|
Lastatempe la Agrikultura Ministerio
de
Chinio publikigis "Dispozicio de regionoj de avantaghaj
agrikulturajhoj",
kiu difinis 35 regionojn por 11 specoj da agrikulturajhoj:
tritiko,
maizo, sojfaboj, kotono, kolzo, sukerkano, oranghoj, pomoj,
lakto,
shafajho kaj bovajho kaj akvoproduktajhoj.
Lau
la arangho en la venontaj 5 jaroj oni konstruos grandajn
agrikulturajhajn
bazojn por eksporto kaj faros famajn markojn de
agrikulturajhoj
kontrau atako de importataj agrikulturajhoj. Pro tio oni devas
sekvi
naturan kaj ekonomian leghojn kaj praktiki neekvilibran
disvolvan
strategion por subteni produktadon de avantaghaj
agrikulturajhoj.
|