|
La
30-an de novembro de la pasinta jaro 300 instruistoj kaj
lernantoj
el dekoj da grupoj "Radikoj kaj Burghonoj" el
elementaj,
mezaj kaj altaj lernejoj de Pekino, Tianjin kaj Hangzhou venis
en
Jingshan-lernejon de Pekino kaj tie montris siajn fruktojn pri
protektado
de animaloj kaj loghkvartala medio per tabeloj, modeloj kaj
grafikajhoj.
Dr. Jane Goodall, mondfama zoologo, antropologo, mediologo kaj
paca
kuriero de UN, sesafoje venis en Chinion kaj tie shi faris
brilan
prelegon kun la temo "Vojagho de Espero". Shi donis
premion
"Atingoj de Radikoj kaj Burghonoj" al 14 grupoj
"Radikoj
kaj Burghonoj" de Pekino kaj Tianjin. Shi diris, ke shi
estas
ghoja, char shi vidis, ke chinaj geknaboj bone konas la
gravecon
de mediprotektado kaj pli kaj pli da homoj interesighas pri
protekto
de animaloj kaj medio.
Februare
de 1991, en Tanzanio kolektighis 16 geknaboj el 8 mezlernejoj.
Sur
la teraso de la domo de Jane Goodall ili faris varman diskuton
pri
protekto de animaloj kaj aliaj problemoj. Reveninte sian
lernejon,
tiuj junaj homoj fondis mediprotektan grupon kune kun siaj
samideanoj.
De tiam, iniciatite de Goodall kaj helpate de multege da
fervoraj
lernantoj kaj instruistoj, la movado "Radikoj kaj
Burghonoj"
por mediprotektado kaj humanisma edukado disvastighis tra la
tuta
mondo. Hodiau 500 grupoj el antaulernaghaj geknaboj kaj
lernantoj
de diversaj lernejoj viglas en Chinio kaj aliaj landoj. Ilia
aktivado
estas alte taksata de la registaroj de diversaj landoj kaj
UN.
Jane
Goodall diris, ke "Radikoj kaj Burghonoj" aludas
geknabojn
tra la tuta mondo. Ili, firmaj kiel radikoj kaj elastaj kiel
burghonoj,
povas trapenetri fortikajn murojn kaj porti novan esperon al
la
tuta mondo.
En
Chinio Jane Goodall estas bone konata. En la agho de 26 jaroj
shi
unusole venis en primitivan ghangalon de Afriko kaj tie
ekvivis
kune kun chimpanzoj kaj esploris dekojn da jaroj. La legenda
travivajho
de tiu brava anglino forte kortushis la chinan popolon kaj
precipe
la geknabojn, kiuj prenis shin kiel idolon. Por diskonigi sian
proponon
shi vojaghis al multaj lokoj de la mondo. En 1998 shi unuafoje
vizitis
Chinion kaj rimarkis, ke la chinoj deziregis la sciojn pri
mediprotektado
kaj volontis fari mediprotektan laboron. Poste la movado de
"Radikoj
kaj Burghonoj" rapide disvolvighis en Chinio. Septembre
de
2000 la Instituto de Jane Goodall fondis kabineton pri media
edukado
en Pekino. En la sekvantaj 9 monatoj aperis 100 tiaj grupoj en
Pekino,
Shanhajo, Zhejiang, Yunnan kaj aliaj lokoj de Chinio. 2 mil
lernantoj
kaj instruistoj ricevis trejnadon pri media
edukado.
"Radikoj
kaj Burghonoj" estas postlecionaj grupoj organizitaj de
la
lernantoj mem. La malpli-ol-8-jaraj infanoj aktivadas gvidate
de
instruistoj, kaj la lernantoj de elementaj, mezaj kaj altaj
lernejoj
faras sian aktivadon memvole, tute sen inverveno de
instruistoj
kaj aliaj plenkreskuloj. La infanoj mem elektas projekton,
ellaboras
planon kaj faras raporton. Ili mem solvas problemojn kaj
kolektas
mondonacon.
"Scioj,
kompreno, daura penado kaj profunda amo" estas principo
elmetita
de tanzania grupo antau kelke da jaroj. Nun ghi farighis
ghenerala
principo de la aliaj grupoj de la tuta mondo.
Kelke
da knabinoj de elementa lernejo de Shanhajo rimarkis, ke sur
konstruejo
arbo estis subpremata de konstruaj materialoj, ili do formovis
ilin.
Ilia ago kortushis la konstruistojn, kiuj do transplantis la
arbon
en lernejon kaj nomis ghin arbo de espero. Chiuj tiuj knabinoj
estas
membroj de la grupo "Radikoj kaj
Burghonoj".
En
Jingshan-lernejo aktivadas grupo "Radikoj kaj
Burghonoj".
Ghi proponas, ke oni ne plu uzu la unufojajn manghilojn. Ghiaj
membroj
chiam mem portas manghilon por tagmangho. Ili proponas tion
ankau
al siaj gepatroj.
En
Tianjin iu tia grupo sin okupas pri liberigo de suferantaj
malgrandaj
bestoj. Per diversaj manieroj ghi apelacias al la socio: La
bestoj,
samkiel homoj, havas sentimentalecon kaj scias vivon, tial oni
devas
kompreni kaj protekti ilin.
En
Wenzhou de Zhejiang-provinco la grupo "Verdaj
Okuloj",
spite dangheron, persekutis legho-atencintajn chasistojn kaj
vendistojn
de sovaghaj bestoj kaj liveris autentikajn materialojn al la
leghaj
organoj. Pro tio ghi ricevis Mediprotektan Premion por
Eminentaj
Gejunuloj nome Ford-automobilo en 2001 kaj Premion por Fruktoj
de
"Radikoj kaj Burghonoj" en 2002.
Membroj
de la grupoj "Radikoj kaj Burghonoj" faris
enhavorichan
aktivadon en postlecionaj horoj kaj vekis atenton de la lokaj
loghantoj
pri bestoj kaj medio de la loghkvartaloj. Pluraj el ili diris,
ke
ili trovis la richan enhavon de la homa vivo kaj ghojon en
felichigo
de aliaj homoj kaj bestoj.
S-ro
Ni Yinong, biologia instruisto de dependa mezlernejo de la
Pekina
Universitato, energie subtenas kaj kuraghigas la geknabojn en
la
postleciona aktivado. Li opinias, ke la aktivado de
"Radikoj
kaj Burghonoj" estas utila al la geknaboj por respekti
kaj
simpatii chiujn vivojn, kompreni kaj protekti la homan medion
kaj
alispecajn kulturojn kaj kredojn kaj realigi ilian bondeziron
en
la praktiko. Havigi al la homoj fidon kaj konfidon estas celo
de
"Radikoj kaj Burghonoj".
Roger
A. Hart, fakulo pri la monda media edukado, diris, ke en la
media
movado ofte vidighas la aktivado partoprenata de infanoj
"por
savi la teron" kaj nur serioze trakti ilian partoprenon
kaj
rekoni iliajn kapablon kaj forton povas garantii, ke ili chiuj
ludu
sian valoran rolon en la daura disvolvigho.
Jane
Goodall deziras kunlabori kun aliaj mediprotektaj projektoj de
Chinio
por ke oni pli bone protektu la naturan mondon kaj chiujn
vivulojn
kaj reaperigu la belan naturon en la urboj.
Chinio
donis vastan spacon al la neregistara internacia mediprotekta
organizo.
Nun krom la Instituto de Jane Goodall, viglas en Chinio ankau
aliaj
neregistaraj internaciaj mediprotektaj organizoj.
|