|
Lastatempe
okazis en Pekino la Internacia Semajno por Protekti
Bestojn"
kun la temo "Savi bestojn per scienco por nia
hejmo".
La aktivado celas altigi konscion de la popolo precipe de
gejunuloj
por protekti medion kaj savi bestojn.
Dum
la aktivado oni subskribis la petskribon "Kontrau la t.e.
scienca
kapto de balenoj", projekciis videobendon pri scienca
savo
de bestoj, enketis pri sovaghaj bestoj che arbo, aljughis
premion
pri internacia protekto de bestoj kaj petis kontribuajhojn kun
la
titolo "Influo de bestoj al homoj".
La
semajno estis organizita de la Internacia Fonduso por Protekti
Bestojn,
kiu funkciis jam 9 jarojn. En la lastaj 3 jaroj 180 lernejoj
de
Chinio partoprenis la aktivadon. Kiel la plej granda
bonstatiga
organizo en la mondo, la fonduso havas 2 milionojn da
subtenantoj
kaj branchojn en 13 landoj. En 1994 ghi komencis monhelpi
protektajn
programojn pri nigra urso, tibeta antilopo, azia elefanto kaj
elafuro
(Elaphrus davidionus).
|