|
En
Chinio oni nomas rizon kaj tritikon delikata greno kaj maizon,
sorgon,
milion kaj fabojn kruda greno. Chinoj de pli ol 30 jaroj
spertis
la epokon de planizita ekonomio. Tiutempe mankis al Chinio
greno,
kaj multe pli mankis ankau viando, lakto, ovo, legomoj kaj
aliaj
chiutagaj necesajhoj, kaj oni devis preni chiutage manghajhojn
el
kruda greno. Tiutempe kruda greno signifis malrichecon kaj
postighintecon,
kaj manghajhoj el kruda greno estas neforgeseblaj por la
chinoj.
De
post la reformado kaj pordomalfermo la chinoj havis pli kaj
pli
abundajn manghajhojn kaj delikata greno farighis chefa
nutrajho.
Antaue oni shatis delikatan grenon, sed nun oni multe pli
preferas
sovaghajn legomojn kaj krudajn grenojn. Tio montras la
plibonighon
de la popola vivo.
Nun
en la urboj furoras konsumado de kruda greno, kiam la urbanoj
povis
akiri sufichan delikatan grenon dum longa tempo. Sanitaristoj
opinias,
ke manghajhoj el kruda greno ne estas tiel bongustaj kiel tiuj
el
delikata greno, sed ili estas tre utilaj al la sano. Kruda
greno
kreskas en altaj kaj nepoluitaj lokoj, kaj dum la kulturado
oni
preskau ne uzas insekticidon kaj kemisterkon. Aliflanke, pro
rapidigho
de la takto de la vivo kaj senchesa preno de altgrasaj,
altproteinaj
kaj altkaloriaj manghajhoj de la nuntempuloj, estas necese
multigi
la pocentojn de kruda greno en la tuta kvanto de la
nutrajhoj.
Pro
tio la chinoj pli kaj pli preferas manghajhojn el kruda greno.
En
memservejoj de Pekino, Shanhajo, Kantono kaj aliaj urboj kruda
greno
estas multe vendata, kaj en iuj grandaj urboj prosperas
restoracioj
liverantaj manghajhojn el kruda greno. Tiujn restoraciojn
frekventas
kaj salajruloj kaj parvenuoj, ech fremdlandaj studentoj kaj
instruistoj.
En
la lastaj jaroj pli kaj pli multaj chinoj komencis akcenti
kvaliton
de la vivo kaj la nutrricha kruda greno farighis multe shatata
sanitara
manghajho.
|