|
Cent
chinaj fabloj. Kompilis Gao Jingmin. El la china tradukis Yu
Tao
kaj Wang Lihua. Beijing: China Esperanto-Eldonejo, 1999. 147
p.
ISBN 7 5052 0443 2. 18 cm. Ilus. Fabloj el du jarmiloj. 6,00
euroj.
Mi
mem legis kaj shatis chi tiun libron, char en ghi estas multaj
temoj:
gajaj, malgajaj, ridigaj, stultetaj, saghaj. Ghi havas
koncizajn
rakontetojn, meze malpli ol du-paghajn, kun plachaj
chin-stilaj
bildoj.
Gaja
estas Serchado de litopiedo pri ligno-hakisto
malplenmane
reveninta el arbaro, char neniu arbotrunko kreskas
suben.
Malgaja
estas Viandavida lupo kiam hoke pendigita viando
allogas
lupon, kiu mem surhoke pereas.
Ridinda
estas Lernado de skribado en kiu analfabeto eklernas
skribi
numerojn: - unu; = du, /// tri. "Tio sufichas!" li
krias:
"Maldungu la instruiston!" Sed tiam, ech post
tuttaga
laboro, li ne sukcesas finskribi invitilon al s-ro Wan (dek
mil),
kaj li jam foruzis kvincent paper-pecojn!
Stulteta
estas Naukapa birdo, char ties kapoj batalas inter si
por
ricevi manghon kaj tiel ghi pereigas sin mem.
Sagha
estas Achai rompis sagon; tiu rompis ech dudek sagojn
unuope,
poste petante la filojn rompi 19 kune en fasko. Tio instruas
ke
multaj homoj defendas sin kune pli bone ol dise. Pachjo diras
ke
ekzistas slogano por tio: "Unueco estas
forto".
(El
Esperanto)
|