 Autune
de 2002 Changpu-rivero oriente de Tian'anmen-pordego, en
la
centro de Pekino, estis denove fosita. La klara akvo
zigzagas
orienten. La nove konstruita parko che ghi farighis loko
por
promenado kaj ripozo de pekinaj loghantoj.
La
renaskighon de la antikva Changpu-rivero oni shuldas al
veterana
pekina hidrologo Duan Tianshun, reprezentanto de la
Pekina
Popola Kongreso.
S-ro
Duan estis elektita reprezentanto de la 9-a, 10-a kaj
11-a
Pekinaj Popolaj Kongresoj. De infaneco li havas apartan
amon
al la riveroj kaj lagoj de Pekino. Dum kelkdekjara
laborado
en hidrologia departemento de la urbo li kompilis
"Notoj
pri Akvomastrumado de Pekino" kaj partoprenis
konstruon
de riveroj kaj lagoj de la urbo. Post la 80-aj jaroj de
la
20-a jarcento la poluado kaj shtopigho de riveroj kaj
lagoj
de Pekino forte dolorigis lian koron. Emeritighinte, li
daure
prizorgas la bonordigon de la pekinaj riveroj kaj
lagoj.
La
akvofonto, kiel animo de la urbo, estas atentata pli kaj
pli
multe de la publiko. La pekina registaro komencis
akvoutiligan
konstruadon lau la gvidpenso "fari sintezan
bonordigon
kun akvo kiel la centro".
Decembre de 1998 la Pekina Popola Kongreso diskutis pri
bonordigo
de la riveroj kaj lagoj de la urbo por krei belan
medion.
Duan Tianshun prezentis al ghi sian proponon protekti la
historian
kulturan tradicion kaj la kompletan aranghon por
manifesti
la nacian moron, lokajn trajtojn kaj epokan spiriton. Li
proponis
restarigi la funkcion de Changpu-rivero kaj Junula Lago
en
suda urbo. Lia parolado vekis fortan ehhon en la
kongreso.
Post la kongreso li vizitis multe da loghantoj por
enketado.
En 2000 en la urba kongreso li faris 4 proponojn, inkl.
de
denova fosado de Changpu-rivero.
Changpu-rivero,
500 m. longa, estis parto de la Ora Rivero ekster la
Imperiestra
Palaco en Ming-dinastio (1368-1644). Tiam che ghi estis
palaca
konstruajharo. La refosado de la rivero kaj bonordigo de
aliaj
riveroj kaj lagoj havas striktan rilaton al protekto kaj
reaperigo
de la historia fizionomio de Pekino.
La
propono de Duan estis alte taksata de la pekina
registaro.
En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento Changpu-rivero
farighis
kashita kaj post tio oni faris provizorajn konstruajhojn
super
ghi. Por restauri la originan fizionomion de Pekino, la
urba
registaro decidis denove aperigi Changpu-riveron, la
chirkaufosajhon
kaj Junulan Lagon kaj malkonstrui la provizorajn
konstruajhojn
super ghi.
Nun
dank' al akvoreguligo, shlim-forigo, plantado de herboj
kaj
arboj sur la bordoj, la menciitaj lokoj farighis pli kaj
pli
belaj. Antau tiuj grandaj shanghighoj s-ro Duan sentis
grandan
ghojon.
Revenu
|