chiutage, do ghi farighas pli kaj pli
brila.
Oni shatas fari kaligrafajhojn kaj pentrajhojn sur ghi. Dank'
al
zorgema gravurado fare de artistoj la kaligrafajhoj kaj
pentrajhoj
aspektas tridimensie. La krucho plivalorighas pro la
kaligrafajhoj
kaj pentrajhoj, kaj de tio la konservantoj multe
profitas.
Florvazo
estas alia speco de la Yixing-aj ceramikajhoj. Ghenerale la
Yixing-aj
florvazoj ne estas glazuritaj. Sur la diversformaj vazoj ofte
vidighas
pentrajhoj, kiuj kune kun la envazaj floroj kaj arbidoj formas
idealan
envazan pejzaghon.
La
poto el Yixing-a purpura kaolino estas bona por vaporumi
kokon,
anason, fishon, viandon kaj aliajn. La pladoj preparitaj en
tia
poto estas aparte bongustaj kaj nutrorichaj.
La
skulptajhoj el Yixing-a purpura kaolino ofte portas legendan
kaj
historian enhavon, tial ili estas tre valoraj arte. Estas du
specoj
de tiaj skulptajhoj, t.e. reliefoj sur kruchoj kaj aliaj
objektoj,
kiuj havas valoron kaj praktikan kaj dekoracian kaj la dua
speco
estas sole dekorajhoj, kiaj figuroj de homoj kaj
bestoj.
Nun
la Yixing-aj ceramikajhoj vendighas ankau en Japanio, Korea
Respubliko,
Singapuro, Kanado, Britio, Usono kaj aliaj landoj.
|