|
La
nubaj brokatoj en Nankino prosperis en la 17-a kaj 18-a
jarcentoj.
Ili estas unu el la tradiciaj chinaj silkaj metiartajhoj.
Legendo
diras, ke feinoj, filinoj de la Chiela Imperiestro, flugis al
la
homa mondo, portante orajn navetojn, kaj tie instruis la
metion
al la homoj, tiel ke la lokanoj povis fari belegajn brokatojn,
similajn
al la belaj nuboj, kaj eknomis ilin nubaj brokatoj.
Specoj
de
la nubaj brokatoj
La
brokatoj estas taugaj por fari vestojn kaj ornamadon. La
produktokvanto
de nubaj brokatoj antau Qing-dinastio (1644-1911) estis
malgranda.
Ili estis liveritaj ekskluzive al la kortego por fari vestojn
kaj
bindi librojn. Tiam la nubaj brokatoj produktitaj de Nankino
rekte
transportighis en la tenejon de la kortego kaj neniu rajtis
vendi
ilin. La nubaj brokatoj havis du specojn, t.e. bunta brokato
kaj
dukolora brokato.
Bunta
brokato estas farita de du homoj sur ligna jhakardo 5.6 m
longa,
4 m alta kaj 1.4 m largha. Por fari tian brokaton oni devas
fari
florajhojn el malhelkoloraj silkaj fadenoj sur la vefto kaj
sur
la dorso de la brokato vidighas multe da buntaj fadenoj
interkrucitaj.
Char la veftaj fadenoj estas variaj kaj la farado estas tre
malfacila,
tial ech hodiau oni ne povas fari la brokaton per mashino. La
buntaj
florajhoj sur la brokato estas 6-9- kaj ech 20-koloraj. La
metiarto
estas malfacila pro multeco de la koloroj. Sur la brokato la
chefa
florajho ghenerale estas ore garnita. Kaj iuj florajhoj estas
teksitaj
per malgranda naveto, tial oni povas laubezone shanghi la
kolorojn
kaj sekve de tio sur unu peco da brokato povas aperi
multkoloraj
florajhoj.
Dukolora
brokato estas farita el silkaj fadenoj, samkoloraj au
diferenckoloraj
al tiuj de la fono, kaj la jhakartaj brokatoj el oraj fadenoj
estas
plej luksaj.
Ege
karaj
estas la brokatoj
La
historio de la nubaj brokatoj estas tre longa. Jam en la 13-a
jarcento
lau la imperiestra edikto Nankino komencis fari brokatojn por
la
imperiestra familio. Por kontentigi la suveranan familion oni
konsumis
grandan laborforton kaj produktokoston kaj la metiarto de
nubaj
brokatoj maturighis en tiu periodo.
Por
fari nuban brokaton oni bezonas multe da laboro kaj altan
teknikon.
Teksi komplikajn desegnajhojn bezonas harmonian kunlaboron de
pluraj
homoj. En la teksado ajna malatento fushas la
brokaton.
La
teksado de nubaj brokatoj ja estas subtila. Char la brokatoj
estas
destinitaj sole al la imperiestra familio, oni faris ilin
delikate,
zorgeme el valoregaj materialoj, tial la brokajhoj estis
luksaj
kaj valoraj kiel oro en la okuloj de antikvaj
chinoj.
5
jarojn
por refari imperiestran robon el nuba brokato
En
la pasinteco oni faris imperiestran robon el nuba brokato. La
robo
servis kiel ceremonia kostumo. Por fari chiun imperiestran
robon
oni bezonis brokaton 18 m longan kaj 0.7 m larghan kaj por
kudri
ghin oni devis uzi fadenon el oro. Per bunta veluro kaj fadeno
el
pava plumo oni teksis bildojn de drakoj kaj nuboj. La tuta
brodajho
impresas kiel reliefo, kie flugas la drako en nuboj
priradiataj
de sunlumo.
La
fasonado kaj desegnado de la robo estas malfacilaj. Por fari
la
robon oni bezonis 18 mil varperojn kaj 120 mil vefterojn.
Kunkudrite,
la vesto devis aspekti kiel unu harmonia tuto sen ajna fendo.
Antau
la kudrado oni devis konsideri, kiun influon donos la
temperaturo
kaj humideco al teksajho en la longa tempo de kudrado, kaj
aliajn
problemojn.
La
Nankina Instituto de Nubaj Brokatoj reproduktis imperiestra
robo
el nuba brokato en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento. Kaj la
farado
dauris 5 jarojn.
|