|
En
la lastaj jaroj la chinaj administraj institucioj de la
registaroj
sub la gubernia nivelo unu post alia varbis de la socio
shtatajn
dungitojn, kaj kamparanoj, kiuj antaue ne rajtis
ekzamenighi
por esti shtatoficistoj, sed nun povas partopreni en
ekzameno
por farighi shtataj dungitoj.
En
Chinio shtata dungito signifas kadron en shtata
administracio.
Antau ekpraktikado de la "Provizora Regularo pri
Shtataj
dungitoj" en 1993, nur urbanoj povis farighi kadroj
de
shtataj administraj institucioj.
Rompi
la limigon de kampara loghanteco
Je
la 7-a horo de la 8-a de septembro de 2002, kamparano
Lü
Dongchang de Shandong-provinco venis al la ekzemenejo 35
kilometrojn
for de lia hejmo por partopreni en la ekzameno por esti
shtataj
dungitoj de gubernia nivelo. Eble la ekzemeno shanghos
lian
sorton. Li diris: "Nun ni havas la shancon
partopreni
en egalrajta konkuro kaj mi faros provon."
En
1997 Shandong-provinco unuafoje rompis la limigon de
loghanteco
kaj permesis al la kamparanoj parotopreni en ekzameno
por
shtataj dungitoj de subgubernia nivelo. 990 junaj
kamparanoj
sin anoncis al la ekzameno kaj 41 el ili sukcesis
farighi
shtataj dungitoj. 30-jara Lü Yonggang estis unu
el ili.
Nun
li laboras en la Sinteza Leghopraktika Buroo de Urba
Administrado
de la urbo Zhangqiu kiel vicdirektoro de la kabineto de
la
buroo. Li diris, ke li havis kvazau songhon, kiu
shanghis
lian vivon.
Lü
chiam bedauris, ke li ne vizitis superan lernejon. Lia
patro
ofte malsanighis kaj bezonis kuracon, pro kio la familio
elspezis
sian tutan sumon da mono. Por ke li povu lerni en
mezlernejo,
lia fratino chesis lerni post diplomigho de elementa
lernejo
kaj sin ekokupis pri terkulturado. La tuta familio metis
esperon
sur lin. Sed en 1990 li malsukcesis en la ekzameno por
eniri
en superan lernejon. Liaj instruistoj kaj kunlernantoj
proponis
al li preparighi por venonta ekzameno. Sed li decidis
serchi
laboron pro la malricheco de la familio. Li diris:
"Tiam
mi estis tre naiva, sed poste mi komprenis, kia doloro
estas
malposedo de scioj."
Post
8 monatoj li eklaboris en cementa fabriko. La laboro
estis
peza kaj malpura, sed li laboris diligente. Li diris, ke
chian
laboron li devas fari bone. Lian laboremon kaj
sincerecon
laudis liaj gvidantoj kaj kolegoj. Julie de tiu jaro la
fabriko
estis plivastigita kaj nomumis lin kasisto. En 1992 li
sukcesis
en ekzameno por altgrada eduko de plenkreskuloj. Pro lia
bona
konduto la fabriko pagis por lia dujara lernado en la
Shandong-provinca
Instituto de Kadroj de Agrikultura Administrado.
Iun
tagon de 1997 eksgvidanto de la cementa fabriko donis al
li
"Tagjhurnalon de Jinan" kaj diris al li, ke la
provinco
varbos shtatajn dungitojn kaj kamparanoj povos sin
anonci
al ekzameno por shtataj dungitoj de subgubernia nivelo.
Kuraghigate
de la gvidanto, li komencis necesan preparadon. Li brile
sukcesis
en la ekzameno kaj estis postenigita al la registaro de
Duozhuang.
Li laboris kiel sekretario, partia vicsekretario k.a. En
oktobro
de 2000 la urbo Zhangqiu fondis Sintezan Leghopraktikan
Buroon
de Urba Administrado kaj intencis varbi 8 laborantojn
kondiche,
ke la sinanoncantoj devas havi shtatdungitan
kvalifikitecon.
Li refoje trapasis la ekzamenon.
Rememorante
la spertajhojn, Lü Yonggang diris: "Tio estas
pruvo por valoro kaj talento de mia vivo. Shtatdungitoj
devenintaj
de la kamparo estas pli kompetentaj en kampara
administrado.
Mi kredas, ke en la estonteco iom post iom nulighos la
limigo
pro la loghanteco."
Chi-jare
la provinco disvastigis la ekzamenon por varbi shtatajn
dungitojn
al la gubernia nivelo. 1413 kamparanoj sin anoncis por
270
postenoj.
La
nova maniero de varbo de shtataj dungitoj estas
praktikata
tra la tuta Chinio. Nekompleta statistiko raportas, ke
de
1996 sume 17188 kamparanoj trapasis la ekzamenon kaj
farighis
shtataj dungitoj.
Malfruighinta
justeco
Rompi
limigon pro loghanteco kaj doni al la kamparanoj shancon
de
justa konkuro, tio estas granda rompo al la maniero de
enoficigo.
23-jara
Dang Hua diplomighis el la Radio-Televida Universitato
de
Jinan (chefurbo de Shandong-provinco), sed shi ne povis
trovi
oficon pro tio, ke shi estas kamparanino. Post
diplomigho
shi taglaboris en urbo, shanghis laboron trifoje kaj
fine
taglaboris en kompanio de trinkajhoj en Jinan. Shi
diris,
ke la plej malfacile tolerebla por shi estas tio, ke oni
nomas
shin kamparanino.
Informighinte,
ke kamparanoj povas ekzamenighi por shtataj dungitoj,
shi
decidis partopreni en la ekzameno. En septembro shi
sukcese
trapasis la ekzamenon kaj farighis unu el la 3
kamparanoj,
kiuj sukcese trapasis vid-al-vidan ekzamenon.
Rememorante
tion, shi diris: "Ni deziras nur shancon egalrajtan
al
tiu de urbanoj. Mi esperas, ke iun tagon en la estonteco
ekzamenigho
de kamparanoj por shtatoficistoj ne estos
sensacio."
Kompletigi
justan sistemon de merkato
Gheneraldire,
la nunaj kamparanoj de Chinio estas ne simplaj
terkulturistoj,
sed novtipaj laboruloj kleraj kaj lertaj en entreprenado
kaj
administrado.
La
Departemento de Laboro kaj Personaro de
Shandong-provinco
montris materialon: enketado pri la 41 shtataj dungitoj
de
subgubernia nivelo elektitaj el kamparanoj en 1997
atestis,
ke ili laboris distingighe pro sia sperto akirita en
ilia
multjara kampara vivo.
Shandong
permesis al kamparanoj ekzamenighi por la ofico de
shtata
dungito, kio vekis komentarion de jhurnalo: "Tia
praktiko
havas profundan signifon por kompletigi la sistemon de
merkata
justeco de socialisma merkata ekonomio kaj stimuli la
strukturan
konstruadon de merkata ekonomio."
Portempe
la chinaj kamparanoj ankorau ne povas ekzamenighi por la
ofico
de shtata dungito de provinca nivelo, sed fakte la pordo
de
la shtataj institucioj jam malfermighis al la
kamparanoj.
Lau koncernaj difinoj, shtataj dungitoj povas libere
intershanghighi
lau malsamaj postenoj, malsamaj niveloj kaj malsamaj
funkcioj.
Se ili laboras elstare, ili povas esti elektitaj kaj
senditaj
al pli alta institucio de registara administrado.
Cetere,
kun senchesa profundigho de reformado de sistemo de
loghanteco,
la kamparanoj povos ekzamenighi por farighi shtataj
dungitoj
de pli altaj niveloj. Sekve pli-malpli frue komplete
malfermighos
la pordo de shtataj dungitoj al la kamparanoj.
|